Į turinį

Ĉu demokratio estas la plej bona ŝtatformo?

Alkanadi, 2015 m. rugpjūtis 10 d.

Žinutės: 15

Kalba: Esperanto

robbkvasnak (Rodyti profilį) 2015 m. rugpjūtis 16 d. 03:43:46

bv doni ekzemplon de demokratia lando

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. rugpjūtis 16 d. 05:11:45

La demokratio estas kondiĉa nocio, al kiu devas strebi ĉiuj socioj. Tamen en la realeco tia formo de la regado apenaŭ ekzistas. Mi eĉ ne povas rememori landon, kie plene agas la demokratio.

KStef (Rodyti profilį) 2015 m. rugpjūtis 17 d. 08:21:41

En Pollando, en enkieto homoj havis elekton "Kapitalismo aŭ Socialismo". Multe da ili diris "Kapitalismo". Kial? "Mi ne scias, kial mi volas kapitalismo...". Kiujn politikpartiojn vi apogas?
"PiS/PO" (Partioj, kiuj malamas kapitalismon).

Filmo: https://www.youtube.com/watch?v=tevBjxHL358
Winston Churchill diris "La plej bona argumento kontraŭ demokratio estas kvin-minuta konversacio kun la averaĝa voĉdonanto" Tie ĉi, du minutoj estis sufiĉa. (Mi ne scias, ĉu tiu estas bona traduko).

(Kaj bonvolu korekti miajn erarojn).

Miland (Rodyti profilį) 2015 m. rugpjūtis 17 d. 08:49:14

squishy_mage:Mi ŝatas citilon de Winston Churchill. Demokratio estas la malplej bona ŝtatformo, escepte de ĉiom da aliaj.
+1 ridulo.gif

Efektive, Churchill estis citanta. Jen la originala citaĵo (mi kursivigis):

"It has been said that democ­racy is the worst form of Gov­ern­ment except for all those other forms that have been tried from time to time…"

("Oni diris, ke la demokratio estas la plej malbona sistemo de regado krom ĉiuj tiuj aliaj sistemoj, kiuj proviĝis fojfoje .." )

Luib (Rodyti profilį) 2015 m. rugpjūtis 17 d. 14:00:47

KStef:Winston Churchill diris "La plej bona argumento kontraŭ demokratio estas kvin-minuta konversacio kun la averaĝa voĉdonanto" Tie ĉi, du minutoj estis sufiĉa.
Tio ne estas argumento kontraŭ demokratio, sed por pli efika lernej-sistemo.
Sed dum la sistemo ne pliboniĝas, mi konsentas, ke tiuj, kiuj ne komprenas la pribalotatan temon, ne voĉdonu. Oni devas esperi, ke ili mem scias pri la ilia nekompreno...

Demokratio estas la plej bona formo de ŝtato. Sed eĉ pli bonos (kiam la homoj estos maturaj por tio) mondo sen ŝtatoj kaj sen estroj. Estreco danĝeras. Mi jam iom priparolis tion en tiu fadeno: jen

Atgal į pradžią