讯息: 206
语言: Esperanto
vincas (显示个人资料) 2015年8月16日下午7:16:12
Bodler:Bone, povas esti globish. Estas multe pli bone paroleti en la angla ol paroli en neniu lingvo.vincas:Tio nur montras kiom da homoj paroletas (malfacile aŭ ne) la "globish".Lakiro:https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_countries_by...vincas:Kiam angle parolas aŭ komprenas 840 milionoj - 1.5 miliardo. Tio estas simpla necesaĵo.Kiu parolas angle? Angloj?Ĉine parolas pli multe da homoj.
Al mi plaĉas la hispana.
vincas (显示个人资料) 2015年8月16日下午7:20:31
Bodler:Ĉu temas pri demokratio. Temas pri simpla utilo. La angla donas utilecon do homoj lernas ĝin. Bone la angla ne estas demokratia elekto, sed montru al mi demokratian. Tia ne ekzistas. Do pli bone estas havi tiun ne demokratian elekton ol ne havi komunan lingvon entute. Ajnan lingvon homoj lernus, tiu lingvo ne estus demokratia - ĉu la ĉinan, ĉu la anglan aŭ ĉu la hispanan. Do kion fari?vincas: Tio estas simpla necesaĵo.Necesaĵo estas vorto uzata de tiuj kiuj ne kredas al demokratio ; kontraŭe politiko estas la arto ebligi la plej bonan solvon. Se ni konsideras egalecon, justecon kaj facilecon, esperanto estas multe pli taŭga ol la angla.
Bodler (显示个人资料) 2015年8月16日下午7:40:24
vincas:Lingvoj en U.E. estas politika (aŭ demokratia) problemo. Eblas ke por vi la lernado de la angla pli utilas ol la lernado de la esperanto. Bone, sed tiu ne estis la demando. La demando estas pri la lingvoj, kion oni uzu en la U.E.Bodler:Ĉu temas pri demokratio. Temas pri simpla utilo. La angla donas utilecon do homoj lernas ĝin.vincas: Tio estas simpla necesaĵo.Necesaĵo estas vorto uzata de tiuj kiuj ne kredas al demokratio ; kontraŭe politiko estas la arto ebligi la plej bonan solvon. Se ni konsideras egalecon, justecon kaj facilecon, esperanto estas multe pli taŭga ol la angla.
Do la demando ne estas kia lingvo estas la pli bona por iu, sed kia lingvo estas la pli bone por Eŭropo. Por kompreni la malsamecon, ni komparu kun la impostoj. Mi estus pli riĉa se mi ne pagus miajn impostojn, sed se neniu pagus, mia vivnivelo malsuprenigus.
Same, estas pli bone por vi nun uzi la anglan, sed estus pli bone por ĉiuj uzi la esperanton.
vincas (显示个人资料) 2015年8月16日下午8:03:34
Bodler:Laŭ mi pli bona lingvo al Eŭropo estas la angla, ĉar Esperanto estas tro neutrala, tro ne eŭropa. Mi ankaŭ iam pensis, ke Esperanto povus esti pli bona lingvo al Eŭropo, sed ŝanĝis sian opinion. Mi pensas, se komuna lingvo de eŭropo estus la angla, eŭropo havus pli politika povo, forto.vincas:Lingvoj en U.E. estas politika (aŭ demokratia) problemo. Eblas ke por vi la lernado de la angla pli utilas ol la lernado de la esperanto. Bone, sed tiu ne estis la demando. La demando estas pri la lingvoj, kion oni uzu en la U.E.Bodler:Ĉu temas pri demokratio. Temas pri simpla utilo. La angla donas utilecon do homoj lernas ĝin.vincas: Tio estas simpla necesaĵo.Necesaĵo estas vorto uzata de tiuj kiuj ne kredas al demokratio ; kontraŭe politiko estas la arto ebligi la plej bonan solvon. Se ni konsideras egalecon, justecon kaj facilecon, esperanto estas multe pli taŭga ol la angla.
Do la demando ne estas kia lingvo estas la pli bona por iu, sed kia lingvo estas la pli bone por Eŭropo. Por kompreni la malsamecon, ni komparu kun la impostoj. Mi estus pli riĉa se mi ne pagus miajn impostojn, sed se neniu pagus, mia vivnivelo malsuprenigus.
Same, estas pli bone por vi nun uzi la anglan, sed estus pli bone por ĉiuj uzi la esperanton.
Ankaŭ mi ne scias ĉu se esperanto fariĝus komuna lingvo de Eŭropo ĉu tio utilus al esperanto. Eble esperanto tiam perdus sian neutralecon. Kaj se Esperante parolus multe da homoj, ĉu esperanto ne disdialektiĝus, kiel nun estas la angla. Sed eble tio estas aliaj demandoj.
Bodler (显示个人资料) 2015年8月16日下午8:22:57
vincas:Eŭropo estus pli forta se ĝiaj civitanojn laborus kune, kaj havus vere komuna demokratio. Por esti forta, Eŭropo devas esti sendependa, sed tio neniam okazus se oni uzi la anglan.
Laŭ mi pli bona lingvo al Eŭropo estas la angla, ĉar Esperanto estas tro neutrala, tro ne eŭropa. Mi ankaŭ iam pensis, ke Esperanto povus esti pli bona lingvo al Eŭropo, sed ŝanĝis sian opinion. Mi pensas, se komuna lingvo de eŭropo estus la angla, eŭropo havus pli politika povo, forto.
