Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 14:00:05
Miland:...konata verkisto de romanoj temantaj pri okultismo en Britio antaŭ la dua mondmilito forte avertis lian legantaron nepre ne enmiksiĝi en okultismo pro realaj danĝeroj.Mi avertas ne enmiksiĝi en elektromuntadon pro realaj danĝeroj. Ĝenerale estas tre danĝere havi iun scion. Pli bone estas ne ŝtopi sian kapon per iuj scioj.
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 14:16:22
hilex:Mi avertas ne enmiksiĝi en elektromuntadon pro realaj danĝeroj. ..Oni certe avertu infanojn ne ludi apud elektrocentraloj, nek grimpi sur elektraj vagonaroj - antaŭnelonge knabo mortis en Britio pro tiu ludado.
Tiu, kiu ludas kun fajro endanĝerigas sin, ĉu ne?
ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 14:56:57
Miland:Ĉu la Bohemia bosko faris aĉajn krimojn, mi ne scias.Krimoj por ili ne ekzistas, ĉar ili mem estas la leĝo. Tiel eblas, ke pedofilo kiel H.W. Bush kaj plurfoja seksperfortanto kiel Bill Clinton povis esti prezidantoj.
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 15:43:54
ustra:pedofilo kiel H.... seksperfortanto kiel B.En kiu kortumo oni pruvis tiujn grandajn krimojn?
ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 16:19:22
Miland:Vi ŝercas, ĉu? Kie estis la kortumo por Savile? Ĉu vi opinias, ke neniu povis scii pri liaj abomenaĵoj dum jardekoj?ustra:pedofilo kiel H.... seksperfortanto kiel B.En kiu kortumo oni pruvis tiujn grandajn krimojn?
Pedofilio kaj ritualmurdoj estas kutimaj aferoj en mallumaj okultismaj cirkloj. Kaj mi ripetas, ke tiuj ne estas krimoj por ili kaj ke ili mem estas la leĝo. Estas tiel simple.
Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 16:42:27
ustra:...ritualmurdoj estas kutimaj aferoj en mallumaj okultismaj cirkloj...Ĉu vi pensas, ke ili povus gardi sekreton tiel grandegan?
Ili estus elmontritaj.
ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 16:57:55
Alkanadi:Savile vivis longan, senzorgan kaj riĉan vivon, ĉu ne? La Blanka Domo estas ligita al la pedofilia skandalo de Boy's Town kaj neniu interesiĝas pri tio (spektu la dokumentfilmon, kiun mi enmetis antaŭe).ustra:...ritualmurdoj estas kutimaj aferoj en mallumaj okultismaj cirkloj...Ĉu vi pensas, ke ili povus gardi sekreton tiel grandegan?
Ili estus elmontritaj.
Verŝajne pli ol 90% de la homaro eĉ ne scias kiel funkcias la monsistemo kaj kiel ili estas sklavigitaj. Estas facile stultigi homojn se vi kontrolas monon, politikon, juron, edukadon, komunikilojn, pornografion, drogojn ktp.
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-21 07:37:42
ustra:La krimoj de Savile ne pruvas ke aliaj suspektataj estas kulpaj. Tial ni havas kortumojn. En la mezepoko oni bruligis suspektatajn sorĉistinojn sen pruvo.Miland:Vi ŝercas, ĉu? Kie estis la kortumo por Savile?ustra:pedofilo kiel H.... seksperfortanto kiel B.En kiu kortumo oni pruvis tiujn grandajn krimojn?
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-21 07:46:14
Miland:Ne ni sed ili.
Tial ni havas kortumojn.
Miland:En la mezepoko oni bruligis suspektataj sorĉistinojn sen pruvo.Ankaŭ kun pruvo.
ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-21 09:08:09
hilex:Ekzakte.Miland:Ne ni sed ili.
Tial ni havas kortumojn.
Cetere, ili ankaŭ povas instigi unu militon post la alia kaj neniu alvokos ajnan kortumon. Buĉadi homojn estas tute normala afero en nia mondo.
Mi pensas, ke sendiistoj neniam komprenos tiujn aferojn aŭ eĉ la mondon ĝenerale, ĉar por ili okultismo ne povas ekzisti. Sed la vero estas, ke la veraj mastroj estas profunde implikitaj en okultismaj moroj.
La Valpurga Nokto kaj Haloveno estas ĉiujare gravaj datoj, kiam okazas precipe multaj ritualaj oferoj.