Kwa maudhui

Recenzoj de vortaroj

ya Tempodivalse, 31 Julai 2015

Ujumbe: 7

Lugha: Esperanto

Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 31 Julai 2015 3:24:15 alasiri

Antaŭ nelonge mi eltrovis ke mi povas ensaluti en la retan version de PIV per mia uzantnomo de Lernu!. Ĝis nun, mi uzis aŭ ReVo, aŭ la Akademian Vortaron, aŭ diversajn malnovajn vortarojn de mia biblioteko, kune kun la Tekstaro, por analizi vortojn kaj radikojn.

Ĉu iu havas preferatan vortaron? Kiel, en via opinio, kompariĝas PIV kun ReVo kaj aliaj vortaroj? Kies difinoj, laŭ via sperto, estas pli fidindaj, aŭ pli konformaj al efektiva lingvouzado?

Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Julai 2015 4:01:32 alasiri

Miaj du preferataj vortaroj estas vortaro.net (reta PIV) kaj ReVo. Se tiuj du havas malsamajn difinojn mi preferas sekvi tiun de vortaro.net

Urho (Wasifu wa mtumiaji) 31 Julai 2015 5:31:18 alasiri

Mi ofte uzas (1) lernu!-vortaron (eo–fi) pro la kvanto de vortoj kaj (2) ReVo-n por kontroli vortojn (mi havas ankaŭ PReVo-aplikaĵon en mia tabulkomputilo). — Interesaj kaj utilaj estas ankaŭ (3) La grandaj vortaroj de Boris Kondratjev (vidu Большие словари Бориса Кондратьева), kiujn mi sporade uzas.

Kompreneble (4) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) en reto estas bona! ridulo.gif

Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 31 Julai 2015 7:03:58 alasiri

Большие словари Бориса Кондратьева - ho dankon, trafe kion mi volis! Tia EO-Rusa vortaro estos tre utila por mi. Mi bedaŭris ke ĉiuj la plej bone konataj dulingvaj vortaroj estas aŭ anglaj aŭ germanaj ... ridulo.gif

Bernadox (Wasifu wa mtumiaji) 9 Agosti 2015 5:21:16 alasiri

Tempodivalse:Antaŭ nelonge mi eltrovis ke mi povas ensaluti en la retan version de PIV per mia uzantnomo de Lernu!. Ĝis nun, mi uzis aŭ ReVo, aŭ la Akademian Vortaron, aŭ diversajn malnovajn vortarojn de mia biblioteko, kune kun la Tekstaro, por analizi vortojn kaj radikojn.

Ĉu iu havas preferatan vortaron? Kiel, en via opinio, kompariĝas PIV kun ReVo kaj aliaj vortaroj? Kies difinoj, laŭ via sperto, estas pli fidindaj, aŭ pli konformaj al efektiva lingvouzado?
Mi recenzis multajn vortarojn en http://www.ipernity.com/blog/bernardo/232493 (i.a. tiun de Kondratjev menciita supre).

Superrigardo pri vortaroj ankaŭ en Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2014 (BKB 2015)

Laŭ mi tre bona estas Krause Esperanto-germana 1999 (la alia direkto de 2007 bedaŭrinde ne same).

Mi ĉiam avertas uzi ReVo-n. Ĝi baze estas Plena Vortaro (PV), stato de 1934. Kvankam teknike modela, ĝi enhave estas tre diletanta. Malgraŭ ĉiuj konataj kritikoj kontraŭ PIV 2005 = ePIV 2010 = vortaro.net, tiu tamen preskaŭ ĉiam estas pli bona ol ReVo, kiu baziĝas sur malĝustaj leksikografaj principoj.

Por angloparolantoj la situacio estas aparte maloportuna, ĉar granda, moderna, serioza vortaro por tiu lingvo ne ekzistas. La Wells-listoj estas fuŝego. Daŭre bona, sed ne plu aktuala estas Butler 1967 (eo->en), kiun mi reeldonis kaj kiu estas rete konsultebla. Bonaj traduk-vortaroj ekzistas por la ĉina, germana, hispana, hungara, rusa k.m.a. lingvoj, sed - ho ve - ne por la angla.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 9 Agosti 2015 6:54:55 alasiri

Mi aĉetis Krause kiam mi estis en Germanio kaj mane transportis ĝin en la aviadilo pro la granda pezo de la libro. Mi ofte konsultas ĝin sed en unu el miaj du fortaj fakoj, la kuirarto, Krause tute ne taŭgas. Eĉ la plej simplaj germanaj manĝaĵoj mankas. Feliĉe ekzistas Guglo kaj ofte mi uzas Vikipedion pro trovi tradukojn!!! Jes, surprize oni ofte trovas la tradukon ĉe Vikipedio tra alia lingvo kiam oni ne trovas ĝin en libra vortaro.

Bernadox (Wasifu wa mtumiaji) 10 Agosti 2015 1:28:16 alasiri

robbkvasnak:Mi aĉetis Krause kiam mi estis en Germanio kaj mane transportis ĝin en la aviadilo pro la granda pezo de la libro. Mi ofte konsultas ĝin sed en unu el miaj du fortaj fakoj, la kuirarto, Krause tute ne taŭgas. Eĉ la plej simplaj germanaj manĝaĵoj mankas. Feliĉe ekzistas Guglo kaj ofte mi uzas Vikipedion pro trovi tradukojn!!! Jes, surprize oni ofte trovas la tradukon ĉe Vikipedio tra alia lingvo kiam oni ne trovas ĝin en libra vortaro.
Ĉu vi celas Krause eo-de 1999Krause de-eo 2007? Kiel jam skribite, la dua (pli peza) estis granda seniluziiĝo por germanlingvaj esperantistoj kaj via kritiko tre probable estas trafa. Ulrich Matthias recenzis: "Vortaro peza, utilo meza". Petro de Smedt prave juĝis "malpli kvalita ol la hispana de Fernando de Diego kaj la itala de Carlo Minnaja". Aliaj eĉ rimis: "Weder in der Fremde noch zu Hause / hilft Dir das Wörterbuch von Krause". La unua, nome la vortaro Esperanto-Germana 1999, kiun mi celis, laŭ mi estas multe pli bona kaj rekomendinda.

Mi iom ofte ankaŭ uzas la vortaron Portugalan-Eo-Pt de Túlio Flores.

Via "truko" per Vikipedio estas tute ĝusta. Ke oni devas kritike kaj kreeme uzi ĝin kiel ĉiun vortaron aŭ enciklopedion estas normale. La germana filozofo Lichtenberg foje diris: "Libroj estas kiel speguloj - se simio enrigardas, sanktulo ne povas elrigardi" okulumo.gif

Kurudi juu