Więcej

Problemo pri la landnomoj

od yayou772, 24 lipca 2015

Wpisy: 2

Język: Esperanto

yayou772 (Pokaż profil) 24 lipca 2015, 14:19:57

Bonan tagon al ĉiuj !
En Esperanto, mi pensas, ke estas problemo, malreguleco pri landnomoj. Aktuale, la "regulo" prezentas du kategoriojn por nomi la landojn: la unua estas landbazata nomo kaj la dua, gentbazata nomo. Ekzemple, oni havas la paron Kanad-o > kanad-ano en la unua, kaj germano > German-ujo/German-io en la dua.
Laŭ mi, tiu sistemo levas multajn problemojn:
- la fundamenta sufikso -uj misformas la efektivajn nomojn de la landoj. (Komparu: "Italujo, Hispanujo, Ĉinujo, Afganujo" kaj "Italia, España, China, Afghanistan" )
- tiu sama sufikso estas jam uzata por paroli pri objektoj. "Ujo" signifas "aĵo kiu entenas la tutan objekton". Ĉu popolo estas objekto ? Kial "ujo" ne povas ankaŭ signifi"lando", tial ke ĝi servas por formi landnomojn ?
- la neoficiala sukfikso -i kreas konfuzon kun landoj de la unua kategorio. (Vidu: Aŭtral-io, Kolumb-io...)
- la uzado de "lando" por anstataŭigi -uj kaj -i kreas ankaŭ konfuzon kun landoj normale finitaj de tiu vorteto (Vidu: Islando, Holando...)
- la landoj de Centra Azio apartenas al la dua kategorio. Do oni havas la formojn "Afganujo, Uzbekujo". Tamen, en la aliaj lingvoj, ili finis de "istan". Tial, ankoraŭ tre neoficiala sufikso aperis por nomi tiujn landojn: istano. Malfeliĉe ĝi eklevas novan problemon: Afgan-istan-o sed Pakistan-o, ekzemple.
- la apartenado al unu kategorio aŭ al alia estas tute arbitra ! Nu, Esperanto ĝuste estas lingvo sen arbitro. Kial oni havas tiun tro malfacilan sistemon ?
- finfine, la sufikso -ano similas al la sufiksoj permisantaj je derivi landnomojn en la aliaj lingvo. (Vidu: Italia > ItaliANo...)

Konklude, kion vi pensas pri la malaperado de la tuta dua kategorio ? Mi do proponas, ke la radiko uzota por landnomoj estas la nomo de la lando mem. Plie je korekti la suprajn problemojn (mi esperas), la unua kategorio estas jam la pli uzata.
Ekzemple: Mi venas de Franco, do mi estas francano.
Jen listo de la dua kategorio, kiun mi almetis al la unua:

Afriko
Egipto, Etiopio, Somalio, Svazilando.

Azio
Afganistano, Armenio, Ĉino, Hindio, Japano, Kartvelo, Kazaĥistano,
Kirgizistan, Koreo, Mongolio, Rusio, Sauda Arabio, Taĝikistano,
Tajlando, Turkmenistano, Turkio, Uzbekistano, Vjetnamio.

Eŭropo
Albanio, Anglo, Aŭstriĉo, Belgio, Beloruso, Bosnio, Britanio,
Bulgario, Ĉeĥio, Danmarko, Estonio, Finnlando, Franco, Germanio,
Grekio, Hispanio, Hungaro, Italio, Kroatio, Latvio, Litovo,
Makedonio, Moldavio, Norvego, Pollando, Portugalo, Rumanio,
Rusio, Serbio, Skotlando, Slovakio, Slovenio, Svedo, Svislando,
Turkio, Ukraino.

Rujo (Pokaż profil) 24 lipca 2015, 16:53:13

En Lingva Kritiko oni trovas tre bonajn artikolojn pri la premanta temo (Landnomoj).

Wróć do góry