У садржају

"Fundamentano / fundamentisto" lau difino de Akademiano

од akueck, 08. август 2015.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

akueck (Погледати профил) 08. август 2015. 18.04.18

En mia blogero kun la supre menciita titolo mi metas plurajn demandojn. Bonvole helpu trovi respondojn.

Lakiro (Погледати профил) 08. август 2015. 18.18.57

Mi dirus fundamentemulo.
Sed Esperanto-parolanto evidente estas esperantisto.

akueck (Погледати профил) 08. август 2015. 19.00.32

Lakiro:Mi dirus fundamentemulo.
Sed Esperanto-parolanto evidente estas esperantisto.
1) Shakludistoj ludas shakon lau la shakreguloj. Oni tamen ne nomas shakludistojn "shakregulistoj", char kompreneble la shakreguloj difinas shakon.

2) Esperantistoj parolas Esperanton lau la "Fundamento de Esperanto", char kompreneble ghi difinas Esperanton.
Kial iuj nomas iujn esperantistojn "fundamentistoj"?
El kio konsistas la diferenco inter "esperantisto" kaj "fundamentisto"?

Lakiro (Погледати профил) 08. август 2015. 21.00.25

akueck:Shakludistoj ludas shakon lau la shakreguloj. Oni tamen ne nomas shakludistojn "shakregulistoj",
Ĉu temas pri ŝakludo aŭ pri ŝakreguloj?
Ĉu specialisto de germana lingvo estas germanregulisto? Mi opinias - germanisto.

Fundamento estas nur regularo de la lingvo, sed ne mem lingvo. Kaj ĉiuj specialistoj pri la reguloj nomiĝas lingvistoj, morfologoj, leksikologoj, fonetikistoj ktp. Vi mencias adepton de Fundamento, kiu ne estas lingvisto. Se temas pri adepto, do li devas nomiĝi adepto de Fundamento aŭ fundamentemulo.

Kiu estas fundamentano? Ĉu membro de organizaĵo "Fundamento"?
Pri kia profesio vi diras, uzante vorton fundamentisto? Mi ne konas nek lingvon Fundamento, nek profesion kun tiu nomo.

Вратите се горе