ورود به محتوا

Akademio de Esperanto en la 100a UK en Lillo

از akueck, 29 ژوئیهٔ 2015

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

akueck (نمایش مشخصات) 29 ژوئیهٔ 2015،‏ 16:39:34

Ladek (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2015،‏ 7:20:45

akueck:Informcele.
Saluton,mi legis vian artikolon,kiu estas interesa.Mi pensas,ke problemo estas,ke nun Esperanto devas uzi multe da novaj terminoj kaj ankaŭ multe da homoj uzadas Esperanton diversnivele.Tempo de tempo ili uzadas nekutimajn vortojn,kiuj estas post tempo akceptita de Esperantistoj.
Bedaŭrinde mi ne vidis decidojn de AdE.Laŭ mi,ili atendas demandoj,anstataŭ ili aktive reagis,se ili vidos problemon.
AdE devas denove akiri konfidon.
AdE estas grava por Esperatistoj,eble ni malmulte scias pri ĝia laboro.
Nun en Lille ili havas eblecon plibonigi ilian agadon.

akueck (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2015،‏ 15:25:45

Ladek:
akueck:Informcele.
Mi pensas,ke problemo estas,ke nun Esperanto devas uzi multe da novaj terminoj kaj ankaŭ multe da homoj uzadas Esperanton diversnivele.Tempo de tempo ili uzadas nekutimajn vortojn,kiuj estas post tempo akceptita de Esperantistoj.
Bedaŭrinde mi ne vidis decidojn de AdE.Laŭ mi,ili atendas demandoj,anstataŭ ili aktive reagis,se ili vidos problemon.
Tio chi estis ankau temo en la publika Akademia kunsido en Lillo: El priaj opini-esprimoj fare de cheestantaj Akademianoj estas dedukteblaj du malaj vidpunktoj:

1) AdE hezitu kaj sufiche longe observu, kiuj esprimoj k. c. akiras - se entute - gheneralan akcepton che la Esperanto-parolantoj.

2) AdE sufiche frue rekomendu al la Esperanto-parolantoj, kiun esprimon ili uzu por difinita afero.

Okaze de 1) temas pri la lingvoscienca kaj priskriba flanko.

Okaze de 2) temas pri la lingvonormiga kaj preskriba flanko. (Mi nun atribuas al nura rekomendo ion preskriban, sed la efektiva diferenco inter rekomendo kaj preskribo chi-kuntekste ne estas grava.)

Unuaranga tasko de Ade estu 2).

Unuaranga tasko de esperantologia au alia lingvoscienca institucio estu 1).

AdE nepre devas konscii tiajn aferojn kaj bone koni la norman bazon de Esperanto. Tio estas ne nur la reguloj lingvaj, sed ankau proceduraj, por ebligi la launorman uzadon je formoj novaj. (Mi ne celas novajn vortojn kaj internaciajn vortojn.)

Ladek:AdE devas denove akiri konfidon.
Prave.

Ladek:AdE estas grava por Esperatistoj
Nur bone funkcianta AdE estas utila. Alia AdE estas malutila.

Ladek (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2015،‏ 9:03:20

Jes mi konsentas kun vi,ke la tasko 1 estas por esperantologio kaj tasko 2 estas por AdE.Kaj vi ankaŭ pravas,ke novaj vortoj ne estas problemoj,sed ilia formo jes.Ofte mi uzadas vortojn,kiujn mi poste vidas en alia formo.Tio okazis al mi ĉefe,se mi legas librojn el diversaj landoj.
Ankaŭ mi volus,ke paĝaro de AdE estis pli aktuala.Eble post Lille mi ekvidos iliajn decidojn tie.

بازگشت به بالا