K vsebini

Mia lingvo estas (mal)facila

od DuckFiasco, 08. avgust 2015

Sporočila: 25

Jezik: Esperanto

DuckFiasco (Prikaži profil) 08. avgust 2015 16:07:03

Mi rimarkis interesajn emojn inter parolantoj de diversaj lingvoj. Ĉi tio estas tute subjektiva, kompreneble, sed ĉu vi diros, ke via propra lingvo estas facila aŭ malfacila por fremduloj?

Mi dirus, ke la angla ĝenerale estas facila eklerni, malfacila paroli bone. Tio estas mia impreso.

Kun amikoj kaj konatoj de aliaj lingvoj, mi rimarkis la jenan:
Francoj diras, ke la franca estas malfacila.
Same kun germanoj.
Grekoj, finnoj, kaj hispanoj diras, ke iliaj lingvoj estas facilaj (!)

Mi ne tre interesiĝas pri la vera takso de malfacileco, ĉar tio baziĝas sur multe da influoj kaj personaj kialoj. Mi tre interesiĝas pri kial oni emus taksi sian propran lingvon aŭ facila aŭ malfacila?

Vinisus (Prikaži profil) 08. avgust 2015 16:43:50

Mia Denaska lingvo estas tre malfacile lernebla ĉefe por fremdulo, ĝi estas la portugala parolata en Brazilo. Eĉ Esperanto estas malfacila lingvo por homo, kiu volas ellerni ĝin, por esperantisto de "bonan tagon ĝis rivido! certe ĝi estas facila.

thiagoliveira (Prikaži profil) 08. avgust 2015 16:53:40

Kiam mi diras ke iu lingvo estas facila, mi pensas pri la simileco inter la lernanta lingvo kaj la unua lingvo de la studento. Ekzemple, se vi havas la franca lingvo kiel via unua lingvo, tiuokaze estas pli facile lerni alia lingvo kun similajn radikojn, kiel la hispana, la portugala aŭ la itala. Se vi estus ekzemple ĉina, lerni la japana aŭ la korea estus pli facila por vi.

Vinisus (Prikaži profil) 08. avgust 2015 17:57:42

Mi opinias, ke por ellerni iun ajn lingvon ĝisfunde estas herkula laboro ĉefe por mi kiu ne estas talenta.

yyaann (Prikaži profil) 08. avgust 2015 18:02:51

thiagoliveira:Kiam mi diras ke iu lingvo estas facila, mi pensas pri la simileco inter la lernanta lingvo kaj la unua lingvo de la studento. Ekzemple, se vi havas la franca lingvo kiel via unua lingvo, tiuokaze estas pli facile lerni alia lingvo kun similajn radikojn, kiel la hispana, la portugala aŭ la itala. Se vi estus ekzemple ĉina, lerni la japana aŭ la korea estus pli facila por vi.
La latinidaj lingvoj kompreneble tre similas unu la alian. La samo ne veras pri la korea, japana kaj ĉina. Eble Azio estas la kontinento, kiu plej bezonas internacian lingvon. Bedaŭrinde, Esperanto estas sufiĉe malfacila por azianoj.

Revenante al la temo, mi ja taksas la francan malfacila, precipe ĉar mi konas sufiĉe multe da lernantoj kaj vidis ree kaj ree la malhelpaĵojn, kiuj malfaciligas al ili la lernadon.

Alkanadi (Prikaži profil) 13. avgust 2015 15:21:45

DuckFiasco:Mi dirus, ke la angla ĝenerale estas facila eklerni, malfacila paroli bone. Tio estas mia impreso.
Vi tute pravas.

Krom planlingvoj, mi opinias, ke ĉiuj lingvoj similas.

derverwandte (Prikaži profil) 24. avgust 2015 12:39:14

mia lingvo estas ĉina lingvo..mi pensa ke gramatiko de ĉina lingvo estas facila por lerni.kaj ĝiaj vortoj ankaŭ estas tre facila.sed la ĉina ideosigno estas malfacila por fremduloj.mi pensas.kaj la tono ankaŭ estas malfacila por fremduloj

derverwandte (Prikaži profil) 24. avgust 2015 12:39:24

mia lingvo estas ĉina lingvo..mi pensa ke gramatiko de ĉina lingvo estas facila por lerni.kaj ĝiaj vortoj ankaŭ estas tre facila.sed la ĉina ideosigno estas malfacila por fremduloj.mi pensas.kaj la tono ankaŭ estas malfacila por fremduloj

Fenris_kcf (Prikaži profil) 24. avgust 2015 18:50:17

Laŭ mi lingvoj havas absolutajn facilecojn, kiujn oni povas taksi ĉefe per la grando de ties regularo. Se lingvoj estas apenaŭ regulara kaj havas multajn esceptojn, ĝi havas grandan regularon kaj estas malfacile lernebla por "averaĝa" homo (kiu nur teorie ekzistas).

Mia patra lingvo estas la Germana kaj komparite al kelkaj aliaj lingvoj, kiujn mi konas, ĝi havas multajn neregulaĵojn kaj esceptojn. Do konsekvence mi taksas la Germanan kiel malfacile lerneblan lingvon.

Armand6 (Prikaži profil) 24. avgust 2015 19:42:01

Fenris_kcf:lingvoj havas absolutajn facilecojn, ... ĉefe per la grando de ties regularo.
Lo::an kaj Ithkuil estas tre regularaj, sed ili neniaokaze estas facilaj.

Nazaj na začetek