Skip to the content

Demando pri la japana

by eran1999, August 1, 2015

Messages: 8

Language: 日本語

eran1999 (User's profile) August 1, 2015, 8:04:51 PM

Saluton!
Mi ne parolas la japana, sed mi havas demandon, al kiu mi ne sukcesis trovi respondon rete kaj mi pensas, ke personoj ĉi tie povas respondi mian demandon.
Do mi legas la hebrean tradukon de la libro de la japana verkisto Haruki Murakami, kiu nomiĝas angle "Kafka on the Shore" (libere tradukite per mi-"Kafka sur la Plaĝo". En tiu ĉi libro, foje adiciĝas la prefikso "san" al nomoj. Kion tio signifas?

bdlingle (User's profile) August 1, 2015, 8:20:30 PM

-San estas kiel Mr. aux Ms. Estas sufikso, ke montras respekton al pli agxa homoj. Ankaŭ mi pensas, ke ĉi tiu fadeno apartenas al la Questions fadenon.

FractalBloom (User's profile) August 1, 2015, 9:23:48 PM

Haj! Ankaŭ ekzistas la sufikso -sama (様) kiu signifas simile, sed ĝi estas pli honora.

eran1999 (User's profile) August 2, 2015, 10:37:23 AM

Dankon al vi ambaux! Mi bedauxras, se tio ne estas la ejo por demandi tion.

Junpe (User's profile) August 12, 2015, 6:57:36 AM

eran1999:Dankon al vi ambaux! Mi bedauxras, se tio ne estas la ejo por demandi tion.
La administrantoj de tiu ĉi paĝaro forigas tutajn fadenojn en la kategorio "En la japana", se oni parolas nur Esperante tie. Mi persone opinias, ke tio estas sensenca, sed mi aldonos la japanan frazon laste.

La signifo de "san" ne limiĝas je respekto al pli aĝaj homoj. Ĝi estas ordinara aldono al nomoj, kaj montras bonmanieron. Nomi iun sen "san" montras intimecon aŭ malamikecon neamikecon. Troviĝas ankaŭ aliaj aldonoj (afiksoj). Eble aldoni "san" al nomoj de junaj knabetoj netaŭgas laŭ iuj.

Uzo de "san" estas kutimo, kaj ofte ne signifas ion specialan. Uzi "san" en tradukaĵo ne bonas, mi opinias. Sed mi ne komprenas la hebrean.

日本語で「さん」を名前につけても、特別な意味をこめていないことが多いので、他の言語に翻訳する時に「さん」を名前につけるのは良くないと私は思います。

al_lastor (User's profile) December 31, 2015, 5:17:05 PM

Mi ankaŭ ne parolas japane... kaj havas demandon similan al la demando de la fadenstartanto.

Kiel vi tradukas en esperanto la sufikson "kun"?

Ekzemplo de ne ĝisfine tradukita frazo:
-- Naruto-kun, ĉu min amas vi? -- ruĝiĝante demandis Hinata.

Al mi estas tre interese.

Junpe (User's profile) January 1, 2016, 8:16:47 PM

al_lastor:Mi ankaŭ ne parolas japane... kaj havas demandon similan al la demando de la fadenstartanto.

Kiel vi tradukas en esperanto la sufikson "kun"?

Ekzemplo de ne ĝisfine tradukita frazo:
-- Naruto-kun, ĉu min amas vi? -- ruĝiĝante demandis Hinata.

Al mi estas tre interese.
Mi tradukus simple al "Naruto".
Eblas, ke oni uzas "kun" por amikecon, sed ankaŭ eblas, ke oni ne celas ion specialan.

Se oni volas emfazi la amikecon, oni eble povas traduki al karesformo, io simila al "panjo" kaj "paĉjo".

Mi opinias jene:

En la japana;

"- (nomo sen sufikso)" montras amikecon, aŭ nebonmanierecon.

"- san" montras bonmanierecon, aŭ respekton, aŭ neamikecon.

"- kun" montras amikecon al samaĝa aŭ pli juna viro. (Se temas pri samaĝa aŭ pli juna ino, oni uzas "-san" aŭ "-ĉan" ). Eblas, ke instruistoj en lernejoj uzas "-kun", kiam ili diras la nomon de lernanto/lernantino, aŭ ke ĉefoj en firmaoj uzas "-kun", kiam ili diras la nomon de laboranto/laborantino ĉe malalta rango.

"-ĉan" montras amikecon al infaneto aŭ samaĵa aŭ pli juna ino.

"-sama" montras respektegon al persono ĉe altega rango. Ordinare oni ne uzas ĝin, escepte, se oni adresas leterojn aŭ paketojn, kaj tiam ĝi ne havas la signifon "ĉe altega rango", kaj skribi tiel estas plej ordinare.

al_lastor (User's profile) January 2, 2016, 6:47:39 AM

Grandan dankon.

Back to the top