Skip to the content

Pri heredantoj de praslava litero Ѣ, ѣ, ĕ (jat) en via lingvo

by ora knabo, February 3, 2008

Messages: 1

Language: Esperanto

ora knabo (User's profile) February 3, 2008, 4:44:46 PM

Mi rimarkis ke preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj diferencas je vortoj kiuj iam enhavis la praslavan literon Ѣ/ĕ. Ankaŭ en Kroatio ekzistas 3 parolmanieroj (ijekavski, ekavski, ikavski) por esprimi tiun literon. Jen ekzemple:

esperante = bela, urso
praslave = lĕp, medvĕd
ijekavski = lijep, medvjed
ekavski = lep, medved
ikavski = lip, medvid

Kiel oni prononcas (skribas) tiun literon en via lingvo?

Back to the top