Mesaĝoj: 206
Lingvo: Esperanto
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 05:05:41
Alkanadi:Certe! Jen vidu la sankciojn kontraŭ Rusio: Usono igis EUn ilin efektivigi, kaj jen kion skribas Le Figaro: la franca eksportado al Rusio falis je 30%, sed la usona -- kreskis je 4%.Fuzzy:Usono estas la mastro de EUĉu Ameriko profitas el EU?
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 05:06:44
Miland:Nu, kion diri, nun Eŭropo estas pli obeema pupo ol antaŭeFuzzy:Usono estas la mastro de EU..Estas grave memori ke Francio rifuzis aliĝi la militon kontraŭ Irako en 2003. Evidente la EU ne estas sklavo de Usono.
morico (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 07:04:15
Ĉu kelkaj kontribuantoj kiuj voĉdonas jes miskomprenas la demandon ?
Voĉdoni jes signifas ke vi estas feliĉa havi ĉiujn EU leĝojn, ĉiujn regularojn, direktivoj, decidojn, rekomendojn kaj opiniojn en la angla nur, sen neniaj oficialaj tradukoj. EU reglamentoj estas "rekte aplikendaj en ĉiuj 28 EU membroŝtatoj, kaj estas devigaj en sia tuteco".
Do, se via angla ne estas bonega kiel 99% de la ne naskiĝparolantoj kaj 90% de la civitanoj de E.U. vi estos ligita per leĝoj kiujn vi ne komprenas kaj eble monpunitaj aŭ malliberigitaj por rompi ilin! Pensu pri ĝi! Ĉu vi vere volas tion? Meleagroj voĉdonos por Kristnasko!
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 07:14:12
ustra:Via ekzemplo ne sufiĉas por montri sendependecon de Francio aŭ de la EU...Via mapo montras ke kaj Germanio ne aliĝis la milito kontraŭ Irako. Do la plej grandaj ekonomioj en la EU, kiuj subtenas la eŭron, ne subtenis tiun militon.
Kiel mi diris, la EU ne estas sklavo de Usono. Tamen multaj EU-anoj estas membroj de NATO, kaj tiel subtenas Usonon fojfoje.
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 07:21:09
robbkvasnak:Ni ĵus vizitis Bruselon dum 5 tagoj .. Ni ambaŭ sentis nin kiel en kvartalo de Londono..Kian agrablan bildon de Bruselo vi faris. Eble mi vizitu ĝin iutage!

robbkvasnak:Estonte, ni plu ferios en Eŭropo..Kia bona ideo!
robbkvasnak:Bye-bye Europe, old chap! It's time for tea!Bv. doni Esperantan tradukon en ĉi tiu forumo. Mi faros tion por vi ĉi-okaze: Ĝis la, Eŭropo! Alvenis la te-horo!
ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 07:26:20
Miland:Kiel ĉiun krimon en la Proksima Oriento, Usono uzas sian germanan kolonion por plenumi tiujn masakrojn. La amasmurdoj estas koordinitaj en Germanio. Plie, nek Francio nek Germanio (aŭ la EU) fermis sian aerospacon por anglosaksaj militaviadiloj dum la invado de Irako kaj do akceptis tiun krimon.ustra:Via ekzemplo ne sufiĉas por montri sendependecon de Francio aŭ de la EU...Via mapo montras ke kaj Germanio ne aliĝis la milito kontraŭ Irako. Do la plej grandaj ekonomioj en la EU, kiuj subtenas la eŭron, ne subtenis tiun militon.
Kiel mi diris, la EU ne estas sklavo de Usono. Tamen multaj EU-anoj estas membroj de NATO, kaj tiel subtenas Usonon fojfoje.
Mapo de la nigrejoj:

Kiel mi skribis, via ekzemplo montras ĝuste la malon de tio, kion vi volis montri.
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 07:37:17
ustra:Unue, Usono ne kulpas pri amasmurdo. Germanio dum la dua mond-milito, jes. Due, mankas el via ruĝa mapo Francio kaj aliaj EU-anoj. Mi konkludas ke la EU ne estas sklavo de Usono.
ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 07:52:04
Miland:Unue, Usono ne kulpas pri amasmurdo.Mi ŝatas vian humoron.
Miland:Germanio dum la dua mond-milito, jes.De kie venas nun tiu komparo? Kiel tio rilatas al tiu ĉi fadeno?
Miland:Due, mankas el via ruĝa mapo Francio kaj aliaj EU-anoj. Mi konkludas ke la EU ne estas sklavo de Usono.Se oni komparas ambaŭ mapojn, ŝajnas, ke Francio estas la sola escepto en la EU, kiu "nur" pasive akceptis tiun krimon.


Malgraŭ tio, nur kelkaj jaroj pli poste al Francio tute ne ĝenis detrui la plej evoluitan afrikan ŝtaton kune kun la militkrimuloj de la iraka milito, kiam oni bombardis Libion.
Sed ceeeerrrte la EU estas memstara organizo!
vincas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 09:02:18
morico:Granda plimulto de Europanoj estas kontraŭ la diktaturo de la unika lingvo.El kie estas tiuj datumoj? Ĉu vi povas doni la fonton?
morico:La oficiala tuta-angla logike entenus la finon de la E.U.Tute male. La angla kiel la sola oficiala lingvo de EU nur plifortigus Eŭropan Union.
morico:La politikistoj kiuj voĉdonus tiun-ĉi leĝon estus neniam plu elektitaj kaj neniam plu vivus en sia lando.Mi sendube apogas tiujn politikistojn, kiuj voĉdonus tiun ĉi leĝon.
morico:La franca kaj la germana estas pli parolatj ol la angla en la Eŭropa Unio.La franca kaj la germana estis pli parolataj kiel denaskaj lingvoj, sed angla estas multe pli komprenebla kaj porolata en tuta EU.
vincas (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 09:03:29
morico:La demando estas “ĉu la angla devus esti la UNIKA aŭ la SOLA oficiala lingvo de E.U.?Certe jes!
morico:Ĉu kelkaj kontribuantoj kiuj voĉdonas jes miskomprenas la demandon ?Mi voĉdonis jes kaj mi bone komprenis la demandon.
morico:Voĉdoni jes signifas ke vi estas feliĉa havi ĉiujn EU leĝojn, ĉiujn regularojn, direktivoj, decidojn, rekomendojn kaj opiniojn en la angla nur, sen neniaj oficialaj tradukoj. EU reglamentoj estas "rekte aplikendaj en ĉiuj 28 EU membroŝtatoj, kaj estas devigaj en sia tuteco".Jes, mi estas feliĉa kaj kontenta.
morico:Do, se via angla ne estas bonega kiel 99% de la ne naskiĝparolantoj kaj 90% de la civitanoj de E.U. vi estos ligita per leĝoj kiujn vi ne komprenas kaj eble monpunitaj aŭ malliberigitaj por rompi ilin! Pensu pri ĝi! Ĉu vi vere volas tion? Meleagroj voĉdonos por Kristnasko!Se vi ne komprenas leĝojn, lernu la anglan. Kia problemo?