去目錄頁

Kial Nazarbajev “venkis” Esperanton?

Frano, 2015年7月26日

讯息: 62

语言: Esperanto

Frano (显示个人资料) 2015年7月28日上午8:06:47

Armand6:Decidoj de interregistara nivelo superrangas regulojn de ia komisiono.
Ĉu vi certas ke tio estis la "decido de interregistara nivelo"?
Ĉar laŭ la artikolo
La Balta Ondo:La urbestraro akceptis ĉi tiun decidon, laŭ la propono de Sagit Dĵaksybajev, prezidanto de la kazaĥa kultura-nacia societo de Tatarstano.
Kies registaro ( de Tatarstano aŭ de Rusa Federacio), laŭ via informo, akceptis tiun decidon?

Armand6 (显示个人资料) 2015年7月28日下午5:25:10

Bone, tiuokaze la tribunalo laŭleĝecon restarigos. La tribunalo, sed ne anarĥia svarmo kaj ne majdano, kaj la loĝantaro de l' koncernataj strato, sed ne kontraŭrusaj provokantoj.

mateno (显示个人资料) 2015年7月28日下午9:08:21

Vi ankoraŭ ne klarigis, kial ili estas "kontraŭrusaj". Kaj kial "provokantoj". (Fakte nun vi agnoskis, ke nomi straton laŭ N.Nazarbajev povas esti kontraŭregula. Ili tion neniam diris, eĉ ne aludis.)

Armand6 (显示个人资料) 2015年7月28日下午10:37:58

mateno:ke nomi straton laŭ N.Nazarbajev povas esti kontraŭregula.
Tion tribunalo decidos. Mi ne povas pri tio ion diri.

mateno (显示个人资料) 2015年7月28日下午11:43:17

Sed vi jam diris. Vi kompreneble ne decidis, kaj vi ne diris ke ĝi estas kontraŭregula. Sed vi jes allasis la eblon ke ĝi povas esti kontraŭregula, ĉar vi konsideras ke entute iu tribunalo estos kunvokita kaj ke ĝi entute okupiĝos pri io.

mateno (显示个人资料) 2015年7月28日下午11:46:20

Kaj do, dume vi aspektas kiel provokanto. Kaj vi ne povas klarigi kial la aktivuloj pri la strato Esperanto estu nomataj "provokantoj", nek kial ili estas "kontraŭrusaj". Aŭ vi povas tion klarigi sed elektas nun ne diri al ni?

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年7月29日上午12:05:07

Estas kontraŭruse kaj provoke ne voli la alinomigon de iu strato? Kio?

Armand6 (显示个人资料) 2015年7月29日上午12:43:45

Tempodivalse:Estas kontraŭruse kaj provoke ne voli la alinomigon de iu strato?
Estas kontraŭruse organizi exterleĝajn mitingojn, popolan malobeon, kaj aliajn provokaciojn.
Nur la efektiva loĝantaro de la strato povas decidi pri ĝia nomo laŭ legalaj metodoj, kaj ne grantomanĝuloj-provokantoj, ne esperantistoj kaj ne eksterlandaj idiotoj. Tio ilin tute ne koncernas.

thuyetesperanto (显示个人资料) 2015年7月29日上午1:52:42

Estas vere ridinde kiam diras, ke estas kontraŭruse kaj provoke ne voli alinomigon de iu strato.

Armand6 (显示个人资料) 2015年7月29日上午5:40:49

thuyetesperanto:diras, ke estas kontraŭruse kaj provoke ne voli alinomigon de iu strato.
Vi ne legis kion mi skribis. Legu nun.

回到上端