Więcej

Mia lingvo estas (mal)facila

od DuckFiasco, 8 sierpnia 2015

Wpisy: 25

Język: Esperanto

Koracio (Pokaż profil) 11 września 2015, 14:07:38

GloomyGerman:mi pensas ke mi devus lerni la germanan. Kio estas ĉar mi studos en Germanio. Ankaŭ mi tre ŝatas la ligvon. Mi pensas ke nur la viraj, virinaj kaj la neŭtraj vortoj estas iomete malfacila.
Por multa vortoj estas reguloj. Lernu la reguloj, kaj ili helpos.
Ĉu vi lernas pli per aŭdado aŭ vidado? Se vi lernas pli bone per aŭdado, vi povas uzi ritmon kaj intonacion. Se vi lernas pli bone per vidado, vi povas uzi kolorojn.

Altebrilas (Pokaż profil) 26 września 2015, 13:35:39

Altebrilas:
Se la infanoj uzus sian denaskan lingvon laŭgramatike, ili ne bezonus lerni ĝian gramatikon en la lernejo...
La kono DE gramatiko ne estas la samo ke la kono PRI gramatiko. La infano povas scii nenion pri lokativo, dualo, kaj pasinttempo, sed ĝi povas diri 'mi kaj la partino promenis en parko' plene laŭ la gramatiko de ĝia lingvo.
Infano neniam dirus tion. Li dirus ion kiel: "Panjo kaj mi, ni promenis en parko" aŭ "mi promenis kun panjo en la parko"

cellus (Pokaż profil) 27 września 2015, 19:15:49

Se lingvo estas facile lernebla aŭ ne dependas de kiom simila ĝi estas al via gepatra lingvo aŭ aliaj lingvoj kiujn vi konas. Por plenkreska arablingvano kiu scias jam scias la anglan aŭ german lingvojn, la sveda lingvo estas sufiĉe facila, sed por persono kiu nur scipovas la araban lingvon ĝi estas ege malfacila.

Dum mia lerneja aĝo ni opiniis ke angla estas tre facila, sed unu granda malfacilaĵo estis la literumado kaj la multaj vortoj. La germana lingvo estis malfacila unue, sed kiam oni jam scipovis bone la gramatikon, la resto estis sufiĉe facila.

Kiam oni diskutas la facilecon/malfacilecon de lingvoj oni ofte komparas kun la gepatra lingvo, sed oni ankaŭ devas konsideri la lingvojn negepatrajn, kiujn la persono eventuale jam scipovas.

Серёга (Pokaż profil) 27 września 2015, 19:49:17

Rusa lingvo estas ambaŭ tre malfacila kaj tre interesa.

morico (Pokaż profil) 9 października 2015, 16:45:32

Ĉiuj naciaj lingvoj estas malfacilaj, interalie la ses grandaj lingvoj agnoskitaj por la komunikado en la UNO, Unuiĝintaj Nacioj Organizado.

Ĉiu agado necesigas bonan ilon . La internacia komunikado necesigas la pli bonan ILOn , la Internacian Lingvon

Claude Piron (Klodo Pirono), La rajto komuniki
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

Wróć do góry