Więcej

Mia lingvo estas (mal)facila

od DuckFiasco, 8 sierpnia 2015

Wpisy: 25

Język: Esperanto

robbkvasnak (Pokaż profil) 24 sierpnia 2015, 20:23:20

Mi instruas la usonanglan en Usono al ĉefe hispanlingvanoj. Kelkaj inter ili scipovas aliajn lingvojn ankaŭ. Mi jam instruis la germanan, la francan kaj la hispanan (kaj memkompreneble Esperanton). Se mi komparas la sukceson de la lernantoj de la angla kun la sukceso de la lernantoj de la germana mi devas konstati tion: komence la angla ŝajnas esti tre facile lernebla kaj la germana ne. Sed post kelkaj monatoj la roloj inversiĝas. Kiam la lernanto de la germana perkeras la ideon de la kvar kazoj kaj la tri ĝenroj kaj la bazan vortordon, ili rapide progresas, ĉar ili lernas la sistemon de kunmetado de vortoj por krei novajn ideojn. La lernantoj de la angla subite troviĝas en labirinta arbaro de ŝajne kontraŭdiraj reguloj kaj ili konfuziĝas - aparte ĉar en Usono malmultaj usonanoj uzas sian ligvon gramatike kaj ili ŝatas uzi idiomajn esrpimojn por aldoni koloron - aŭ ili simple ne scias la korektan vorton kaj ili provas pronunci laŭ sia bontrovo.

Armand6 (Pokaż profil) 24 sierpnia 2015, 20:56:36

robbkvasnak:en Usono malmultaj usonanoj uzas sian ligvon gramatike
Mi ne komprenas kiel vi povas instrui al iu lingvojn, kiam vi skribas tiajn idiotaĵojn. Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.
robbkvasnak:Mili rapide progresas, ĉar ili lernas la sistemon de kunmetado de vortoj por krei novajn ideojn. La lernantoj de la angla subite troviĝas en labirinta arbaro de ŝajne kontraŭdiraj reguloj kaj ili konfuziĝas
Ekzemploj? Ĉu vi kredas ke ĉia hazarda kunmetaĵo estas valida germana vorto?

Altebrilas (Pokaż profil) 29 sierpnia 2015, 13:05:47

Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.
Ne. La sintakso estas natura vortaranĝo (priskriba) ; la gramatiko estas tiu, kiun rekomendas la gramatikistoj (Akademio, ktp...).
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...

Altebrilas (Pokaż profil) 29 sierpnia 2015, 13:08:43

La franca estas malfacila lingvo, se oni volas "bone" paroli ĝin.

Ĝi estas facila, se oni nur celas paroli ĝin samnivele kiel la francoj parolas fremdajn lingvojn.

Armand6 (Pokaż profil) 29 sierpnia 2015, 13:29:40

Altebrilas:
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...
La kono DE gramatiko ne estas la samo ke la kono PRI gramatiko. La infano povas scii nenion pri lokativo, dualo, kaj pasinttempo, sed ĝi povas diri 'mi kaj la partino promenis en parko' plene laŭ la gramatiko de ĝia lingvo.

troyshadow (Pokaż profil) 30 sierpnia 2015, 06:51:30

mia denaska rusa lingvo estas malfacila; mi certiĝas pri tio spektante miajn du infanojn,kiuj estas tri kaj kvar jaraĝaj,kaj ili ankoraŭ lernas sian unuan- denaskan lingvon.
Kaj ili senĉese faras misparolaĵojn gramatike(prononce,kompreneble,ankaŭ),kaj estas tre malfacile klarigi por ili multajn neregulaĵojn de la rusa lingvo...Eĉ adultoj ofte faras parolajn erarojn parolante ruse.

raffadalbo (Pokaż profil) 1 września 2015, 11:31:52

Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.
Mi kredas ke estas ofte ankaŭ malevidenta problemo. Multaj homoj parolas dialekton de sia supozite denaska lingvo, do ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.

troyshadow (Pokaż profil) 2 września 2015, 11:28:26

raffadalbo:
Armand6:Homoj ĉiam uzas sian hejman lingvon laŭ ĝia gramatiko.
Mi kredas ke estas ofte ankaŭ malevidenta problemo. Multaj homoj parolas dialekton de sia supozite denaska lingvo, do ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.
en Rusio ekzistis kaj estas multaj ŝtatestroj kaj politikistoj kiuj parolas publike tiel erare laŭ la reguloj de la rusa lingvo,ke tio estas por ĉiuj tre ridinda...Fakte,evidentas,ke la rusa estas tiel malfacila,ke oni malofte povas aŭskulti tute korektan rusan parolon.Iame al mi ŝajnas,ke alilanduloj,eklernintaj la rusan,parolas pli korekte ol denaskulojridulo.gif))

Armand6 (Pokaż profil) 2 września 2015, 18:44:37

raffadalbo:ili parolas laŭ la gramatiko de la dialekto, ne de la oficiala lingvo.
Ĉiu dialekto estas la varianto de normo de sia komuna lingvo.

GloomyGerman (Pokaż profil) 8 września 2015, 15:55:29

mi pensas ke mi devus lerni la germanan. Kio estas ĉar mi studos en Germanio. Ankaŭ mi tre ŝatas la ligvon. Mi pensas ke nur la viraj, virinaj kaj la neŭtraj vortoj estas iomete malfacila.

Wróć do góry