Đi đến phần nội dung

Ne por "kontraŭaĵoj"?

viết bởi Miland, Ngày 02 tháng 8 năm 2015

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

Miland (Xem thông tin cá nhân) 18:35:29 Ngày 02 tháng 8 năm 2015

Punkto farita en la angla-parolanta forumo memorigis me pri pensado mia dum la UK en Lillo. Kiam ni uzu ne por indiki ion ofte taksita kiel kontraŭaĵo, sed kiu signifas efektive nur la sen-esto de io? Ĉu malriĉa estu neriĉa? Ĉu malhela estu nehela? Kiujn ekzemplojn proponus vi?

mbalicki (Xem thông tin cá nhân) 21:59:52 Ngày 02 tháng 8 năm 2015

Multaj proprecoj povas esti pli, ol nur simplaj jes kaj ne.

Oni povas esti riĉamalriĉa, aŭ ĉia inter la du. Mi komprenas ke riĉa signifas unu limo de tiu ĉi spektro, malriĉa estas la dua, kaj meze inter ili ekzistas multaj aliaj valoroj de riĉeco, kiam priparolata persono ne estas precize riĉa, nek malriĉa. Do neriĉa estas ĉiu, kiu ne estas riĉa; nemalriĉa estas ĉiu, kiu ne estas malriĉa, sed certe ne egalas malriĉa al neriĉa (nek riĉa al nemalriĉa).

Jen bildigo.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 22:21:41 Ngày 02 tháng 8 năm 2015

Negeco (ne-) ne egalas al kontraŭeco (mal-), kaj ne egalas eĉ al foresto (sen-).

Ekzemple, en la filozofio de etiko, ekzistas tri adjektivoj: malmorala (immoral), senmorala (amoral), kaj nemorala (non-moral). Ili ne estas interŝanĝeblaj, kiel eksplikiĝas ĉi tie (notu: anglalingva retejo).

Tamen en ĉiutaga, nefaka parolado, ĉi tiuj tri konceptoj (negeco, kontraŭeco, foresto) kunfluas kaj ofte estas iom kongruaj unu al alia - por multaj, ne ekzistas granda diferenco inter senracia, neracia, malracia.

Sed por aliaj vortoj, ja estas malsamo: neriĉa, malriĉa, senriĉa ĉiuj entenas propran nuancon.

DuckFiasco (Xem thông tin cá nhân) 15:59:14 Ngày 03 tháng 8 năm 2015

Alia iomete ekstrema ekzemplo.
"netrinki" povas inkluzivi "manĝi".
Sed kiam oni maltrinkas, oni tute ne manĝas! lango.gif

Quay lại