Đi đến phần nội dung

Nova genocido en Ukrainio?

viết bởi robbkvasnak, Ngày 16 tháng 8 năm 2015

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:13:44 Ngày 16 tháng 8 năm 2015

La kolektiva bienpolitiko de Jozefo Stalin tiama estro de Sovjeta Unio memvole kaŭzis malsaton en Ukarinio cele detrui la homojn tie kiuj serĉis liberon de Rusio dum lia rego en 1933. Ĉirkaŭ 25% de la tuta loĝantaro inkluzive de 3 milionoj da infanoj mortis. Rezulte finfine ĉ. 7 milionoj da personoj mortis ĉefe en meza kaj okcidenta Ukrainio. Stalin simple forrabis la manĝaĵojn kiojn ili produktis propramane. Eble pri tio revas la “ribeluloj” kiuj batalas por Putin en la orienta parto de Ukrainio.

Armand6 (Xem thông tin cá nhân) 05:18:39 Ngày 17 tháng 8 năm 2015

Kaj kiu kaŭzis malsaton en Lviv en tiuj jaroj? Ĉu Stalin ankaŭ?

hilex (Xem thông tin cá nhân) 05:42:27 Ngày 17 tháng 8 năm 2015

Armand6:Kaj kiu kaŭzis malsaton en Lviv en tiuj jaroj? Ĉu Stalin ankaŭ?
Ne ĵetu fuelon en lian fiodorantan kalumnifajron. Lasu lin sufokiĝi en ĝia fumo solece.

IkuTurso (Xem thông tin cá nhân) 06:17:58 Ngày 19 tháng 8 năm 2015

La rabo de Krimeo kaj milito estas kontinuo de la rusa imperialismo. La plej mirinda estas ke multo da ruspopolo akceptas cion sed vivas en la informbobelon.

Quay lại