Wpisy: 4
Język: Esperanto
Miland (Pokaż profil) 2 sierpnia 2015, 18:35:29
mbalicki (Pokaż profil) 2 sierpnia 2015, 21:59:52
Oni povas esti riĉa aŭ malriĉa, aŭ ĉia inter la du. Mi komprenas ke riĉa signifas unu limo de tiu ĉi spektro, malriĉa estas la dua, kaj meze inter ili ekzistas multaj aliaj valoroj de riĉeco, kiam priparolata persono ne estas precize riĉa, nek malriĉa. Do neriĉa estas ĉiu, kiu ne estas riĉa; nemalriĉa estas ĉiu, kiu ne estas malriĉa, sed certe ne egalas malriĉa al neriĉa (nek riĉa al nemalriĉa).
Jen bildigo.
Tempodivalse (Pokaż profil) 2 sierpnia 2015, 22:21:41
Ekzemple, en la filozofio de etiko, ekzistas tri adjektivoj: malmorala (immoral), senmorala (amoral), kaj nemorala (non-moral). Ili ne estas interŝanĝeblaj, kiel eksplikiĝas ĉi tie (notu: anglalingva retejo).
Tamen en ĉiutaga, nefaka parolado, ĉi tiuj tri konceptoj (negeco, kontraŭeco, foresto) kunfluas kaj ofte estas iom kongruaj unu al alia - por multaj, ne ekzistas granda diferenco inter senracia, neracia, malracia.
Sed por aliaj vortoj, ja estas malsamo: neriĉa, malriĉa, senriĉa ĉiuj entenas propran nuancon.
DuckFiasco (Pokaż profil) 3 sierpnia 2015, 15:59:14
"netrinki" povas inkluzivi "manĝi".
Sed kiam oni maltrinkas, oni tute ne manĝas!