Meddelanden: 206
Språk: Esperanto
Frano (Visa profilen) 19 januari 2016 10:24:26
morico:En 1940, kiam Esperanto estis persekutita en Germanujo kaj Sovetunio, Chaplin uzis esperantajn ŝildojn en la filmo La Granda Diktatoro.vincas:Kiu estis tiu idioto? Ĉu ne f---ta komunisto?La Komunistoj estis en tiu epoko malpermesitaj veni en Usonon. Nur Charlie Chaplin...
morico (Visa profilen) 29 februari 2016 07:58:45
Kurioza Eŭropo,: kies devizo estas en la latina "In varietate concordia " (Konkordo en diverseco) sed : "Unie dans la diversité" en la franca, t.e. Unuiĝinta en diverseco — mi fakte pli emus kredi ke, precipe depost la Traktato de Lisbono, kaj la malrespekto de la rezultato de referencumoj, temas pri unuigita, t.e. per trudo, kaj krome ke diverseco cedas lokon al maldiverseco.
Ni memoru,ekzemple, pri trudo de la angla al la ŝtatoj de orienta Eŭropo kiuj estis devigataj subtemi al la Komisiono dosieron de kandidatiĝo al membriĝo al EU nur en la angla.
Do temas pri tute hipokrita devizo. Konstante malkreskas la loko de naciaj kaj regionaj lingvoj en radio kaj televido, en amasinformiloj, en kanzono kaj kino. Ĉu tio estas diverseco ?
Pro tio ni devas debati en ĉiuj lingvoj de EU ĉe Debating Europe kaj montri, pruvi ke ekzistas alternativo al nacia hegemonia lingvo, al elemento de strategio de superego de la mondo.
morico (Visa profilen) 4 mars 2016 20:36:27
Esperanto tre bone funkcias kaj estas uzata lingvo.
EU multe profitus se ĝi adoptus ĝin post la 24 naciaj lingvoj.
robbkvasnak (Visa profilen) 5 mars 2016 00:51:43
Ofte personoj kies denaska lingvo ne estas la lingvo kiun ili uzas estas miskomprenataj. Mi instruas la usonan ĉi-tie en Florido (Usono). Multaj de miaj studentoj denaske parolas la hispanan. Kiam ili elparolas deklaracion en la usona ŝajnas ke ili ne certas pri tio kion ili diras ĉar ilia inflekcio kondukas ilin altigi iomete la voĉon ĉe la fino de frazo - por usonanoj indiko pri demando, ne deklaracio. Do usonanoj interpretas tion kiel malforton de la hispanparolantoj. La usonanoj kredas ke la parolanto eble ne tute kredas kion li aŭ ŝi diras.
Germanoj male kiuj parolas la usonan ŝajnas esti daŭre mishumoraj kaj grumblemaj. Ĉar la germanoj sekvas la regulojn de la germana gramatiko iomete iliaj deklaracioj similas al komandoj en la angla. Usonanoj interpretas la germanojn kiel arogaj, tro memcertaj kaj malfeliĉaj.
Kiam mi parolas la portugalan, oni miskomprenas min ofte ĉar mi unue lernis la hispanan kaj mi uzas senkonscie hispanajn modelojn. Brazilanoj kredas ke mi estas argentino kaj ili atribuas al mi siajn stereotipojn de argentinoj - kredas ke mi estas iomete aroga sed ankaŭ romantikema kaj plendema.
Tial mi preferas neŭtran lingvon kiel Esperanto.
SPadern (Visa profilen) 5 mars 2016 10:50:25
Notxor (Visa profilen) 5 mars 2016 17:08:40
SPadern:La oficiala lingvo de kio? Kio estas la U.E.?La Eŭropo de la Komercistoj.