ورود به محتوا

Fundamenta ekzercaro §2 kaj §3

از nornen, 8 اوت 2015

پست‌ها: 23

زبان: Esperanto

nornen (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 2:07:00

Se mi komprenis vian regularon, vi silabigas sankta kiel san·kta kaj simptomo kiel sim·pto·mo.
Eble estus pli nature silabigi tiujn vortojn kiel sank·ta kaj simp·to·mo.

Laŭ mi la dishakado de konsonantaroj estas iom pli malfacila, ĉar oni devas konsideri konatajn [1] (kaj tial eble permesatajn) silabkapojn kaj silabvoŝtojn. Pt- kaj kt- estas nekonataj vortkapoj, tamen vortvoŝtoj de la formo "naza konsonanto plus ploziva konsonanto" (-nk, -mp) estas ja konataj voŝtoj (kiel ekz -nt en cent). Tial mi preferas sank·ta kaj simp·to·mo.

Se Z silabigas gus·to kaj kes·to, kial vi silabigas dis·tri, tamen mon·stro kaj ne mons·tro? Ankaŭ -ns estas konata silabvoŝto kiel ekz en trans.

----
[1] t.e. konataj en Esperanto. Ja estas lingvoj, kiuj permesas du plozivojn silabkomence, kiel ekz кто πτέρυγα.

Bernadox (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 3:32:01

nornen:Se mi komprenis vian regularon, vi silabigas sankta kiel san·kta kaj simptomo kiel sim·pto·mo.
Eble estus pli nature silabigi tiujn vortojn kiel sank·ta kaj simp·to·mo.

Laŭ mi la dishakado de konsonantaroj estas iom pli malfacila, ĉar oni devas konsideri konatajn (kaj tial eble permesatajn) silabkapojn kaj silabvoŝtojn. Pt- kaj kt- estas nekonataj vortkapoj, tamen vortvoŝtoj de la formo "naza konsonanto plus ploziva konsonanto" (-nk, -mp) estas ja konataj voŝtoj (kiel ekz -nt en cent). Tial mi preferas sank·ta kaj simp·to·mo.

Se Z silabigas gus·to kaj kes·to, kial vi silabigas dis·tri, tamen mon·stro kaj ne mons·tro? Ankaŭ -ns estas konata silabvoŝto kiel ekz en trans.
Ne estas "mia" regularo, sed tiu de Karl Minor (1891-1946) de 1920. Mi nur elgermanigis ĝin kaj faris ĝin denove facile akirebla, ĉar ion alian (pli modernan) mi ne trovis pri FE 2-3.

Mi konsentas kun vi pri sank·ta kaj simp·to·mo. La regularo de Minor estas evidente nekompleta. Laŭ lia regulo C ja devus esti san·kta kaj sim·pto·mo - kio laŭ mi ne koheras kun la fakte reganta uzo. Ĉu sufiĉas aldoni al la listo en D nk, ng (? tamen lin-gvo kaj lon-ga laŭ FE 2.8) kaj mp por adekvate priskribi ĉiujn okazojn?

Ne Z silabigas gus·to [FE 2.7] kaj kes·to [FE 2.16], sed la Fundamento. Krome: Ĝús-ta [FE 2.7]. Laŭ mi vi prave demandas, kial Minor silabigas mon·stro. Mi ne scias. Eble li volis "savi" sian facilan regulon C (?). Sed la priskribo devas redoni la realon, ne inverse.

Bone, ke vi profunde okupiĝas pri la temo. Post preskaŭ cent jaroj vi ŝajne estas la unua, kiu akceptas la defion. Kvankam ekzistas kelkaj prilaboroj de FE (klasikaj la angla de Rhodes kaj la franca de De Beaufront), ili kutime ne komentas FE 2-4, tiel ke ni ne havas klarigojn de samepokuloj de Z pri tiuj ĉapitroj. Bavant 2002 (Les Bases de l'Esperanto) nur komentas la neregulaĵojn pat-ro kaj ak-vo (p. 25-26 - krom la konata De-í-no k.t.p.), sed (laŭ la strukturo de lia konciza enkonduko) restas tre ĝenerale: "... il semble bien que les groupes kv ou gv comportent comme les groupes à liquides tr, kl, etc."

