Al contingut

Urbo de Dio en Brazilo

de Fuzzy, 20 d’agost de 2015

Missatges: 6

Llengua: Esperanto

Fuzzy (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2015 9.50.05

Mi ĵus spektis la brazilan filmon Urbo de Dio.
Mi estas tre ŝokita de grandega mizero, senespero, senĉesaj krimoj, perfortoj kaj sangoverŝoj montrataj en ĉi filmo kiel tre kutimaj aferoj en Rio-de-Ĵanejro.

Mi interesiĝas kion opinias brazilanoj pri tiu filmo -- ĉu ĝi estas verdira? Ĉu la reala vivo estas tiom terura en Brazilo?
Ja pri Rusio ankaŭ estas multe da filmoj en kiuj ĝi aspektas aĉege, sed ili plej ofte nur mensogas por akiri okcidentajn kinopremiojn ktp.

Vestitor (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2015 10.25.10

En multaj da landoj la realo vivo estas terura, sed ŝi estas kaŝita. Neniu lando volas konfesi ke ili havas grandajn problemojn koncerne disvastiĝinta mizero, riĉa kontraŭ malriĉa (ofte pro politiko) kaj disvastiĝinta krimo. Ja...Brazilo estas certe pli malbone ol kelkaj alia landoj.

Mi spektos ĉi tiu filmo.

Fuzzy (Mostra el perfil) 21 d’agost de 2015 5.08.46

Ĉu ĉi tie mankas brazilanoj?
Domaĝe, mi opiniis ke en Brazilo estas multaj esperantistoj.
Ĉu iu povas konsili, kie eblas pridiskuti la temon kun brazilanoj?

vejktoro (Mostra el perfil) 21 d’agost de 2015 5.09.35

Fuzzy: sed ili plej ofte nur mensogas por akiri okcidentajn kinopremiojn ktp.
Ĉu vi vere kredas ke la okcidento tia zorgas pri Rusujo?

Kinopremioj?! Ĉu vi vin flatus?

La temo de Rusujo ne vendas biletojn okcidente.

Ebla, mi ne komprenas ĉar mi ne scias kion vi signifas pri "okcidento."

Fuzzy (Mostra el perfil) 21 d’agost de 2015 5.20.33

vejktoro:
Fuzzy: sed ili plej ofte nur mensogas por akiri okcidentajn kinopremiojn ktp.
Ĉu vi vere kredas ke la okcidento tia zorgas pri Rusujo?

Kinopremioj?! Ĉu vi vin flatus?

La temo de Rusujo ne vendas biletojn okcidente.

Ebla, mi ne komprenas ĉar mi ne scias kion vi signifas pri "okcidento."
Tute ne temas pri biletoj kaj populareco de la filmoj en popoloj. Temas pri internaciaj kinopremioj per kiuj estas regalataj nur tiaj filmoj pri Rusio kiuj aspektigas ĝin terura kaj aĉa.
Mi ne volas mencii tie ekzemplojn por ne fari reklamon por ili. Malmultaj ilin spektas kaj tio estas bone.

Lakiro (Mostra el perfil) 21 d’agost de 2015 6.58.17

Amikoj, kiu malpermesas fari filmetojn pri sia lando kaj montri ĉi tie? Certe en Esperanto. ridulo.gif Samtempe vi havos realan lingvan praktikon. Filmu pri bonaj kaj mavaj flankoj de la vivo.
En ĉiuj landoj loĝas riĉuloj kaj malriĉuloj, krimuloj kaj bonaj homoj, ekzistas danĝeraj kvartaloj kaj trankvilaj zonoj.

Tornar a dalt