Zum Inhalt

La Aliens de Lettonie - Diskriminacio kontraŭ Rusa-parolantoj

von Demian, 24. Juli 2015

Beiträge: 95

Sprache: Esperanto

Fuzzy (Profil anzeigen) 11. August 2015 16:30:50

vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:EU jam deziras plenigi Latvion per enmigrintoj el Afriko, ĉu al vi ili plaĉas pli ol latvoj?
Tiuj enmigrintoj estas multe pli bonaj ol rusoj, ĉar enmigrintoj el Afriko volonte lernas la latvan lingvoj kaj historion.
Nu-nu, kara vincas. Islamanoj el Afriko sen eŭropa kulturo, mizeraj, senkleraj kaj agresemaj estas pli bonaj najbaroj por vi ol rusoj. Eblas nur se vi mem estas islamano -- ĉu vi jam rebaptiĝis?
Nu, islamanoj en Litovio loĝas jam centoj da jaroj. Sed ne temas nur pri islamanoj. Temas ankaŭ pri kristanoj el Sirio kaj Irano aŭ Irako.
Temas ne pri islamanoj. Temas pri fremduloj el foraj landoj. Ĉu vi esperas ke ili rapide alkutimiĝos al la lokaj reguloj kaj moroj -- mi tre dubas. Kiom mi scias en Francio kaj Britujo estas grandaj problemoj pri tio.

Nu, ĉiukaze, tio ne estas evitebla, EU direktigos la elmigrintojn el ruinigitaj far de ĝi landoj en la ĉebaltajn landojn. Post kelkaj jaroj ni povos taksi kiel la latvoj kunvivados kun tiuj malfeliĉuloj, kiuj anstataŭos la rusojn.

vincas:
Fuzzy:
vincas:Multe da rusoj vivas en Latvio dum tuta sia vivo sed ĝis nun ne kapablas paroli latve. Kial? Eble por tio ke neniu premadis kaj forpuŝis la rusan lingvon en Latvio. Sed kion asertis Fuzzy?
Mi asertas tion, kion vidas en la statistiko -- la rusoj amase forlasas Latvion.
Sed vi ne respondis al la demando. Kial multe da rusoj ne parolas latve? Eble por tio ke rusoj havis kaj plu havas bonajn kondiĉoj paroli ruse.
Mi ne scias. Kial amaso de necivitanoj anstataŭ fari la ekzamenon preferas ricevi la rusian civitanecon?
Kial miloj da infanoj de necivitanoj, kiuj rajtas ricevi la civitanecon, rifuzas tion fari kaj restas necivitanoj kiel iliaj gepatroj?
Eble ĉar ili malamas la latvian ŝtaton kaj ties civitanecon.
Ĉu ĉi tio estas la celo de la diskriminado -- evidente ke jes. Ĉu multe da profito Latvio ricevas de tio -- mi dubas.

Fuzzy (Profil anzeigen) 11. August 2015 17:54:16

KIE MI SKRIBIS PRI IES RASO???

vincas (Profil anzeigen) 11. August 2015 19:51:59

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:La rusa lingvo ne estas agnoskata kiel oficiala lingvo malgraŭ granda kvanto de denaskaj parolantoj inter la loĝantaro.
Se vi alvenas en la fremdan ŝtaton vi lernas la ŝtatan lingvon, sed ne postulas ke aliaj parolu vian lingvon.
Mi ja skribis
granda kvanto de denaskaj parolantoj
, kial vi denove skribas pri iuj alvenintoj?
Šajnas ke ni ne povas kompreni unu la alian. Estas simpla regulo čie: ču en Usono ču en Britio ču en Latvio. Enmigrintoj kaj iliaj idoj lernas ŝtatan lingvoj, sed ne postulas ke aliaj parolu ilian lingvon. Kial rusoj devus esti ia escepto?
Ne ĉie. Mi jam skribis pri Kazaĥstano. Tie situacio estas simila al la latvia. Kaj ne estas diskriminacio de "idoj de enmigrintoj", regas interpopola paco. Kial Latvio preferas distingadon de sia civito?
Ne Latvio preferas distingadon, mem rusparolantoj tion elektas.

vincas (Profil anzeigen) 11. August 2015 20:28:02

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
vincas:Multe da rusoj vivas en Latvio dum tuta sia vivo sed ĝis nun ne kapablas paroli latve. Kial? Eble por tio ke neniu premadis kaj forpuŝis la rusan lingvon en Latvio. Sed kion asertis Fuzzy?
Mi asertas tion, kion vidas en la statistiko -- la rusoj amase forlasas Latvion.
Sed vi ne respondis al la demando. Kial multe da rusoj ne parolas latve? Eble por tio ke rusoj havis kaj plu havas bonajn kondiĉoj paroli ruse.
Mi ne scias. Kial amaso de necivitanoj anstataŭ fari la ekzamenon preferas ricevi la rusian civitanecon?
Kial miloj da infanoj de necivitanoj, kiuj rajtas ricevi la civitanecon, rifuzas tion fari kaj restas necivitanoj kiel iliaj gepatroj?
Eble ĉar ili malamas la latvian ŝtaton kaj ties civitanecon.
Ĉu ĉi tio estas la celo de la diskriminado -- evidente ke jes. Ĉu multe da profito Latvio ricevas de tio -- mi dubas.
Tio ne estas problemo de Latvio, tio estas problemo de mem rusparolantoj.

mateno (Profil anzeigen) 19. August 2015 14:18:18

Mi trovis tre interesajn ciferojn pri indikitaj kialoj, kial Latviaj necivitanoj ne civitaniĝas. Sufiĉe multaj diras, ke ili kontentas aŭ eĉ preferas esti ne-civitanoj; ĉar kiel civitanoj ili havus malpli facilan situacion pri vojaĝado en kelkajn ekssovetiajn landojn (ekzemple ili bezonus vizon por viziti Rusion); aliflanke, eĉ kiel necivitanoj ili povas senvize vojaĝi en Eŭropuniajn landojn.

34.2% — homoj meritas civitanecon aŭtomate
26.2% — esperas ke civitaniĝo estos plisimpligita
26.2% — vojaĝado en la landojn de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj estas pli facila por necivitanoj
23.5% — timas ke ili ne trapasus la teston pri la latva lingvo
21.6% — ne estas vera bezono
20.5% — timas ke ili ne trapasus la teston pri la latvia historio
20.2% — kosto de la kotizo
18.1% — ne havas tempon
17.9% — civitaniĝo estas humiliga
malpli ol 9% — preferas civitanecon alian ol Latvian

vikipedia artikolo (anglalingve)

Zurück nach oben