K vsebini

Kio estas via opinio?

od orthohawk, 05. avgust 2015

Sporočila: 40

Jezik: Esperanto

Fuzzy (Prikaži profil) 05. avgust 2015 06:08:52

hilex:))) Certe, al miaj najbaroj estas ofende ke mi fartas bone.
Mi ne opinias ke farti bone estas agresiva ago suferiganta iun. Aŭ vi fartas bone nur kiam viajn najbarojn nomas kanajloj? ridulo.gif

hilex (Prikaži profil) 05. avgust 2015 06:19:36

Fuzzy:
hilex:))) Certe, al miaj najbaroj estas ofende ke mi fartas bone.
Mi ne opinias ke farti bone estas agresiva ago suferiganta iun. Aŭ vi fartas bone nur kiam viajn najbarojn nomas kanajloj? ridulo.gif
Ofendemo estas specialeco de homa psiko. Ekzemple, al Usono estas tre ofende ke Rusio ne estas demokratia usone. ridulo.gif Al Rusio estas du vojoj --- aŭ morti fariĝinte demokratia usone (kiel Irako aŭ Livio, ekzemple) aŭ plu daŭrigi ofendi Usonon. )))

Kaj ĉe miaj najbaroj estas neracia ofendemo pri mia bonfarto. Kredu min ke mi ofendas ilin neniel. Se nur per mia bonfarto. ridulo.gif

Fuzzy (Prikaži profil) 05. avgust 2015 07:01:01

hilex:

Mi jam skribis ke se iu sentas sin ofendita sed kalumnio ne estas, tio estas lia/ŝia privata afero.

Alkanadi (Prikaži profil) 05. avgust 2015 07:03:08

orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Estas facile ofendi homojn. Tio signifas, ke ĉiam estos homoj, kiuj ofendiĝis. Se ni volas liberecon, ni devas akcepti, ke iuj homoj ne ŝatus ĝin.

Alkanadi (Prikaži profil) 05. avgust 2015 07:15:38

Se ni ne volas ofendi:
1- Furzi en publiko estus kontraŭleĝo.
2- Rakonti la veron estus kontraŭleĝo.
3- Viroj surhavis rozkolorajn vestojn estus kontraŭleĝo.
4- Uzi flagojn estus kontraŭleĝo.
5- ktp.

Miland (Prikaži profil) 05. avgust 2015 07:40:21

Temas pri la ofendo. La apliko de ĉi tiaj principoj miaopinie bezonas kuntekston, por esti utila.

Unuflanke, ofte necesas toleri pli malgrandan malbonon por malhelpi pli grandan. Por la ŝtato fari krimon el peko ne ĉiam estas saĝa. Tia poliso sekvigus diktaturon kiel komunismo aŭ islamisma faŝismo.

Aliflanke, se la ofendo kapablas malutili homojn, aŭ instigi aliajn fari tion, oni havu limon al la principo. Jen fantazia ekzemplo: se eblus krei bombojn en la kuirejo el ovo kaj akvo, estus nerespondece disvastigi tiun scion.

La Usona legisto Oliver Wendell Holmes diris, ke la principo de parola libereco ne aplikeblas al krii "Fajro!" en homplena teatro.

raffadalbo (Prikaži profil) 05. avgust 2015 08:07:32

Alkanadi:
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Estas facile ofendi homojn. Tio signifas, ke ĉiam estos homoj, kiuj ofendiĝis. Se ni volas liberecon, ni devas akcepti, ke iuj homoj ne ŝatus ĝin.
Miland:Temas pri la ofendo. La apliko de ĉi tiaj principoj miaopinie bezonas kuntekston, por esti utila.
Jes. Ofendi povas havi plurajn signifojn.

Mi kredas ke oni devas ĉiam klopodi diri sian opinion sen ofendo sed oni ĉiam rajtas aserti opiniojn kiujn la aliaj homoj ne ŝatas (do, kiujn ili povas taksi ofendaj). La baza demando, laŭ mi, estas: ĉu la paroloj estas taŭgaj por la celo aserti opiniojn aŭ enhavas nenecesan ofendan sencon?

Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.

Fuzzy (Prikaži profil) 05. avgust 2015 08:34:35

raffadalbo:

Jes

Alkanadi (Prikaži profil) 05. avgust 2015 09:50:41

Ni memoru, ke vunditaj sentoj ne estas la samaj kiel reala damaĝo.

Vinisus (Prikaži profil) 05. avgust 2015 11:15:04

orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Laŭ Mahatmo Gandhi: "Mi ne povas eviti, ke aliulo estu ofendanto, sed mi povas sukcesi, ke mi ne min konsideru ofendita."

Nazaj na začetek