Al la enhavo

Kial Nazarbajev “venkis” Esperanton?

de Frano, 2015-julio-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2015-julio-30 15:42:04

mateno: Kaj mi bone komprenas ke pri Kazaĥia prezidento estas tre malsame.
Jes! Kaj grave ke temas ne nur pri prezidanto (ekz. en Kazaĥujo mem estas neniom Nazarbajev stratoj) sed ke estas ia alia "referenca sistemo", en kiu Y-landoj ekzistas.
Mi skribas pri X kaj Y landoj tiel kiel pri X,Y koordinatoj en matematiko.
Ne ĉiam X =Y, eĉ signoj iam estas kontraŭaj.

mateno:Do nun mi plene komprenas la malfacilecon de tiu kampanjo.
Ĉu por konservi ZEO-n ne estus pli sukcesigeble starigi peticion "Nomu laŭ Esperanto iun alian straton ..." (??)
Solvi tiun problemon en Y-sistemo estas malfcile.
1.Tio devas esti “decido de interregistara nivelo” ( Armand6 estas prava).
2.Iu (tribunalo, urbestro ...) anoncas pri tiu decio kiel pri sia propra.
3.Taŭga informa subteno (precipe en Kazaĥujo, se la decido estus en favoro de ZEO).

Do via propono verŝajne estus pli akceptebla kaj sukcesigebla.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-31 11:02:01

Do mi pli konsideris tion kvazaŭ kiel "mensan eksperimenton", ol vere proponis kiel proponon.

Mi daŭre subtenas la kampanjon por la Strato Esperanton (kvankam mi ne scias kion konkretan mi ankoraŭ povus fari, krom tiu foto; verŝajne nenion). Precipe mi pensas ke oni devus nun per ĝi montri ke Esperanto "ankoraŭ piedfrapas" (do ne estas komplete senmoviĝinta kadavro kun kiu oni povus fari ion ajn). Por malhelpi ke tiaj aferoj okazu estonte (kvankam -- ĥm, estonte? ne restas multaj ZEO-j en Rusio).

Mi pleje ĉargreniĝas pri tiu deputito, precipe diri ke "Esperanto estis projekto de juna Sovetia ŝtato" estis eminente stulte. Esperanto ekzistis longe antaŭ ol Sovetio, aŭ eĉ Lenin eĉ koncipiĝis!

Laŭ mia impreso iuj homoj en la kampanjo subtenas la Straton Esperanto pro historiaj kialoj (tiu nomo kvazaŭ jam "tradiciiĝis" por tiu strato), kaj por protesti la tro rapidan, senkonsultan, aŭtokratan decidon de la urbestraro. Tiuj homoj verŝajne ne subtenus (aŭ ne tiel prete kaj vigle subtenus) Straton Esperanto en iu alia loko.

Frano (Montri la profilon) 2015-julio-31 11:39:47

Nova artikolo pri la strato Esperanto aperis en Vikipedio (nuntempe nur en la rusa).

P.S. Jam estas la esperanta versio

Frano (Montri la profilon) 2015-julio-31 18:08:43

mateno:Precipe mi pensas ke oni devus nun per ĝi montri ke Esperanto "ankoraŭ piedfrapas" (do ne estas komplete senmoviĝinta kadavro kun kiu oni povus fari ion ajn). Por malhelpi ke tiaj aferoj okazu estonte (kvankam -- ĥm, estonte? ne restas multaj ZEO-j en Rusio).
Ĉu la 100-a UK iel ajn reagis?

Listo de ZEO-j en Rusio

Frano (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 19:07:08

Unika ZEO - polica departemento №8 "Esperanto" en Kazano

externalImage.png

mateno (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-05 16:16:09

Ĉu ĝi troviĝas en la strato Esperanto? Aŭ ĉu, sendepende de stratnomo/adreso, simple la nomo de la policejo estas "Esperanto"?

Mi timas, ke en la unua kazo oni anstataŭigos ankaŭ tiun ĉi ŝildon pro la alinomigo na la strato...

Frano (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-05 16:59:13

mateno:Ĉu ĝi troviĝas en la strato Esperanto? Aŭ ĉu, sendepende de stratnomo/adreso, simple la nomo de la policejo estas "Esperanto"?

Mi timas, ke en la unua kazo oni anstataŭigos ankaŭ tiun ĉi ŝildon pro la alinomigo na la strato...
Str. Esperanto, 37
Str. Ippodromnaja, 18

Do mi ne certas pri adreso

Frano (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-12 09:35:49

Armand6:Hodiaŭ ni ekkonos kie la vero kuŝas.
externalImage.png

Juĝistino Jana Malkova estros tiun juran procedon.

Frano (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-12 13:49:22

La tribunalo decidis ke la renomo estas legitima

Hodiaŭ Kazana Vaĥitovskij tribunalo forĵetis la perjuĝan postulon de ok loĝantoj de Kazano, kiuj postulis nuligi la renomon de la strato Esperanto al Nazarbayev.

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-09 11:09:32

La unua konkursa projekto de nova ZEO jam aperis en Kazana urbodomo

externalImage.png

Ĝis la nova reviviĝo!

Reen al la supro