Skip to the content

Peto por korekto de la traduko.

by Pīteris, July 27, 2015

Messages: 1

Language: Esperanto

Pīteris (User's profile) July 27, 2015, 9:38:05 PM

Saluton! Mi estus ege dankema se iu legus la tekston kaj montrus erarojn. La teksto pritraktas la temon de "kronumo" (bazaj informoj estas atingeblaj ĉe la esperanta Vikipedio.
Elkoran dankon!
Kronumo estas nova ludo por la nova generacio de sportuloj kaj fanoj.
Gxi estas rapida, libera, universala kaj provas krei la kompletan atletismon.
Dek-personaj teamoj konkuras dum dudek-minutaj tercoj.
La ludejo evoluis de sepdek al kvindek-jarda diametro, dank' al kio rapideco de la ludo kreskis gxis la tute nova nivelo.
Jen la lastatempe redesignita kronumbalo.
Gxia grandeco kaj pezo estas adaptita por efektiva uzado kun manoj kaj piedoj.
La golejo estas projektita por largxa gamo de poentaj eblecoj.
La supra parto nomigxas la krono.
Gxiaj kvin truoj nomigxas la radringoj.
La cxefa parto de la golejo nomigxas kamero.
Cxiu terco komencigxas dum la enkoduko nomigxata prime rush.
Kvar ludantoj dum la derompo de la pilko intencas gajni posedadon.
Nur ili rajtas eniri en la cxefa cirklo dum la enkoduko.
Kiam posedado de la balo estas determinita, la atakanta teamo atakas samtempe kvar golejojn de la defendantoj.
Oni direktas la ludadon en cxiuj direktoj.
Kiam oni poentas, savas aux perdas la balon, gxi devas esti tralokata en la ĉefa cirklo por sxangxi posedantan teamon.
Pensu pri la cxefa cirklo kiel la reporta linio.
Oni devas dribli la balon kun manoj kiel en basketbalo aux kontroli gxin kun piedoj kiel en futbalo.
Oni permesas duoblan dribladon. Du pasxoj estas rajtaj antaux driblo. Piedludadon oni permesas cxie.
La ludejo konsistas el kvar zonoj kiuj determinas stilon kaj poentojn por goloj.
3 pozicioj en kronumo estas crosser, ranger kaj wedgeback.
Oni rajtas ludi pilkon kun cxiuj korpopartoj en golejaj zonoj.
Poentado en la kamero indas unu poento, trans la radringo du poentoj.
Ludantoj kun fortaj piedpovoj ofte atakas el kojna zono (wedge zone)
Dum ludado kiel atakanta teamo oni ne rajtas ludi kun manoj.
Manludado en kojna zono signifas perdon de la balo.
Defendantoj povas uzi manojn por bloki kaj elfrapi balon per pugno el la zono.
Rompado de la regulo rezultas kun penalo por la atakanta teamo.
Poentado el kojna zono indas 2 poentoj.
Trans la radringo - kvar
Fleksa zono estas la plej ofta poentejo en kronumo pro varieco de uzeblaj teknikoj el tiu cxi distanco.
Poentado en kamero indas du poentoj. Trans la radringo– kvar poentoj.
En la longdistanco oni povas ludi kun cxiuj korpopartoj.
La plej efektivaj tie cxi estas ludantoj kun fortaj brakoj kaj bona trafeco.
Poentado en la kamero indas kvar poentoj.
Trans la radringo oni gajnas ok poentojn, kio estas nomata kronumo
Sxangxu vian ludon en io ajn pli grandan. Agu kaj aligxu al la movado. Kune ni sxangxos sportadon.
Pliaj informoj pri la sporto kaj establado de ludejo en via loko atingeblas en kronum-punkto-com. Aligxu al la revolucio.
Por mi estas grava, ke tiu ĉi teksto ne povas esti tro longa, ĉar ĝi anstatauiĝos la anglan en la filmeto pri kronum.
Ĝis! ridulo.gif

Back to the top