目次へ

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

morico,2015年8月6日の

メッセージ: 206

言語: Esperanto

Lakiro (プロフィールを表示) 2015年8月16日 5:18:12

vincas:El fonto de morico.

67 procentoj da eŭropanoj konsideras ke la angla lingvo estas unu el du la plej utilaj lingvoj.

Paĝo 7.
90% da forumanoj diras NE. ridulo.gif

bryku (プロフィールを表示) 2015年8月16日 6:15:55

Lakiro:
vincas:El fonto de morico.

67 procentoj da eŭropanoj konsideras ke la angla lingvo estas unu el du la plej utilaj lingvoj.

Paĝo 7.
90% da forumanoj diras NE. ridulo.gif
Tio signifas, ke ekzistas pensantaj homoj kaj la mondo havas futuron.

vincas (プロフィールを表示) 2015年8月16日 7:50:54

Lakiro:
vincas:El fonto de morico.

67 procentoj da eŭropanoj konsideras ke la angla lingvo estas unu el du la plej utilaj lingvoj.

Paĝo 7.
90% da forumanoj diras NE. ridulo.gif
Ne estas strange, ĉar respondas esperantistoj.

vincas (プロフィールを表示) 2015年8月16日 7:57:45

Pri futuro. Kiuj lingvoj estas la plej utilaj lerni al infanoj por ilia futuro.

La angla - 79 procentoj;
la germana 20 procentoj;
la franca 20 procentoj.

Armand6 (プロフィールを表示) 2015年8月16日 8:22:59

bryku:ke ekzistas pensantaj homoj kaj la mondo havas futuron.
Neniu 'pensanta homo' iam proponus al miliardo da homoj lerni la komplete novan lingvon, kiu ne estas parolata en iu lando.

bryku (プロフィールを表示) 2015年8月16日 9:28:02

Armand6:
bryku:ke ekzistas pensantaj homoj kaj la mondo havas futuron.
Neniu 'pensanta homo' iam proponus al miliardo da homoj lerni la komplete novan lingvon, kiu ne estas parolata en iu lando.
Do por vi Zamenhof estas malsaĝulo. Kial la miliardo devas lerni malfacilan lingvon de tricent milionoj?

bryku (プロフィールを表示) 2015年8月16日 9:30:24

vincas:Pri futuro. Kiuj lingvoj estas la plej utilaj lerni al infanoj por ilia futuro.

La angla - 79 procentoj;
la germana 20 procentoj;
la franca 20 procentoj.
vi forgesis la ĉinan - 100 %

Armand6 (プロフィールを表示) 2015年8月16日 9:44:12

bryku:la ĉinan
Ĝi ne havas iun perspektivon pro nepenetrebla skribo kaj tonoj. Plej verŝajne ĉiuj Ĉinianoj lernos la anglan ol male.

Armand6 (プロフィールを表示) 2015年8月16日 11:18:24

bryku:Kial la miliardo devas lerni malfacilan lingvon de tricent milionoj?
Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?

Bodler (プロフィールを表示) 2015年8月16日 11:55:22

Ial milionoj da homoj lernas tiun malfacilan lingvon sen ia devigo; esperanton oni ial ne lernas. Do?
Oni devigas min lerni la anglan. Instrui la anglan ne estas necesaĵo sed politika volo. Oni povus instrui la esperanton se ni volus. La problemo estas ke multe de homoj neniam aŭdis pri esperanto, do ili pensas ke oni ne havas alternativon.

先頭にもどる