Ir ao conteúdo

Fundamenta ekzercaro §2 kaj §3

de nornen, 8 de agosto de 2015

Mensagens: 23

Idioma: Esperanto

nornen (Mostrar o perfil) 8 de agosto de 2015 07:42:01

Kion celas marki la streketoj ĉe §2 kaj §3 de la fundamenta ekzercaro?

HaleBopp (Mostrar o perfil) 8 de agosto de 2015 09:21:36

Saluton,

ĝi montras la akcenton, sur la antaŭlasta vokalo.

--> PMEG

nornen (Mostrar o perfil) 8 de agosto de 2015 09:52:26

HaleBopp:Saluton,

ĝi montras la akcenton, sur la antaŭlasta vokalo.

--> PMEG
Mi rilatis al la streketo -, kaj ne al la korno ´.

akueck (Mostrar o perfil) 8 de agosto de 2015 15:50:47

nornen:
HaleBopp:Saluton,

ĝi montras la akcenton, sur la antaŭlasta vokalo.

--> PMEG
Mi rilatis al la streketo -, kaj ne al la korno ´.
Tiu horizontala streko markas limon inter silaboj.

nornen (Mostrar o perfil) 8 de agosto de 2015 21:22:22

akueck:
nornen:
HaleBopp:Saluton,

ĝi montras la akcenton, sur la antaŭlasta vokalo.

--> PMEG
Mi rilatis al la streketo -, kaj ne al la korno ´.
Tiu horizontala streko markas limon inter silaboj.
Ĉu ekzistas reguloj, kiuj regas la silablimojn?

Ekz. "Pát-ro" kaj "Ci-tró-no"

Bernadox (Mostrar o perfil) 9 de agosto de 2015 15:26:23

nornen:Ĉu ekzistas reguloj, kiuj regas la silablimojn?

Ekz. "Pát-ro" kaj "Ci-tró-no"
"Pát-ro" estas delonge konata eraro, kie pro pretervido la parol-silaboj kaj la mallongaj parol-paŭzoj inter ili estas malĝuste indikitaj, vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I, p. 263).

Kaj cetere Nornen: Vi antaŭ nelonge plendis, ke mi ofte referencas al BK, kvankam mi estas ĝia ĉefa (ne sola) aŭtoro. Volonte mi referencas al pli bona verko pri la Fundamento, se vi indikos ĝin al mi. Miascie io pli detala nuntempe ne ekzistas. Do mi plendas, ke vi daŭre rifuzas konsulti la gvidan literaturon. Sed mi ĝojas, se viaj demandoj kaj atentigoj plibonigos tiun komunan referenc-verkon.

nornen (Mostrar o perfil) 9 de agosto de 2015 20:25:58

Kaj kiel oni interpretu ak-vo ktr li-kvo-ro (< lat. a-qua, li-quor)?
Tiun ĉi ekzemplon mi ne sukcesis trovi en via verko.

Bernadox (Mostrar o perfil) 10 de agosto de 2015 13:47:05

nornen:Kaj kiel oni interpretu ak-vo ktr li-kvo-ro (< lat. a-qua, li-quor)?
Tiun ĉi ekzemplon mi ne sukcesis trovi en via verko.
Vi evidente pravas, ĝi ankoraŭ mankas en la eld. de Apr. 2015. Por la venonta eld. (espereble en Dec. 2015) mi ĝin jam notis, same kiel la klopodon de Minor 1920 interpreti FE 2-3. Ĉu ĝi taŭgas laŭ vi?

Se ni rigardas la §§ 2 kaj 3 de la Ekzercaro [...], kie Z klarigas la disigon de la vortoj en parol-silabojn per multaj ekzemploj, ni rimarkas jenan bazan principon:
A) Se inter du vokaloj staras unu sola konsonanto, ĝi estas parolata en la sekva silabo; ekz. pa-ro-li, ri-pe-ti, va-na, a-ze-no k.t.p.
B) Se inter du vokaloj staras du konsonantoj, la unua konsonanto estas parolata en la antaŭira, la dua en la sekva silabo; ekz. cen-to, gus-to k.t.p.
C) Se inter du vokaloj staras pli ol du konsonantoj, la unua estas parolata en la antaŭira, la aliaj en la sekva silabo; ekz. sim-pla, ven-tro, An-gla, mon-stro k.t.p.
D) La konsonantaj paroj bl, br, dl, dr, fl, fr, gl, gr, gv, kl, kn, kr, kv, pl, pr, tr ne estas disigitaj – se ili ne apartenas al diversaj radikoj – kaj estas parolata en la sekva silabo; ekz. li-kvo-ro, ci-tro-no, ci-pre-so, ge-o-gra-fi-o (escepto nur la preseraro pat-ro [kaj la preseraro ak-vo], vd. supre).
Tiuj reguloj estas aplikendaj
a) interne de radiko; ekz. la-bo-ro, cen-to, sim-pla k.t.p
b) ĉe kunmetaĵoj de radiko kun iu el la finaĵoj –a, -o, -e, -i, -as, -is, -os, -us; ekz. do-mo, va-na, gran-de, grum-bli, i-ras k.t.p.
c) ĉe kunmetaĵoj de radiko kun iu el la elementoj –ant, -int, -ont, -at, -it, -ot; ekz. vi-dan-ta, sen-di-to k.t.p.
d) ĉe kunmetaĵo de afikso kaj finaĵo; ekz. le-gi-ta, ven-dan-to k.t.p.
e) ĉe kunmetaĵo de radiko kaj sufikso; ekz. bo-ne-co, pa-fa-do k.t.p.
f) ĉe kunmetaĵo de sufikso kaj iu el la elementoj –ant, -int, -ont, -at, -it, -ot; ekz. daŭ-ri-gan-ta, o-ka-zin-ta-ĵo k.t.p.
g) ĉe kunmetaĵo de du sufiksoj; ekz. no-va-ĵe-to k.t.p.
h) ĉe kunmetaĵo de sufikso kaj iu el la finaĵoj –a, -o, -e, -i, -as, -is, -os, -us; ekz. ho-ma-ro, su-pra-ĵa, fa-ri-ĝas k.t.p.
i) ĉe kunmetaĵo de prefikso kaj finaĵo, ekz. ma-la k.t.p. (kunmetaĵo de prefikso kaj sufikso ne estas aldonenda, ĉar en tiaj okazoj unu el la eroj ĉiam estas „afikso kiel memstara vorto“; ekz. dis-i-gi (igi kiel memstara vorto), ma-la-ĵo (mal(a) kiel memstara vorto).
[Resumo:] Anstataŭ tiuj ok unuopaj reguloj eblas mallonge diri:
La kvar supre cititaj reguloj A) ĝis D) ĉiam validas en Esperanto, krom
1. ĉe kunmetaĵoj de radiko kun prefikso kun fina konsonanto (vd. tuj malsupre).
2. ĉe kunmetaĵoj de du radikoj.

