Към съдържанието

Kio estas la diferenco inter "havi" kaj "posedi"

от OneOrEight, 07 август 2015

Съобщения: 6

Език: Esperanto

OneOrEight (Покажи профила) 07 август 2015, 19:14:46

Saluton,

Mi havas simplan demandon: Kio estas la diferenco inter la verboj "havi" kaj "posedi?"

Mi imagus, ke ili estas esence samaj, sed mi scivolas ĉu eble ekzistas diferenceto.

Jen du demandoj:

"Ĉu vi havas tranĉilon?" kaj "Ĉu vi posedas tranĉilon?"

Ĉu oni povas diri, ke unu el la demandoj estas demandanta, ĉu oni havas tranĉilon je ĉi tiu momento, kaj la alia demando estas demandanta, ĉu oni havas tranĉilon en ia loko (ekzemple hejme), sed ne necese je ĉi tiu momento?

Mi esperas, ke vi povu kompreni kion mi volas demandi. Ankoraŭ, mi estas komencanto. Do, ankaŭ se oni korektus miajn erarojn, mi aprezus ĝin.

Dankon!

Vinisus (Покажи профила) 07 август 2015, 20:45:48

Saluton! Mi havas amikon, sed li ne estas mia posedaĵo: mi havas domon ĝi estas mia posedaĵo ekskluziva, mi havas rajton pri ĝi.

plej amike.

amigueo (Покажи профила) 08 август 2015, 09:29:21

mi estas sata aŭ mi havas saton,
mi estas dekjaraĝa aŭ mi havas dekjaraĝon

estas rilato inter havi kaj esti!

hilex (Покажи профила) 08 август 2015, 10:05:41

Havi ne ĉiam signifas posedi. Mi povas havi, sed samtempe mi povas ne posedi.
Posedi ĉiam signifas havi. Se mi posedas tiam samtempe mi havas.
Kiam oni diras "posedi" tiam oni akcentas aktivan kaj aktualan havadon.
Se tiu akcento ne gravas tiam oni diras simplan "havi".

sudanglo (Покажи профила) 08 август 2015, 12:59:04

Oni ne posedas tempon aŭ amikon.

Posedi estas pli malampleksa ol havi. Posedi estas havi de certa vidpunkto (kun eksklusiva rajto, kun disponeblo) kaj proprieti havas ankorau pli mallarĝan signifon.

La diferenco inter havi tranĉilon kaj posedi tranĉilon kuŝas en tio ke la unua tute ne koncernas proprieton. Tamen posedanto ne necese ĉiam havas plenrajtan proprieton super la posedaĵo.

OneOrEight (Покажи профила) 10 август 2015, 19:57:29

Dankon al ĉiuj. Mi komprenas.

Обратно нагоре