去目錄頁

Kio estas vorto?

Filu, 2008年2月2日

讯息: 5

语言: Esperanto

Filu (显示个人资料) 2008年2月2日下午2:30:18

Laŭ la Reta Vortaro difiniĝas "vorto" kiel ĉi:

Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikan uzon en homa lingvo...
a) ...rigardata kiel formo, kontraste al la ideo.
b) ...rigardata kiel eldiro unu- aŭ plurvorta.

--------

Mia demando: ĉu ne estas iel tro simpligi ties signifo ne konsideri, ke ankaŭ signoj povus esti vortoj, konsiderante ke surdmutuloj ekde pluraj jarcentoj dank' al signlingvoj konvenciaj ja povas komuniki siajn ideojn kaj opiniojn pri ĉio?

Filu (显示个人资料) 2008年2月2日下午3:01:45

Estas tre plaĉe scii, ke mi havigas ridegadon al homoj kaj gremlinoj per tiel simpla rimedo.

FalanteHablanteSpeaker (显示个人资料) 2008年2月5日上午12:10:37

laŭ mi, vortoj estas abstraktaj (kaj, laŭe, arbitraj) figuroj por io ke estas fakto de vivo sed ne povus esti diskutita sen figuroj kun kiuj ĉiuj povas akordi. Vorto estas nur tio.

Miland (显示个人资料) 2008年2月6日上午11:05:44

Neplanitaj lingvoj estas nur parolitaj devene; skribitaj signoj aperas nur poste. Tial mi konsentas al la reta vortaro for la plimuto de lingvoj.

Esperanto, kiel konstruita lingvo estis ambaŭ skribita kaj parolita de ĝia komenco. Do la signifo de la vorto vorto en ĝi enhavas kaj skribitajn kaj parolitajn partojn.

Miland (显示个人资料) 2008年2月6日上午11:08:07

PS. Korekto:
mi konsentas al la reta vortaro por la plimulto de lingvoj.

回到上端