Mergi la conținut

Poŝtelefono Samsung/Android

de Altebrilas, 28 iulie 2015

Contribuții/Mesaje: 5

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 28 iulie 2015, 14:07:27

Mi ĵus aĉetis tian poŝtelefonon, Samsung-Galaxy-Core kaj konstatis, ke esperanto ne estas inter la proponitaj lingvoj. Mia filo havas alian modelon Samsung-Galaxy-S4-mini, sed al li oni proponas tiun elekton. Mi supozis, ke, ĉar la modeloj estas kvazaŭ la samaj, tio, kio validas por unu ankaŭ validas por la alia. Sed ne estas vere.

Ĉu iu havas informojn pri tio?

nornen (Arată profil) 28 iulie 2015, 14:47:24

Tio ne direkte rilatas al la modelo, kiun vi havas, tamen al la antaŭagordoj, kiujn aplikas via provizanto kun ĉiu el la modeloj, kiujn li provizas.

Altebrilas (Arată profil) 28 iulie 2015, 15:32:46

Ĉu tio signifas, ke kiom-ajn estu la klopodoj faritaj de esperantistoj por adapti novajn teknologiojn al esperanto, sufiĉas ke iu provizanto malŝatu esperanton por ke la aparato ne funkciu en nia lingvo?

nornen (Arată profil) 28 iulie 2015, 15:45:07

Funde jes. Tamen mi ne parolus pri malŝato.

Ĉiu provizanto elektas sisteamagordaojn kaj aplikaĵojn, kiujn ĝi taksas taŭgaj, interesaj aŭ necesaj por siaj uzantoj kaj uzontoj.
Ĝenerale vi kiel uzanto ja povas instali aŭ agordi kion ajn vi volas, tamen ja ekzistas okazoj, kie la provizanto forigas certajn aĵojn (ĝenerale ĉar ili estas aŭ kontraŭ la politiko de la provizanot aŭ kontraŭ leĝoj de via lando).

Kion celas vi diri per "Al mia filo oni proponas tiun elekton (de Esperanto)"?
Ĉu tio estas parto de la mastrumsistemo Android (mi mirus)?
Ĉu tio estas aplikaĵo antaŭinstalita?
Komparu ankaŭ la versionojn de viaj telefonoj, rilate la "kernel" kaj la "build".

La plej facila paŝo miaopinie estas peti informaĵon al via provizanto, kial unu telefoneto ja havas tiun kapablon, tamen alia ne ĝin havas.

Altebrilas (Arată profil) 28 iulie 2015, 17:39:40

Via klarigo ŝajnas bona, ĉar mia filo havas alian provizanton.

Mi elektis la lingvojn tute normale: parametroj > Mia poŝtelefono > lingvoj
Kaj tie la lingvoj aperas laŭalfabete. Esperanto aperas en lia listo (ĉiuj lingvonomoj havas la prefikson AKA-) sed ne en la mia, kie la nomoj aperas sen prefikso.

Parenteze tio konfirmas mian opinion, ke iuj aferoj pri nia lingvo daŭre estas nek tujaj, nek facilaj, nek definitivaj. ;-(

Înapoi mai sus