去目錄頁

Demando pri Esperanta bilda vortaro

KStef, 2015年8月15日

讯息: 5

语言: Esperanto

KStef (显示个人资料) 2015年8月15日下午7:53:01

Salut'. Iam mi vidis retopaĝaron/blogon kun bildoj. La bildoj havas ejojn kun subskriboj por aĵoj ktp (ekzemple mi memoras banĉambron, kie estas necesejo...). Ĉu vi konas tiu ĉi retpaĝaron, aŭ aliajn bildajn vortarojn? Bonvolu korekti miajn erarojn.

robbkvasnak (显示个人资料) 2015年8月15日下午8:09:26

Ulo, vi skribas bone. Eble mi ne uzus "ejojn" tiel sed vere estas interesa uzo por ĝi.
Ĉe la UK mi vidis en la Libroservo tian bildvortaron sed mi ne konas retpaĝaron tian. Vi havas ege bonan proponon kaj mi esperas ke iam iu faros tion. Multaj brazilanoj havas similajn paĝojn sed mi ne kredas ke ili kunmetis ĉion. Mi kredas ke la skoltoj havis ion similan por tendumaraj vortoj.

Miland (显示个人资料) 2015年8月15日下午9:51:04

Jen retpaĝo de lernu! (Ĝi legeblas en la pola aŭ aliaj lingvoj, laŭprefere).

Pri libroj: por komencantoj estas Mil Unuaj vortoj.

Jen du aliaj bildvortaroj en la katalogo de la UEA. La blukovrila estas multoble pli ampleksa, dika, peza kaj multekosta!

KStef (显示个人资料) 2015年8月16日上午11:00:04

Dankon por viaj helpoj.
Tiu paĝaro estas simila al Lernu bilda vortaro, kiu mi ne povis trovi...

robbkvasnak:Eble mi ne uzus "ejojn" tiel sed vere estas interesa uzo por ĝi.
Ĉu vi pensas, ke mi devus uzi "lokojn"?

Bernadox (显示个人资料) 2015年8月22日下午2:32:44

Superrigardon pri ĉiuspecaj Esperanto-vortaroj donas nun Berlina Komentita Bibliografio de Esperanto-vortaroj kaj -terminaroj 1887-2014 (BKB). La ĉapitro pri bildvortaroj estas en paĝoj 54-56.

Amuza bildvortaro iam estis http://www.krokodilo.de/vortaro/index.php de Andi Münchow. Bedaŭrinde ĝi momente ne estas alirebla.

Belan superrigardon donas Desespero en Al la vorto per la bildo.

回到上端