До змісту

Kio estas via opinio?

від orthohawk, 5 серпня 2015 р.

Повідомлення: 40

Мова: Esperanto

nornen (Переглянути профіль) 5 серпня 2015 р. 19:50:06

dobri:Mi forgesis, kiu precize diris:"Ne faru al via najbaro tion, kion vi ne ŝatas por vi mem."
Vidu tien.

orthohawk (Переглянути профіль) 5 серпня 2015 р. 19:52:09

dobri:
Alia okazo estas, kiam vi simple skribas vian opinion kaj iu alia sentas sin ofendita per ĉi opinio. Tamen tio estas lia problemo.
La alia (kaj pli grava) problemo pri tio estas kiam la ofendito pruvas halti la rajtojn de la ofendinto diri tion kion li (ofendinto) volas.

orthohawk (Переглянути профіль) 5 серпня 2015 р. 20:01:53

Tempodivalse:Mi notu, ke liberecon de parolo la leĝo ne konsideras absoluta, eĉ en pli liberalaj landoj kiel Usono. Ankoraŭ restas limoj ekz. ĉe kalumniado, parolo incitanta perforton (violenton), mortigadon, ktp.

Libereco de parolo povas esti la libereco fariĝi idioto, kio kaŭzas min ĝojetaĉi. Kiam mi vidas surstrate laŭtajn homojn portantajn afiŝojn kiel "Klimatŝanĝiĝo estas faŝisma komploto" aŭ "Dio malamegas la gejojn", mi tuj scias, kiaj ili vere estas. Ili kvazaŭ trumpetas al la tutmondo: "Mi estas stultulo! Vidu ĉiuj!"

Sed la alia flanko povas esti horora: kiam oni per vortoj incitas homojn aŭ homamasojn al malamego, perforto, buĉado.
konstate kun preskaŭ ĉio kiun ci diras......la kredo pri "batalvortoj" (aŭ incitante parolo) estas alia stako de sterko. Se ci estas tiel spirite kaj emocie malforta ke ci ne povas regi cin eĉ en la ĉeesto de incitantaj vortoj, do la problemo kaj kulpo estsa cia, ne mia. Se ci povas respondi nur per fizika perforto, ci estsa malĝusta, ne mi; lernu regi cin.

squishy_mage (Переглянути профіль) 5 серпня 2015 р. 20:47:50

La kredo de "batalvortoj" estas tre specifa. Vi havas la parolan libercon ĝis vi ordonas aliajn homojn fari ion kontraŭleĝan aŭ perfortan. La kredo postulas ke vi havas la intenco ke la aliaj homoj faras kion vi diras. Se vi ne havas la intencon, la kredo ne aplikus.

Batalvortoj ne estas por reguli la vortojn ofendajn, sed la instrukciojn iu faras. La juĝejoj de Usono diris ke nuraj ofendaj vortoj ne estas batalvortoj.

FractalBloom (Переглянути профіль) 5 серпня 2015 р. 21:07:52

orthohawk:
FractalBloom:Oni rajtas diri ion kion oni volas, ĉu afablaĵon aŭ ofendaĵon. Kvankam oni ne rajtas esti libera de la konsekvencoj de iuj ofendemaj vortoj.
Kia stako de sterko! Kial eĉ havi la libereco de parolo in tiu okazo?

FractalBloom: Se oni starigas usonan konfederacian flagon ekster sia domo aŭ sur aŭta postglaco, oni ne devas esti surprizita aŭ mem ofendita kiam aliulo onin denuncas pro esti rasisto.
Sed tio ne estas la sama! jes, ci povas nomi min "rasisto" en tiu situacio, sed tio kio ci NE rajtas/povas fari estas malebligi min paroli miajn opiniojn aŭ eĉ paroli entute. Tio estas la lineo kiu ne oni povas transiri.
Neniam mi sugestis malebligi vin paroli. Kontraŭe mi diris ke laŭ mi oni devas povi paroli laŭplace sen ia ŝtata puno ajn. Sed oni ne povas garantii tiel pri socia reago. Tiuokaze ni ankaŭ devas respekti la parolan liberecon de aliaj homoj kiuj eble reagas negative al tiuj ofendemaj opinioj. Parola libereco estas duvoja strato, ĉu ne?

Vinisus (Переглянути профіль) 5 серпня 2015 р. 21:31:04

La povuloj facile sentas sin ofendita de senpova homo.
Napoleono la Granda.

Napoleono estis nur 1,51m granda. Kiam iufoje en biblioteko li vane provis atigi libron, kiu staris sur iom alta breto, la bibliotekisto afable diris: "Permesu, ke mi deprenu la libron; mi estas pli granda ol vi" Tiam Napoleono kolere respondis: "Vi volas diri: pli longa!"

FractalBloom (Переглянути профіль) 6 серпня 2015 р. 13:39:23

Vinisus:La povuloj facile sentas sin ofendita de senpova homo.
Napoleono la Granda.

Napoleono estis nur 1,51m granda. Kiam iufoje en biblioteko li vane provis atigi libron, kiu staris sur iom alta breto, la bibliotekisto afable diris: "Permesu, ke mi deprenu la libron; mi estas pli granda ol vi" Tiam Napoleono kolere respondis: "Vi volas diri: pli longa!"
Sed nuntempe la ofendaĵojn, kiujn ni priparolas, ne deklaras senpovulo al povulo aŭ Napoleono al bibliotekisto. Ĝi plej ofte temas pri senpovulo insultita de povulo. Potenchava blankahaŭtulo insultas nigrahaŭtulojn kiel viro mokas virinojn, aŭ malsamseksemulo samseksemulojn. Ekzistas sistemo de potenco, kiu lasas ke anoj de potenchavaj klasoj libere moku kaj mistraktu anojn de aliaj klasoj, dirante "Nur ŝercoj!" kaj tuj denuncas iujn kiuj iel pace faras kompreneblan peton por ne esti mokita. Ĝi estas ilo per kiu potenchavuloj facile silentigas senpotenculojn.

vejktoro (Переглянути профіль) 7 серпня 2015 р. 05:37:49

orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Hmmm.

Mi scivolas, kion dirus Trump-o.

orthohawk (Переглянути профіль) 7 серпня 2015 р. 15:17:45

vejktoro:
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"
Hmmm.

Mi scivolas, kion dirus Trump-o.
al mi ne gravas. Trump estas stultulo.

Vinisus (Переглянути профіль) 7 серпня 2015 р. 15:46:37

Ĉiu el ni estas ofendanto kaj ofendita, dependas de la situacio sanktulo certe ni ne estas.

Назад до початку