去目錄頁

Verbo "umi"?

brohanu, 2015年8月2日

讯息: 5

语言: Esperanto

brohanu (显示个人资料) 2015年8月2日下午7:37:09

En libron mi legas (Marvirinstrato de Westover), estas frazo kiu uzas la afikson -um Kiel verbo: Kulotoj en vintro estas plena malsagxo, konvenaj nur por ludantaj knaboj kiuj umas per pilkoj kaj fisxkaptiloj. Post iom da retsercxado, mi nur havas la sencon ke gxi signifas "fari ion". Do, cxu iu konas la komunan uzon de cxi tiu vorto? En kia okazo oni dirus gxin?

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年8月2日下午9:51:20

umi signifas "fari ion nespecifan aŭ nesciatan". Ĝi estas, pli aŭ malpli, neformala sinonimo de la verboj fari, agi - sed eĉ malpli preciza.

mbalicki (显示个人资料) 2015年8月2日下午11:46:53

Mi komprenas tiun verbon pli-malpli kiel smurfi, uzata per etaj, bluaj uloj: Smurfoj. Ili diras, ke ili smurfas, anstataŭ uzi ĝustan verbon, do laŭkuntekste ĝi povus signifi multajn agadojn: forkuri, salti, ludi ktp.

Breto (显示个人资料) 2015年8月2日下午11:49:39

Laŭ la kunteksto, mi komprenas tiun verbon simile ol la anglan to X around, se X signifas goof, mess, putter, fart aŭ ian alian slangaĵon.

brohanu (显示个人资料) 2015年8月4日下午2:55:21

Dankon al vi cxiuj. Mi suspektis gxi estas tia afero.

回到上端