본문으로

Kiel vi lernis Esperanton?

글쓴이: OneOrEight, 2015년 7월 27일

글: 2

언어: Esperanto

OneOrEight (프로필 보기) 2015년 7월 27일 오후 10:03:16

Saluton,

Mi studas Esperanton por(dum?) longa tempo (ĉirkaŭ unu jaro), sed mi ne povas paroli ĝin bone. Oni diras, ke oni povas "lerni" la lingvon en tri monatoj, sed ankoraŭ mi ne lernis ĝin sufiĉe (mi opinias).

Mi scivolas kiel vi lernis Esperanton, kaj se iu povus rekomendi al mi iom da lernolibrojn, aŭ alimanierojn por lerni ĝin.

Dankon

DuckFiasco (프로필 보기) 2015년 7월 28일 오전 3:09:38

Komence, la kurso Ana Pana ĉi tie.
Due, la anglalingva libro Teach Yourself Esperanto.
Trie, tralego de Vojaĝo en Esperanto-lando... bona sortimento de poezio, literaturo, kaj leĝeraj legaĵoj.
Krome, mi ankaŭ legetis Being Colloquial In Esperanto, por eltrovi kaj korekti ĉiuspecajn eraretojn.

Ĝenerale, ofta uzado de Esperanto plej helpos al vi ol studado per libroj. Trovu babilejon (ekzemple en Freenode.net per IRC) aŭ amikojn (en Skajpo, Facebook, ktp.) por ekzerciĝo en tuja esprimado. Tiel, vi iom post iom malpli bezonos la vortaron kaj vi "hejmigos" la lingvon por vi ridulo.gif

Vi jam skribas bone!

Mi esperas, ke tio ĉi helpos al vi.

다시 위로