目次へ

Nudismo

Christa627,2015年7月27日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年7月27日 4:43:31

Lastatempe mi multe legas pri nudismo. Estas interese legi, ke la Biblio nenie malpermesas publikan nudecon; kaj ŝajnas, ke tio fakte veras. Mi neniam sciis tion.

Mi legis, ke kelkaj gravaj personoj de la nudista movado estis Esperantistoj. Mi scivolas, kiom da nudistoj estas en la Esperanta komunumo (kvankam mi scias, ke lernu-a enketo ne donos difinitivan respondon pri tio), kaj kion la lernu-anoj pensas pri tiu ĉi temo.

Ĉia paca diskuto pri la temo estas bonvena!

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年7月27日 5:02:15

Hm. La unuan fojon mi aŭdas pri konekto inter Esperanto kaj nudismo. Aŭ eble oni simple preferas ne trumpeti tion.

Mi persone ne vidas ion interesan aŭ notindan en nudismo, kvankam mi povas kompreni la deziron "reveni al naturo". Mi nur preferas reveni al naturo alimaniere. ridulo.gif

Ekster tio, ke mi trovas nudajn korpojn neestetikaj (escepte de malnovgrekaj aŭ romaj statuoj, sed neniu fakte aspektas tiel), mi ne havas kialon kontraŭi ĝin.

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年7月27日 7:37:12

La dioj ne kreis vestojn. Homoj faris ĝin. Vestoj ne estas naturaj.

Sed, mi ne volas sidi nuda sur publika seĝo post aliaj personoj sidas nudaj tie. Kaj kie mi tenas mian monujon kaj ŝlosilojn.

En la romia imperio ili seksis en publiko, kaj ili banis en publikaj naĝejoj.

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年7月27日 8:01:14

Estus pli facile por vojaĝas, ĉar oni nur bezonas unu malgrandan sakon, kiu enhavas dentbroson kaj tekkomputilon.

auxro (プロフィールを表示) 2015年7月29日 19:05:35

Christa627:Lastatempe mi multe legas pri nudismo. Estas interese legi, ke la Biblio nenie malpermesas publikan nudecon; kaj ŝajnas, ke tio fakte veras. Mi neniam sciis tion.

Mi legis, ke kelkaj gravaj personoj de la nudista movado estis Esperantistoj. Mi scivolas, kiom da nudistoj estas en la Esperanta komunumo (kvankam mi scias, ke lernu-a enketo ne donos difinitivan respondon pri tio), kaj kion la lernu-anoj pensas pri tiu ĉi temo.

Ĉia paca diskuto pri la temo estas bonvena!
MELA estas esperantista aranĝo en sufiĉe nudisma etoso.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2015年7月29日 19:15:39

Tempodivalse:Hm. La unuan fojon mi aŭdas pri konekto inter Esperanto kaj nudismo. Aŭ eble oni simple preferas ne trumpeti tion.
La problemo estas, ke ili ne povas kunporti reklamilojn, kaj verda stelo dolorus. okulumo.gif

En Germanujo, precipe la oriento, nudismo estas tre populara. Persone mi ne havas opinion pri ĝi, ĉiu faru aŭ lasu laŭplaĉe. Min ne ĝenas, ke en saŭno oni estu nuda, nek ke en ordiniara plaĝo nenuda - mi kondutas laŭe.

Sed mi memoras, ke en Usono (ja centro de la pornografia industrio) estas problemo kun publika nudeco, kiu ŝajne neniel estas tolerata. Antaŭ eble 20 jaroj en epizodoj de Baywatch (kiun mi spektis kompreneble pro la altkvalitaj scenaroj) la gvatistoj kvazaŭ batalis kontraŭ nudistoj, el nia vidpunkto tio estas absurda.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年7月29日 20:34:18

Ĉiu el ni venis en ĉi tiun mondon nuda. Se la vetero estas eltenebla, kial ne?

orthohawk (プロフィールを表示) 2015年7月29日 22:26:03

Alkanadi:La dioj ne kreis vestojn. Homoj faris ĝin. Vestoj ne estas naturaj.

Sed, mi ne volas sidi nuda sur publika seĝo post aliaj personoj sidas nudaj tie. Kaj kie mi tenas mian monujon kaj ŝlosilojn.

En la romia imperio ili seksis en publiko, kaj ili banis en publikaj naĝejoj.
Jes, Dio kreis vestojn: Gen 3:21. Tiu estis pro la malobeeco de Adamo kaj Eva.

vejktoro (プロフィールを表示) 2015年7月30日 5:19:12

Mi vizitas lernu-on nur nude.

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年7月30日 9:19:01

vejktoro:Mi vizitas lernu-on nur nude.
Bonega! hhhmmmmm.... Kiel mi povas pirati vian fotilon. Mi ŝercas.
MELA estas esperantista aranĝo en sufiĉe nudisma etoso.
Bona kialo por lerni Esperanton

先頭にもどる