Ir ao conteúdo

Kio estas via opinio pri drogoj?

de Alkanadi, 18 de agosto de 2015

Mensagens: 20

Idioma: Esperanto

mateno (Mostrar o perfil) 24 de agosto de 2015 16:11:15

LSD ankaŭ estas nomata lizergata dietilamido (laŭ PIV) ; slange oni povas paroli pri acidaĵo okulumo.gif

mateno (Mostrar o perfil) 30 de agosto de 2015 11:13:51

Cetere, "mariĥuano" estas iom timiga nomo. Oni kutime diras kanabo, kio estas pli simpla kaj pli komprenebla; kaj tute preciza! Kanabo estas planto, jen ĉio ridulo.gif

MrMosier (Mostrar o perfil) 2 de setembro de 2015 22:40:35

Alkanadi:Kio estas via opinio pri drogoj?
Se homo volas veneni sin (kun la provizo ke li ne devigas al alia homo preni ilin aŭ oferi ilin al subaĝa infano), mi diras, lasu al li.

Se li estas sufiĉe stulta preni veneno en sia korpo, ĝi estas lia problemo.

vejktoro (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2015 04:32:49

MrMosier:
Alkanadi:Kio estas via opinio pri drogoj?
Se homo volas veneni sin (kun la provizo ke li ne devigas al alia homo preni ilin aŭ oferi ilin al subaĝa infano), mi diras, lasu al li.

Se li estas sufiĉe stulta preni veneno en sia korpo, ĝi estas lia problemo.
Vere? sed ĉu ĉiuj homoj estas amataj de Dio? Se iu sin doloras, ĉu ili ne doloras la korpan templon? Ĉu tiu ago ne ofendas kaj doloras Dion? Se oni lasus ke tia peko okazas, ĉu oni ne kontribuas al la suferado de nia kara kreanto? Se ni turnas niajn okulojn, ni doloras nian Lordon. Vera kristano ne povus foriri el siajn homojn gefratojn.

MrMosier (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2015 12:42:13

vejktoro:
MrMosier:
Alkanadi:Kio estas via opinio pri drogoj?
Se homo volas veneni sin (kun la provizo ke li ne devigas al alia homo preni ilin aŭ oferi ilin al subaĝa infano), mi diras, lasu al li.

Se li estas sufiĉe stulta preni veneno en sia korpo, ĝi estas lia problemo.
Vere? sed ĉu ĉiuj homoj estas amataj de Dio? Se iu sin doloras, ĉu ili ne doloras la korpan templon? Ĉu tiu ago ne ofendas kaj doloras Dion?
Se la homo ne estas parto de la eklezio, do tio estas inter li kaj Dio.

vejktoro:Se oni lasus ke tia peko okazas, ĉu oni ne kontribuas al la suferado de nia kara kreanto? Se ni turnas niajn okulojn, ni doloras nian Lordon. Vera kristano ne povus foriri el siajn homojn gefratojn.
Mi ne kredas ke CI havas iun ajn kialon paroli pri "veraj kristanoj"

vejktoro (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2015 14:26:18

MrMosier: Se la homo ne estas parto de la eklezio, do tio estas inter li kaj Dio.
Ŭaŭ! Mia rompita menso! Mi ne kredis ke la eklezio ne zorgas pri aliuloj. Kie estas la amo?

MrMosier:Mi ne kredas ke CI havas iun ajn kialon paroli pri "veraj kristanoj"
Vi malpravas, sed ne gravas. Tamen jes, mi ne scias la instruaĵojn kaj kredojn de ĉiuj sektoj.

Laŭ miaj pensoj, multaj nuntempaj drogoj minacas ĉiun. Kanabo kaj alkoholo havas iliajn problemojn sed oni ne eniras mian domon por ŝteli kaj eĉ mortigi ĉar oni devas havi trinkaĵon. Moderna drogo estas malsama; moderna drogdependulo lasas nin ĉiun je danĝero. Por nia sekureco, socio devus helpi la dependulojn.

MrMosier (Mostrar o perfil) 3 de setembro de 2015 23:32:34

vejktoro:
MrMosier: Se la homo ne estas parto de la eklezio, do tio estas inter li kaj Dio.
Ŭaŭ! Mia rompita menso! Mi ne kredis ke la eklezio ne zorgas pri aliuloj. Kie estas la amo?
Denove, ci aŭ miscitas aŭ "ĵetas ruĝan haringan". Ni zorgas pri aliuloj. Tio kio ni NE povas fari estas trudi al neeklezianoj la regulojn por eklezianoj.

vejktoro:
MrMosier:Mi ne kredas ke CI havas iun ajn kialon paroli pri "veraj kristanoj"
Vi malpravas, sed ne gravas. Tamen jes, mi ne scias la instruaĵojn kaj kredojn de ĉiuj sektoj.

Laŭ miaj pensoj, multaj nuntempaj drogoj minacas ĉiun. Kanabo kaj alkoholo havas iliajn problemojn sed oni ne eniras mian domon por ŝteli kaj eĉ mortigi ĉar oni devas havi trinkaĵon. Moderna drogo estas malsama; moderna drogdependulo lasas nin ĉiun je danĝero. Por nia sekureco, socio devus helpi la dependulojn.
Cia supera frazo indikas alie.

vejktoro (Mostrar o perfil) 4 de setembro de 2015 01:46:38

MrMosier:Denove, ci aŭ miscitas aŭ "ĵetas ruĝan haringan". Ni zorgas pri aliuloj. Tio kio ni NE povas fari estas trudi al neeklezianoj la regulojn por eklezianoj.
Jes ja, mi ne temis pri reguloj sed kompato.

Ofte mi audas, "ni estas ĉiuj egalaj je la okuloj de la Lordo," Do mi surpriziĝis kiam mi legis ke oni lasus ilin sin veneni. Evidente, mi ne scias la instruadojn de via eklezio. Mi pardonpetas.

La regulo estas de la ŝtato. Miajn pensojn pri la ŝtata respondeco mi skribis malsuprene:

vejktoro:...multaj nuntempaj drogoj minacas ĉiun. Kanabo kaj alkoholo havas iliajn problemojn sed oni ne eniras mian domon por ŝteli kaj eĉ mortigi ĉar oni devas havi trinkaĵon. Moderna drogo estas malsama; moderna drogdependulo lasas nin ĉiun je danĝero. Por nia sekureco, socio devus helpi la dependulojn.
MrMosier: Cia supera frazo indikas alie.
Mi ne komprenas.

jefusan (Mostrar o perfil) 4 de setembro de 2015 17:20:21

Multaj drogoj antaŭfoje estis taksitaj kiel kuraciloj aŭ medikamentoj. Psikiatriisto preskribis LSD kaj MDMA por terapio. Eĉ Cary Grant uzis LSD.

La limoj inter tielkonata drogaj, venenoj, kaj medikamentoj estas ĉiam kontesteblaj.

Misieuroo (Mostrar o perfil) 4 de setembro de 2015 20:55:33

Mi pensas, ke la drogoj devus esti permesaj, se la homoj, ke volas preni drogojn estas konsciaj pri la riskoj de tiuj substancoj.
Ekzemple kanabaĵo estas leĝa ie en la Usono, kaj ĝi ne estas problemo ĝis nun.

De volta à parte superior