Al la enhavo

Kio Okazis Al Svedio?

de Polaris, 2015-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-23 21:11:39

Ah, jes, konspira teorio: "tiu masiva enmigrado okazas laŭ plano de la estroj" - iun vesperon en nebuloza Bruselo, en malgranda angulkafejo, Angela Merkel ŝteleniris por renkonti Francois, David, Barack, Stefan (Löfven), Erna (Solberg) kaj aliajn ŝtatestrojn. Oni malaltigas la lumojn kaj iu sospiras raŭke pri la truda enlaso de miloj da rifuĝintoj el landoj pli fruaj kolonioj el kie oni rabis la oleon, la lignon, la arĝenton, la oron, eĉ la homojn. David Cameron malice subridetas kaj proponas ke oni malriĉigu ĉiujn siajn civitanojn. La aliaj estroj laŭde samopinias: JES! Ni malriĉigu niajn popolojn! Ni enlasos malriĉulojn kaj tiel ĉiuj estos malriĉaj kaj ni estros por ĉiam!
Pardonu, sed mi ne plu estas 18jara kaj mi ne plu legas desegnolibrojn pri Batman. Eble iu alia ankoraŭ kredas ke ekzistas malica konspiro en la mondo. Mi bedaŭras tiujn miskredantojn. Ne logikas.
SED - jes, ekzistas problemoj kun novalvenintoj. Ili ne nur venas kun siaj korpoj sed kun siaj animoj, mensoj, pensoj kaj kulturoj. Kelkaj ideoj certe helpos en la novaj hejmlandoj. Aliaj malnovas kaj estas la kaŭzo de la malnovlandaj problemoj (subpremo de virinoj, de gegejuloj, de alireligiuloj, ke kreemuloj). Eble oni devus subteni la edukadon?
Oh! Mi scias! Tio kostas monon! Uf! La misa, disa flanko de tiu edukado! MONO! La sankta mono! Do politikistoj diras al siaj eblaj elektontoj: ekzistas malica konspiro! Kaj la rifuĝintoj estas malicaj kaj nur volas nian monon! Sed - karaj amikoj - mi vere ne kredas ke ili organizas tion kune. Ne eskziats konspiro por rabi la monon de la popolo. Bedaŭrinde ankaŭ ne ekzistas la bonvolo por subteni edukadon.

ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-23 21:25:16

robbkvasnak:Ah, jes, konspira teorio...
Ah, jes, koincida teorio... Neniu povis antaŭvidi, ke bombardi ŝtatojn kaŭzus, ke homoj fuĝus el tiu ĥaoso. Oni devus atendi, ke demokratio kaj libereco manifestiĝus post la bomboj, ĉu ne?

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-24 09:30:22

Pardonu, se mi eraris, elmetante antaŭajn fotojn. ridulo.gif
externalImage.png
externalImage.png

ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-25 08:48:52

Aparte de la militoj ankaŭ la intenca malstabiligado de tiuj regionoj kaŭzas tiom da sufero.

Unu gravan demandon oni ankoraŭ tute ne temigis:
De kie prenas la rifuĝantoj monon por la vojaĝo? Tia vojaĝo kostas milojn da eŭroj. Estas treege dubinde, ke amasoj da rifuĝantoj posedas tiom da mono.
Laŭ tiu ĉi artikolo la aŭstria sekretservo posedas la informaĵon, ke usonaj organizoj financadas la rifuĝantojn. Kvankam tiu informaĵo ankoraŭ ne estas konfirmata, neniun devus mirigi tia novaĵo se oni konsideras kiel la anglosaksoj konstante malstabiligas regionojn. Eŭropo estas nur plua celo.

Ĉu la koincidteoriistoj ĉi tie havas aliajn proponojn pri la malantaŭoj kaj eblaj celoj? Kvankam tiaj celoj verŝajne ne ekzistas por koincidteoriistoj, ĉar neniu okazaĵo estas ligita kun la alia kaj ĉio estas hazardo aŭ koincido, ĉu ne?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-25 18:32:37

ustra:... usonaj organizoj financadas la rifuĝantojn ...
Ekzistas pliaj indicoj:

Antaŭ kelkaj semajnoj la retejo fluchthelfer.in (~ fuĝ-helpanto) estis lanĉita. Ĝi pretendas esti homama, sed ĝi iniciatas ulojn kontrabandi fuĝantojn al Eŭropo. Sed la vera strangaĵo pri ĝi: La retejo estas projekto de la Ayn Rand Institute, kiu estas Usona "Think-Tank" (~ pens-fabriko). Kurioze: Simila projekto por iniciati ulojn kontrabendi Mez-Amerikajn fuĝantojn al Nord-Ameriko ne ekzistas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-25 19:27:28

