Đi đến phần nội dung

Kio estas via opinioj?

viết bởi orthohawk, Ngày 07 tháng 8 năm 2015

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 14:44:27 Ngày 07 tháng 8 năm 2015

El ĉiuj tiranecoj, la tiraneco sincere ekzercita por la bono de sia viktimo povas esti la plej premema. Eble estas pli bone vivi sub "rabistbaronoj" ol sub ĉiopovaj moralaj kibicoj. La krueleco de la rabistbarono eble iafoje dormos, lia avido eble iam estos sata, sed tiuj kiuj turmentas nin "por nia propra bono" turmentos nin senĉese, ĉar ili faras tion kun la aprobo de sia propra konscienco. - C. S. Lewis.

(PFUI! stulta klavaro forlasis la j en la titolo)

ustra (Xem thông tin cá nhân) 18:55:52 Ngày 07 tháng 8 năm 2015

C. S. Lewis aludas al uloj, kiuj ŝajne miskomprenas moralon, ĉar ĝi estas nepre absoluta kaj neniel relativa. Ĉiu homo mem scias kio estas morale ĝusta kaj kio ne, do neniu bezonas kiun ajn por ekkoni moralan ĝustecon. Absoluta moralo nepre baziĝas sur absoluta vero. Do moralo kaj vero estas nek relativa nek subjektiva, sed ĉiam absoluta kaj objektiva.
La malfacilaĵo estas trovi tiun absolutan veron. Tion kapablas nur la konscia homo.

Tamen ekzistas uloj, kiuj konscie disvastigas moralan relativismon - ekz. satanistoj ("morale ĝustas kio bonas al mi" ).
(Morala relativismo estas vaste disvastigata en nia socio, kio ne signifas, ke ili ĉiuj estas satanistoj. Al ili simple mankas konscio.)

El la du formoj de tiraneco, kiujn Lewis mencias en tiu citaĵo, mi elprenas, ke li taksas ajnan formon de estrara sistemo kiel necesan por socio. Pri tio mi forte malkonsentas, ĉar estas ĉiam nur iu estrara sistemo, kiu ebligas tiranecon. Miaopinie tio estas la vera kerno de la problemo rilate subpremon de homoj.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:08:18 Ngày 07 tháng 8 năm 2015

La du aferoj ne ekskluzivas unu la alian: oni povas havi tiranecon kiu apogas sin sur "rabistbaronoj", pretekste ke oni "ne faras omeletojn sen rompi ovojn", ke la "celo pravigas la rimedojn", ktp.

Tiranoj al kiu mankas legitimeco kaj natura aŭtoritato ofte plutenas la povon per tia rimedo: ili uzas kian ajn forton ili trovas senzorge pri moralo, eĉ ricevas helpon de eksterlandaj ŝtatoj por konservi sian postenon, perfidante sian propran popolon.

Preferindas vivi en lando kie estas libereco, demokratio kaj sekureco, sed tio postulas pli da vartemo kaj preteco defendi tiujn valorojn.

Quay lại