Vai all’indice

devigi

di michaleo, 13 agosto 2015

Messaggi: 9

Lingua: Esperanto

michaleo (Mostra il profilo) 13 agosto 2015 21:02:41

Jen ekzemplo:
ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo
Mi komprenas, ke ŝi faris, ke ŝi devis manĝi en la kuirejo. Sed ĉu tio estas ununura interpreto?

Ŝi devigis manĝi ŝin en la kuirejo.

Do eble ŝi faris, ke ŝi devis esti manĝata en la kuirejo. Kion vi pensas?

bdlingle (Mostra il profilo) 13 agosto 2015 21:31:33

La Lernu vortaro diras, ke "devigi" signifas to force or to compel. Do angle estas "She forced her to eat in the kitchen" (Pardonon, se vi ne parolas la anglan. Mi ne scipovas diri ĝi en la polan)

michaleo (Mostra il profilo) 13 agosto 2015 21:38:22

bdlingle:La Lernu vortaro diras, ke "devigi" signifas to force or to compel. Do angle estas "She forced her to eat in the kitchen" (Pardonon, se vi ne parolas la anglan. Mi ne scipovas diri ĝi en la polan)
Mi komprenas, sed Esperanta vortordo estas pli libera ol la angla. Do tiu frazo povus signifi: "She forced to eat her in the kitchen".

bdlingle (Mostra il profilo) 13 agosto 2015 21:51:56

Jes la dua frazo dirus She forced to eat her in the kitchen, sed pro la akuzitiva fino sur la vorto "sin" en la unua frazo, ĝi estus leginta kiel She forced her to eat in the kitchen. Sed mi eble malprava

michaleo (Mostra il profilo) 13 agosto 2015 22:50:37

Tio estas parto de pli vasta temo, nome perverba priskribo (PMEG)

Jen alia ekzemplo:
Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno. → Mi vidis ilin forirantaj per trajno. Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo ne ŝanĝiĝu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne havu N-finaĵon. La senco estas: Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili estas forirantaj per trajno. (Anstataŭ forirantaj oni ankaŭ povas uzi I-verbon: Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno.) Se oni dirus forirantajn, la senco fariĝus: Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis forirantaj per trajno. Aŭ: Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forveturantaj per trajno.
Verdire, mi tute ne komprenas diferencon kaj por mi ambaŭ frazoj havas la saman signifon.

hilex (Mostra il profilo) 14 agosto 2015 00:08:21

michaleo:Jen ekzemplo:
ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo
Mi komprenas, ke ŝi faris, ke ŝi devis manĝi en la kuirejo. Sed ĉu tio estas ununura interpreto?

Ŝi devigis manĝi ŝin en la kuirejo.

Do eble ŝi faris, ke ŝi devis esti manĝata en la kuirejo. Kion vi pensas?
En dua frazo mankas objekto de "devigi" (kiu estas transitiva verbo), se via "traduko" de la frazo estas ĝusta. Tial la frazo ne estas finita por ricevi ĝian ĝustan sencon. Se objekto de "devigi" estas "ŝin" (tiel la frazo estu ĝusta sen dusenceco) tiam senco de dua frazo egalas la sencon de la unua.

sudanglo (Mostra il profilo) 14 agosto 2015 11:24:53

Miĥaelo, la signifa diferenco inter.

1. Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno
2. Mi vidis miajn amikojn forirantajn per trajno
3. Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno

estas subtila. Kaj la influo de la strukturo sur la signifo, kaj la elekto de la pli taŭga formo estus pli klara, en aliaj frazoj kun aliaj verboj.

Ĝenerale, la interpreto de frazoj ne dependas nur de strukur-derivitaj teoriaj sencoj, sed ankaŭ de kio estas verŝajna en la mondo.

En via specifa frazo, 'Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo', la interpreto estas nature ke ĝuste en la kuirejo ŝi devis manĝi, ne, ke ŝi estu manĝata en la kuirejo.

Kvankam, teorie 'ŝin' povus estis la rekta objekto de manĝi, pro verŝajno kaj la manko de mencio de iu kiu manĝus ŝin, via frazo estus komprenata kiel unusignifa.

amigueo (Mostra il profilo) 27 ottobre 2015 13:53:56

sudanglo:Miĥaelo, la signifa diferenco inter.

1. Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno
2. Mi vidis miajn amikojn forirantajn per trajno
3. Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno
la signifoj estas malsamaj. diferencoj ĉu subtilaj? almenaŭ klaraj diferencojn ni rimarku.
1 kaj 3 ekvivalencas kaj fokusas agon de miaj amikoj, dum 2 fokusas miajn amikojn (kiuj faras ion).

Rugxdoma (Mostra il profilo) 31 ottobre 2015 20:00:50

michaleo:Jen ekzemplo:
ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo
Mi komprenas, ke ŝi faris, ke ŝi devis manĝi en la kuirejo. Sed ĉu tio estas ununura interpreto?

Ŝi devigis manĝi ŝin en la kuirejo.

Do eble ŝi faris, ke ŝi devis esti manĝata en la kuirejo. Kion vi pensas?
"ŝi faris, ke ŝi devis manĝi en la kuirejo" = ŝi devigis sin manĝi en la kuirejo
"ŝi faris, ke alia ino devis manĝi en la kuirejo" = ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo
"ŝi faris ke ŝi devis esti manĝata en la kuirejo" = ŝi devigis iun manĝi ŝin en la kuirejo
"ŝi faris ke alia persono devis manĝi sin en la kuirejo" = ŝi devigis iun manĝi sin en la kuirejo

Torna all’inizio