La Instituto Ayn Rand neniel reprezentas la registaron de Usono - nek eĉ malgrandan eron de la usona loĝantaro. Jes, ĝia ĉefoficejo estas en Kalifornio. Ĉe la alia flanko de la kontinento estas la ĉefoficejo de la usona komunista partio. Sed atentu, ankaŭ Esperanto-USA havas sian ĉefoficejon en Kalifornio!!!!!
Unu usona politikisto Rand Paul, kies antaŭnomo venas de Ayn, subtenas la teoriojn de tiu eksrusina enmigrinto al Usono. Sed ŝiaj ideoj krom tio ne estas tre ŝatataj ĉi-tie. Kaj mi ankaŭ ne kreas ke la Instituto de Ayn Rand havas tiom da mono por doni unuope milojn da eŭroj al miloj de sirianoj.
Mi ŝatus memorigi ĉiujn ke oni petis refoje Usonon fari ion en Sirio sed dum longaj jaroj Usono NENION faris en Sirio - pro tio oni havas tiom da rifugintoj. Ankaŭ la eŭropaj ŝtatoj nenion faris. Kial neniu ion faris? Ĉar Rusio, alia ĉefa ano en UNo, ne volas ke iu ion faru en Sirio. Eble temas pri rusa komploto inundi Eŭropon je siriaj rifuĝintoj por fortiri la atenton de la rusa agresa milito kontraŭ Ukrainio post la milita okupo de Krimio. Mi nur diras.....

johmue (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-26 06:19:21

Polaris:Mi legis raportojn de multaj fontoj pri la nuna maltrankviliga situacio en Svedio: pro tiom da enmigro, Sveduloj travivas egan plimultiĝon da seksatencoj, pro-honoraj mortigoj, krimoj, kaj perforto. Kiel Svedio nun fariĝas tria-monda lando? Kial ne estas publika brukriado pro ĉi tio? Kial la Svedaj homoj ne haltigas la senlimon de enmigro el tiom da meza-orientaj landoj. Ŝajnas al mi ke la Sveduloj devas protesti la tutan detruadon de sia kulturo kaj socio. Kial tio ne okazas?
Simple: La plejmulto de la Svedoj ŝajne komprenas, ke enmigrado donas pli da avantaĝoj ol malavantaĝojn. Bedaŭrinde multaj de miaj samlandanoj evidente ne komprenas tion.

ateneo (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-30 09:00:24

Lakiro:Pardonu, se mi eraris, elmetante antaŭajn fotojn. ridulo.gif
Ĉu kaj?. Rakontu pri la fotoj, tuttera homo povas bruligi aŭton.

klmn (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-31 15:03:15

Sunjo:
Nuntempe okazas amasa enmigrado en Eŭropon kaj tio sendube pludaŭros multajn jarojn. Granda grupo estas rifuĝantoj el militaj regionoj. Alia grupo estas homoj kiuj venas esperante ke ili povas labori por ne senage vidi siajn infanojn morti pro malsato.

Mi scivolas kion vi proponus por malhelpi tion: ĉu mortpafi la enmigrantojn? Ĉu lasi eĉ pli droni en la maro?
Mi pensas ke devus trakti laŭ leĝaro de ŝtatoj kies leĝojn rompis nelegale transirante la ŝtatajn limojn.
Aŭ obei leĝojn kaj respondeci pri sia ago estas devo de lokaj civitanoj nur?
Venas homoj ne nur pro militoj, venas multaj el Vjetnamio, Pakistanujo. Eĉ tiuj kiuj deklaras ke rifugcas pro militoj, ne deziras resti ekzemple en Hungario aŭ Serbio, sed strebas atingi pli komfortajn landojn kiel Germanio aŭ Francio
Ankaŭ en Eŭropo okazis (kaj okazas ĝis nun) militaj konfliktoj kaj terorismaj agoj sed neniu rifuĝas al Afriko aŭ proksima oriento.

Sunjo:
Ĉu vi konsideris ankaŭ ke riĉaj eŭropaj landoj kunkulpas pri la mizeroj en la landoj de kie venas la rifuĝantoj (per ekonomika ekspluato, per profitdona vendo de armiloj)?
Tio estas ege venena pensmaniero, por ili mem precipe.
Afrikanoj ĝis nun pro siaj problemoj kulpigas koloniistojn kiuj foriris jam antaŭ cent jaroj.
La sola Eŭropa kulpo estas ke ili tro emas helpi. Pli bone ili restu kiel estas, neniu informiĝos pri teruraĵoj de lokaj reĝimoj, kaj loĝus trankvilaj kaj kontentaj daŭre.
Cetere grandparte armilaro en proksima oriento estas produktita far Rusio, kial vi ne direktigas rifuĝintojn tien?

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-31 15:56:24

klmn:Cetere grandparte armilaro en proksima oriento estas produktita far Rusio, kial vi ne direktigas rifuĝintojn tien?
klmn, vi, kiel kutime, serĉas kulpulojn en Rusio. Se via memoro estas tro kurta, do mi devas memorigi neantaŭlongan paseon.
Estis negranda lando Irako, en kiu regis Saddam Ĥusejn.
Laŭ vi, venis teruraj ...(rusoj?) kaj detruis Irakon. ridulo.gif Aperis granda ĥaoso. Ankaŭ ekzistis landeto Libio, kie regis Muamar Kaddafi. Kaj denove venis teruraj ...(rusoj ?) kaj detruis tiun ĉi landon. Civitano de l'paco Barak Ĥusejn Obama volis bombi Sirion, sed malpermesis tion fari Putin. Malgraŭ tio Sirion bombas ... (rusoj?).
Kie estas via logiko? Okcidento mem kreis tiun ĉi ĥaoson kaj nun "rikoltas rezultojn de sia laboro".
Mi multfoje menciis pri lerta scenaro de Usono, sed neniu kredis tion. Kiam Eŭropo ekvidos grandan fajron, multaj homoj komprenos, ke kulpas tiu, kiu bombis Irakon, Sirion kaj Libion.

Reen al la supro