Ankaŭ mi ne scias ĉu se esperanto fariĝus komuna lingvo de Eŭropo ĉu tio utilus al esperanto. Eble esperanto tiam perdus sian neutralecon. Kaj se Esperante parolus multe da homoj, ĉu esperanto ne disdialektiĝus, kiel nun estas la angla. Sed eble tio estas aliaj demandoj.
Hodiaŭ multe da francaj ĵurnalistoj legas Usonajn kaj britajn ĵurnalojn. Sed neniu el ili legas Rusajn, Germanajn, Grekajn, Hispanajn, ktp ĵurnalojn. Kaj kial ? Nur tial ke ili ne parolas tiajn lingvojn. Por esti pli forta oni bezonas paroli kune, sed la uzo de la angla lingvo mutigas Eŭropon, kiu nun nur legas kaj aŭskultas Usonajn ideojn, ĉar oni povas nur kompreni ilian lingvon.
robbkvasnak (显示个人资料) 2015年8月16日下午9:17:55
Mi nun estis en Bruselo - ĝi devus esti la nova Bjalistoko. Sed ne! La bruselanoj volas trudi al vi sian strangan dialekton de la brita. Por tio ili estas malamikemaj kaj malvarmaj, ĉar eble ili kredas ke la angloj tiaj estas. Krom tio, ili mimikas la britan sed kun siaj propraj francaj aŭ nederlandaj akĉentoj kaj vortmisuzoj tiel ke oni finfine kvazaŭ nur komprenas la plej simplajn aferojn sed kiam io pli kompleksas estas ja tiu fia 'globish', do 'gibberish' (fuŝĵargono). Ni demandis iun pasanton pri la vojo al la Eŭropa Parlamento - en la franca. Sed ŝi estis nederlandparolantino kaj insistis "klarigi" al ni en la "angla". Nek mia edzo nek mi komprenis ŝin kaj kiam ni provis ripeti kion ŝi diris sed en normala angla lingvo ŝi ridetis kaj diris "ne" sed kapjesis. Post kvin minutoj ni rezignis kaj foriris por restudi la mapon. Kiam oni volas uzi la germanan (alia oficiala lingvo de Belgio) la homoj malĝentilas tute. Se oni bonŝancas, venas denaska francparolanto kaj se oni parolas kun ili en la franca ili ĝentilas. Feliĉe mi lernis la francan en Svisio kaj uzas septante, octante/huitante/ neunante kaj ne soissointe-dix, ktp.
Kiam la nedenaskaj parolantoj de la angla uzas ĝin ili ofte ŝajnas esti senedukaj, malĝentilaj, arogaj ĉar en la angla ni uzas malgrandajn esprimojn por substreki la ĝentilecon kaj ili nur parolas "gramatike" sed ne kulture la anglan.
Tiu kiu volas uzi la britan (ne estas LA angla, rimarku) en Eŭropo devus iri por trapasi kelkajn jarojn en Anglio por lerni ĝin sufiĉe - nur la angloj ne volas tion - ili ne ŝatas multe havi eksterlandanojn ĉe si - vidu la batalon en Calais nun.
bryku (显示个人资料) 2015年8月17日上午6:22:44
Armand6:Elekto de lingvo internacia havas nenion komunan kun ĝiaj lingvaj kvalitoj - nur milita kaj ekonomia potenco gravas. Sen Ameriko la angla lingvo ne estus parolata internacie. Kaj la signifo de la angla lingvo en Ĉinio jam ne estas tiel grava kiel antaŭe. Ili komencas percepti sian potencon, jam la komerco en Azio estas farata en la ĉina lingvo, eĉ Amerikanoj lernas la ĉinan, se ili volas komerci kun ĉinoj. Vekiĝu, homo. La ĉina lingvo alvenetas.bryku:la ĉinanĜi ne havas iun perspektivon pro nepenetrebla skribo kaj tonoj. Plej verŝajne ĉiuj Ĉinianoj lernos la anglan ol male.
bryku (显示个人资料) 2015年8月17日上午7:22:50
Bodler:Nuda vero!Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?Oni devigas min lerni la anglan. Instrui la anglan ne estas necesaĵo sed politika volo. Oni povus instrui la esperanton se ni volus. La problemo estas ke multe de homoj neniam aŭdis pri esperanto, do ili pensas ke oni ne havas alternativon.
Armand6 (显示个人资料) 2015年8月17日下午5:31:08
bryku:La ĉina lingvo alvenetas.Spit! La ĉinoj lernas la rusan por komerci kun rusoj kaj la anglan por komerci kun amerikanoj. Tial ke nek rusoj nek amerikanoj povas eklerni la ĉinan.
bartlett22183 (显示个人资料) 2015年8月17日下午6:08:05
vincas:Laŭ mi pli bona lingvo al Eŭropo estas la angla, ĉar Esperanto estas tro neutrala, tro ne eŭropa. Mi ankaŭ iam pensis, ke Esperanto povus esti pli bona lingvo al Eŭropo, sed ŝanĝis sian opinion. Mi pensas, se komuna lingvo de eŭropo estus la angla, eŭropo havus pli politika povo, forto.La tie-nomata "ne-neŭtraleco" de esperanto estas kialo, regardante kion, estas personoj, kiuj pledas por interlingvao (Interlingua) kiel pli eŭropa lingvo. Kiel oni ofte diras kaj skribas, la angla ne estas facila lingvo (kaj mi estas denaske edukata uson-parolanto de la angla). Kaj interlingvao kaj esperanto estas ambaŭ pli facile lerni kaj uzi. Se oni deziras lingvon pli okcidento-eŭropan ol esperanton, rekomendi interlingvaon.
