Príspevky: 61
Jazyk: Esperanto
Frano (Zobraziť profil) 30. júla 2015 15:42:04
mateno: Kaj mi bone komprenas ke pri Kazaĥia prezidento estas tre malsame.Jes! Kaj grave ke temas ne nur pri prezidanto (ekz. en Kazaĥujo mem estas neniom Nazarbajev stratoj) sed ke estas ia alia "referenca sistemo", en kiu Y-landoj ekzistas.
Mi skribas pri X kaj Y landoj tiel kiel pri X,Y koordinatoj en matematiko.
Ne ĉiam X =Y, eĉ signoj iam estas kontraŭaj.
mateno:Do nun mi plene komprenas la malfacilecon de tiu kampanjo.Solvi tiun problemon en Y-sistemo estas malfcile.
Ĉu por konservi ZEO-n ne estus pli sukcesigeble starigi peticion "Nomu laŭ Esperanto iun alian straton ..." (??)
1.Tio devas esti “decido de interregistara nivelo” ( Armand6 estas prava).
2.Iu (tribunalo, urbestro ...) anoncas pri tiu decio kiel pri sia propra.
3.Taŭga informa subteno (precipe en Kazaĥujo, se la decido estus en favoro de ZEO).
Do via propono verŝajne estus pli akceptebla kaj sukcesigebla.
mateno (Zobraziť profil) 31. júla 2015 11:02:01
Mi daŭre subtenas la kampanjon por la Strato Esperanton (kvankam mi ne scias kion konkretan mi ankoraŭ povus fari, krom tiu foto; verŝajne nenion). Precipe mi pensas ke oni devus nun per ĝi montri ke Esperanto "ankoraŭ piedfrapas" (do ne estas komplete senmoviĝinta kadavro kun kiu oni povus fari ion ajn). Por malhelpi ke tiaj aferoj okazu estonte (kvankam -- ĥm, estonte? ne restas multaj ZEO-j en Rusio).
Mi pleje ĉargreniĝas pri tiu deputito, precipe diri ke "Esperanto estis projekto de juna Sovetia ŝtato" estis eminente stulte. Esperanto ekzistis longe antaŭ ol Sovetio, aŭ eĉ Lenin eĉ koncipiĝis!
Laŭ mia impreso iuj homoj en la kampanjo subtenas la Straton Esperanto pro historiaj kialoj (tiu nomo kvazaŭ jam "tradiciiĝis" por tiu strato), kaj por protesti la tro rapidan, senkonsultan, aŭtokratan decidon de la urbestraro. Tiuj homoj verŝajne ne subtenus (aŭ ne tiel prete kaj vigle subtenus) Straton Esperanto en iu alia loko.
Frano (Zobraziť profil) 31. júla 2015 11:39:47
P.S. Jam estas la esperanta versio
Frano (Zobraziť profil) 31. júla 2015 18:08:43
mateno:Precipe mi pensas ke oni devus nun per ĝi montri ke Esperanto "ankoraŭ piedfrapas" (do ne estas komplete senmoviĝinta kadavro kun kiu oni povus fari ion ajn). Por malhelpi ke tiaj aferoj okazu estonte (kvankam -- ĥm, estonte? ne restas multaj ZEO-j en Rusio).Ĉu la 100-a UK iel ajn reagis?
Listo de ZEO-j en Rusio
Frano (Zobraziť profil) 4. augusta 2015 19:07:08
mateno (Zobraziť profil) 5. augusta 2015 16:16:09
Mi timas, ke en la unua kazo oni anstataŭigos ankaŭ tiun ĉi ŝildon pro la alinomigo na la strato...
Frano (Zobraziť profil) 5. augusta 2015 16:59:13
mateno:Ĉu ĝi troviĝas en la strato Esperanto? Aŭ ĉu, sendepende de stratnomo/adreso, simple la nomo de la policejo estas "Esperanto"?Str. Esperanto, 37
Mi timas, ke en la unua kazo oni anstataŭigos ankaŭ tiun ĉi ŝildon pro la alinomigo na la strato...
Str. Ippodromnaja, 18
Do mi ne certas pri adreso
Frano (Zobraziť profil) 12. augusta 2015 9:35:49
Frano (Zobraziť profil) 12. augusta 2015 13:49:22
Hodiaŭ Kazana Vaĥitovskij tribunalo forĵetis la perjuĝan postulon de ok loĝantoj de Kazano, kiuj postulis nuligi la renomon de la strato Esperanto al Nazarbayev.
Frano (Zobraziť profil) 9. októbra 2015 11:09:32