შინაარსის ნახვა

La Fina Venko! - sociodedukta ludo

oreso-ისა და 23 ივლისი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 3

ენა: Esperanto

oreso (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივლისი, 2015 10:22:05

Sociodedukta ludo pri la Fina Venko de la Internacia Lingvo. Ĝi bezonas 10 minutojn kaj 1 tablon kaj 3-13 mensogantajn esperantistojn.

Je la Barbo de Zamenhof!

La Fina Venko okazas! Baldaŭ la Esperantistoj detrios ĉiojn naciajn lingvojn! Sed, antaŭ ol la popoloj faros unu grandan rondon familian sur neŭtrala lingva fundamento, malmultaj sekretaj Krokodiloj restas por esti detruitaj!

Se la Esperantistoj povos trovi kaj pridemandi unu el la restantaj Krokodiloj, ili povos finfine venkas!

Alie, la Krokodiloj uzos la Batalilon de Amasa Angligeco kaj krokodiligos la tutan mondon!


Klaku ĉi-tie!

La Regularo estas print-ordita, do ĝi eble ŝajnas stranga. Pardonu min!

Alie, kiel ĝi aspektas? Ĉu ĝi havas kompreneblajn kaj klarajn regulojn? Kie mi eraris esperante?

Dankon!

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივლისი, 2015 14:35:54

Mi ne kapablis legi la ligilon. Ĉu ne estas pli facila formato? Kial ne tutsimple kopiglui?

Ĉu vere oni povas trovi 3 mensogantajn esperantistojn?

Plie, ni celas detrui nek lingvojn nek krokodilojn, sed nur militojn kaj malamon.

oreso (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივლისი, 2015 14:45:52

Altebrilas:Mi ne kapablis legi la ligilon. Ĉu ne estas pli facila formato? Kial ne tutsimple kopiglui?
Bedaŭrinde! Mi alfiksas la Regularon al tiu mesaĝo.

Kaj, jen la resumo de Rolo-kartoj
Organizisto — Rigardu aliulan Rolo-karton.
Helpanto — Rigardu aliulan Rolo-karton, kaj agu kvazaŭ ĝia ago estas via.
Suspektanto — Rigardu aliulan ID-karton.
Fotanto — Rigardu ĉiujn ID-kartojn en la mezo.
Kredanto — Rigardu vian ID-karton.
Klaĉanto — Turnu aliulan ID-karton vizaĝo-supre. Se ĝi estas Krokodilo-karton, returnu ĝin vizaĝo-sube.
Bloganto — Tuŝu aliulo por veki kaj montru vian ID-karton. Sed vi mem ne rigardu vian ID-karton.
Profesoro — Ne agu. Sed, dum la elekton, vi ne elektu kaj ignoru ĉiujn elektojn kontraŭ vi.
Instruisto — Ne agu. Sed, se vi estas pridemandita, vi fakte ne estas pridemandita kaj elektu laŭvole unu el tiu, kiu elektis vin, esti pridemandita anstataŭe.
Testisto — Ne agu. Sed, dum la elekton, vi devas elekti du persononojn samtempe, per almontri per ambaŭ manoj.
Lingvisto — Rigardu unu aŭ du aliulan ID-kartojn laŭvole. Sed, se vi rigardas ID-karton el alia teamo, vi devas interŝangi vian ID-karton kun ĝi.
Plurlingvisto — Interŝanĝu vian nerigarditan ID-karton kun aliula ID-karto. Rigardu vian novan ID-karton.
Drinkvendisto — Elektu du personojn, kaj interŝanĝu iliajn ID-kartojn.
Drinkisto — Rigardu vian ID-karton, sed interŝanĝi ĝin kun unu el la mezo. Ne rigardu vian novan ID-karton.
Komencanto — Ne agu.
Ĉu vere oni povas trovi 3 mensogantajn esperantistojn?

Plie, ni celas detrui nek lingvojn nek krokodilojn, sed nur militojn kaj malamon.
^_^ La ludo ne estas tute serioza!

ზემოთ დაბრუნება