У садржају

Kio signifas la frazon?

од reza_k, 04. август 2015.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

reza_k (Погледати профил) 04. август 2015. 17.10.19

Saluton

Kio signifas la suban frazon?:

Mi rigardas tien, kien vi.

michaleo (Погледати профил) 04. август 2015. 17.16.39

reza_k:Saluton

Kio signifas la suban frazon?:

Mi rigardas tien, kien vi.
*Kion signifas la suba frazo?

Mi rigardas al tiu direkto/loko, al kiu vi rigardas.

Tempodivalse (Погледати профил) 04. август 2015. 17.49.30

reza_k:Saluton

Kio signifas la suban frazon?:

Mi rigardas tien, kien vi.
= Mi rigardas tien, kien vi rigardas. t.e. Mi rigardas en la saman lokon (aŭ direkton), en kiun vi rigardas.

Vinisus (Погледати профил) 04. август 2015. 18.03.24

Kion signifas la suba frazo? La subjekto estas "la suba frazo" = La suba frazo signifas kion? Rigardi estas verbo, kiu montras direkton, " de, ĝis kaj al" ankaŭ estas prepozicioj, kiuj montras direkton. Mi rigardas de supre; mi rigardas ĝis la pordo; mi rigardas al la fenestro. Oni povas anstataigi la prepozicion per la litero "n", mi rigardas la fenestron; mi rigardas al tie; mi rigardas tien...

reza_k (Погледати профил) 05. август 2015. 06.48.03

Dankon ĉiuj.

Вратите се горе