Al la enhavo

Kio signifas la frazon?

de reza_k, 2015-aŭgusto-04

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

reza_k (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 17:10:19

Saluton

Kio signifas la suban frazon?:

Mi rigardas tien, kien vi.

michaleo (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 17:16:39

reza_k:Saluton

Kio signifas la suban frazon?:

Mi rigardas tien, kien vi.
*Kion signifas la suba frazo?

Mi rigardas al tiu direkto/loko, al kiu vi rigardas.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 17:49:30

reza_k:Saluton

Kio signifas la suban frazon?:

Mi rigardas tien, kien vi.
= Mi rigardas tien, kien vi rigardas. t.e. Mi rigardas en la saman lokon (aŭ direkton), en kiun vi rigardas.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-04 18:03:24

Kion signifas la suba frazo? La subjekto estas "la suba frazo" = La suba frazo signifas kion? Rigardi estas verbo, kiu montras direkton, " de, ĝis kaj al" ankaŭ estas prepozicioj, kiuj montras direkton. Mi rigardas de supre; mi rigardas ĝis la pordo; mi rigardas al la fenestro. Oni povas anstataigi la prepozicion per la litero "n", mi rigardas la fenestron; mi rigardas al tie; mi rigardas tien...

reza_k (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-05 06:48:03

Dankon ĉiuj.

Reen al la supro