Kio estas la diferenco inter "havi" kaj "posedi"
של OneOrEight, 7 באוגוסט 2015
הודעות: 6
שפה: Esperanto
OneOrEight (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2015, 19:14:46
Mi havas simplan demandon: Kio estas la diferenco inter la verboj "havi" kaj "posedi?"
Mi imagus, ke ili estas esence samaj, sed mi scivolas ĉu eble ekzistas diferenceto.
Jen du demandoj:
"Ĉu vi havas tranĉilon?" kaj "Ĉu vi posedas tranĉilon?"
Ĉu oni povas diri, ke unu el la demandoj estas demandanta, ĉu oni havas tranĉilon je ĉi tiu momento, kaj la alia demando estas demandanta, ĉu oni havas tranĉilon en ia loko (ekzemple hejme), sed ne necese je ĉi tiu momento?
Mi esperas, ke vi povu kompreni kion mi volas demandi. Ankoraŭ, mi estas komencanto. Do, ankaŭ se oni korektus miajn erarojn, mi aprezus ĝin.
Dankon!
Vinisus (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2015, 20:45:48
plej amike.
amigueo (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2015, 09:29:21
mi estas dekjaraĝa aŭ mi havas dekjaraĝon
estas rilato inter havi kaj esti!
hilex (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2015, 10:05:41
Posedi ĉiam signifas havi. Se mi posedas tiam samtempe mi havas.
Kiam oni diras "posedi" tiam oni akcentas aktivan kaj aktualan havadon.
Se tiu akcento ne gravas tiam oni diras simplan "havi".
sudanglo (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2015, 12:59:04
Posedi estas pli malampleksa ol havi. Posedi estas havi de certa vidpunkto (kun eksklusiva rajto, kun disponeblo) kaj proprieti havas ankorau pli mallarĝan signifon.
La diferenco inter havi tranĉilon kaj posedi tranĉilon kuŝas en tio ke la unua tute ne koncernas proprieton. Tamen posedanto ne necese ĉiam havas plenrajtan proprieton super la posedaĵo.
OneOrEight (הצגת פרופיל) 10 באוגוסט 2015, 19:57:29