Al la enhavo

Uzo de "oni"

de Junpe, 2015-aŭgusto-12

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-12 07:06:47

"Ĝusta dialogo signifas, ke personoj diras unu al la alia, pri kio oni konsentas, kaj pri kio oni ne konsentas, kaj kial. Tro multe da personoj en Japanujo ne povas fari tion", mi skribis, sed ne certas, ĉu la uzo de "oni" ĝustas.

Ĉu mi devis anstataŭigi "oni" per "ili"?
"Oni diras unu al la alia ..." netaŭgas, ĉu ne?

sudanglo (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-12 10:29:52

ke personoj diru unu al la alia pri kio ili konsentas ....

'Pri kio oni konsentas' povus referenci la ĝeneralan akordon pri io, ne nur tiun inter la kunparolantoj.

Junpe (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-12 15:18:15

Koran dankon pro la klarigo!

Reen al la supro