Mergi la conținut

Fundamenta ekzercaro §2 kaj §3

de nornen, 8 august 2015

Contribuții/Mesaje: 23

Limbă: Esperanto

nornen (Arată profil) 12 august 2015, 15:59:57

Bernadox:
nornen:Jen. Unua klopodo kaj certe ankoraŭ erarplena. Tamen mi esperas, ke mi sukcesas transdoni miajn vidpunktojn.
Ho! Gratulon, Nornen. Tio aspektas tre interesa! (Mi ĝis nun tamen povis nur tre supraĵe fluglegi la - konforme al la temo ne tute facilan - tekston).
Du komentoj:
Mallegu "infikso", legu "sufikso".
Mallegu "La plej sonoraj fonemoj de lingvo, povas formi la kernon de silabo. En multaj lingvoj la vokaloj povas
esti silabigaj, tamen ekzemple en la Germana ankaŭ /l/ kaj /n/ estas foje silabigo (sic!), kaj en la Kroata /r/
estas foje silabiga.", legu "La plej sonoraj fonemoj de lingvo, povas formi la kernon de silabo. En multaj lingvoj la vokaloj povas
esti silabkernaj, tamen ekzemple en la Germana ankaŭ /l/ kaj /n/ estas foje silabkerna, kaj en la Kroata /r/
estas foje silabkerna.".

Kirilo81 (Arată profil) 12 august 2015, 19:17:14

Bernadox:Ne estas "mia" regularo, sed tiu de Karl Minor (1891-1946) de 1920. Mi nur elgermanigis ĝin kaj faris ĝin denove facile akirebla, ĉar ion alian (pli modernan) mi ne trovis pri FE 2-3.
Interesa tiukuntekste, tamen ne limigita al la FE, certe estas artikolo de M. Bavant el Lingva Kritiko.

Bernadox (Arată profil) 14 august 2015, 12:03:24

Kirilo81:Interesa tiukuntekste, tamen ne limigita al la FE, certe estas artikolo de M. Bavant el Lingva Kritiko.
Dankon pro via afabla atentigo, Kirilo. Mi jam notis ĝin por la venonta eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto. Kvankam ĝi enhavos pli ol 1000 paĝoj, ĝi tamen estas konciza komentario. Tio signifas, miaj komentoj estas laŭeble mallongaj. Plej multan spacon bezonas la originalaj dokumentoj el FdE, Zamenhof, Akademio kaj la ĉefa literaturo. Miaj komentoj ĉefe kreas ligon inter ili kaj invitas al pli detala studado.

Înapoi mai sus