Pri la du laste nomitaj okazoj Minor daŭrigas: [vd. malsupre]

Bernadox (Mostrar o perfil) 10 de agosto de 2015 13:56:18

[Daŭrigo]

Se kunmetita vorto konsistas unuflanke aŭ el prefikso kun fina konsonanto [ekz. mal-] aŭ el radiko, aliflanke el radiko kun komenca vokalo, la konsonanto starante radik-lime inter du vokaloj estas parolata kun la antaŭira vokalo; ekz. dram-ar-to, mal-a-va-ra k.t.p.
Se en kunmetaĵo de prefikso kaj radiko aŭ de du radikoj staras pluraj konsonantoj radik-lime inter du vokaloj, [nur] la konsonantoj, apartenantaj al la antaŭira parol-silabo, estas parolata kun la antaŭira vokalo; ekz. grand-ur-bo, kort-an-gu-lo, sed re-spe-gu-li [kontraste res-pu-bli-ko], k.t.p.
En tiu du okazoj la elparolado do sekvas la parol-silabojn [alivorte: tiuj elementoj de kunmetaĵo elparole restas kune kaj ne estas disigitaj]

PMEG 2.2 male asertas:
... ne ekzistas reguloj, kiuj difinas precizajn limojn inter silaboj en plursilabaj vortoj. Oni povas dividi la trisilaban vorton sistemo kiel sis-te-mo, si-ste-mo, sis-tem-o aŭ si-stem-o kaj eble eĉ en ankoraŭ aliaj manieroj.

Laŭ la reguloj deduktitaj de Minor el FE 2-4 estas ĝusta nur sis-te-mo, ĉiuj aliaj formoj malĝustaj.

Ekzemploj, kie la malsamaj interpretoj gravas:

La formo Centr-Afriko (rekomendita landnomo el OI 12 de 2009) lezas la principon, ke en plurradika kunmetaĵo la unuopaj radikoj estas dise prononcita: Cen|tr-Af|ri|ko (-tr de Centr- kaj Af- de Afriko estas kunigita en unu parol-silabo, tamen restu disigite). Ĝusta formo do: Centra Afriko (Cen|tra | Af|ri|ko).

La formo Finnlando (rekomendita landnomo el OI 12 de 2009) same lezas la regulojn el FE 2-4. Ĝi estas analizebla aŭ Fin|n|lan|do (kvar silaboj) aŭ Fin|nlan|do (tri silaboj). Laŭ la unua analizo mankas referenca vokalo por la dua –n-, laŭ la dua ĝi lezas la principon, ke –lando restu dise prononcita. Fundament-konforme tamen fin|no, Fin|nu|jo, Fin|ni|o, Fin|no|lan|do. Vd. ankaŭ la komentojn al R 9.

Ĉu akceptebla prezento aŭ kio devus esti ĝustigita por la venonta eldono en Decembro?

Bernadox (Mostrar o perfil) 10 de agosto de 2015 14:12:42

P.S.: Se vi volas legi la (germanlingvan) originalon, jen la fonto: Minor, Karl. Esperanto-Deutsches Handwörterbuch. Berlin, Dresden 1924, p. 195 k. sekv. (manuskripto preta en 1920).

P.P.S.: La stranga "ak-vo" (anstataŭ "a-kvo" ) jam en la 1a eld. 1894, p. 4 (manuskripto de Apr. aŭ Maj. 1893) kaj neŝanĝite transprenita al la 2a eld., kiu fariĝis la Fundamenta.

De volta à parte superior