Armand6 (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 3:33:29

nornen:Eble estus pli nature silabigi tiujn vortojn kiel sank·ta kaj simp·to·mo.
Laŭ ruslingvaj reguloj (Z aliajn ne sciis), nur unuopaj sonantoj (m,n,r,l) povas fermi internajn silabojn. Du kaj pli konsonantoj ne estas tie permesataj.

nornen (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 3:59:39

Bernadox:Bone, ke vi profunde okupiĝas pri la temo.
Fakte, mi ja faras tion. Se vi volas, mi volonte dividos miajn vidpunktojn kun vi.
"... il semble bien que les groupes kv ou gv comportent comme les groupes à liquides tr, kl, etc."
Ankaŭ mi taksas kv kaj gv kiel muta-cum-liquida (ploziva kun likvida) en la kunteksto de silabigo.

Bernadox (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 4:10:00

nornen:
Bernadox:Bone, ke vi profunde okupiĝas pri la temo.
Fakte, mi ja faras tion. Se vi volas, mi volonte dividos miajn vidpunktojn kun vi.
Volonte! Ankaŭ la atentigo de Armand6 ŝajnas al mi interesa. Eble li povas ankoraŭ klarigi ĝin iom pli detale (ĉu mi ĝuste komprenis, ke laŭ la rusa prononcado tamen estas mon-stro, ne mons-tro?)

nornen (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 4:55:16

Armand6:
nornen:Eble estus pli nature silabigi tiujn vortojn kiel sank·ta kaj simp·to·mo.
Laŭ ruslingvaj reguloj (Z aliajn ne sciis), nur unuopaj sonantoj (m,n,r,l) povas fermi internajn silabojn. Du kaj pli konsonantoj ne estas tie permesataj.
Tre interesa. Mi ne sciis tion.
Kiel vi silabigas tiujn vortojn: адъюнктство, попразднство?

nornen (نمایش مشخصات) 11 اوت 2015،‏ 19:42:57

Bernadox:
nornen:
Bernadox:Bone, ke vi profunde okupiĝas pri la temo.
Fakte, mi ja faras tion. Se vi volas, mi volonte dividos miajn vidpunktojn kun vi.
Volonte! Ankaŭ la atentigo de Armand6 ŝajnas al mi interesa. Eble li povas ankoraŭ klarigi ĝin iom pli detale (ĉu mi ĝuste komprenis, ke laŭ la rusa prononcado tamen estas mon-stro, ne mons-tro?)
Jen. Unua klopodo kaj certe ankoraŭ erarplena. Tamen mi esperas, ke mi sukcesas transdoni miajn vidpunktojn.

Bernadox (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 9:28:34

nornen:Jen. Unua klopodo kaj certe ankoraŭ erarplena. Tamen mi esperas, ke mi sukcesas transdoni miajn vidpunktojn.
Ho! Gratulon, Nornen. Tio aspektas tre interesa! (Mi ĝis nun tamen povis nur tre supraĵe fluglegi la - konforme al la temo ne tute facilan - tekston).

Armand6 (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 9:47:30

nornen:Kiel vi silabigas tiujn vortojn: адъюнктство, попразднство?
а-дьюн-к(т)ство kaj по-пра-з(д)нство (praktike, зън-ство). Interkrampaj literoj sin ne prononcas.

nornen (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 15:56:47

Armand6:
nornen:Kiel vi silabigas tiujn vortojn: адъюнктство, попразднство?
а-дьюн-к(т)ство kaj по-пра-з(д)нство (praktike, зън-ство). Interkrampaj literoj sin ne prononcas.
Multan dankon.

بازگشت به بالا