Kwa maudhui

Problemo pri la biblio

ya Miland, 23 Agosti 2015

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2015 10:24:42 asubuhi

Problemo por kristanoj pri la biblio estas, ke la nova testamento ne havigeblas en unu volumeno en la plej lasta traduko (fare de Gerrit Berveling). One devas aĉeti almenaŭ tri, tre multekoste. Pli malnovaj tradukoj, tamen ŝajne mistradukis Johano 1:17. La greka verbo kutime tradukita "venis" en anglalingvaj tradukoj estas "estiĝis" en Esperanto. En la kunteksto tio ne faras senson al mi, ĉar ĝi sugestas ke la graco kaj la vero ne ekzistis antaŭ ol Jesuo aperis. Ĉu iu, kiu konas la pragrekan de la nova testament studis la aferon?

ghibulo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2015 11:09:43 asubuhi

Miland: En la kunteksto tio ne faras senson al mi, ĉar ĝi sugestas ke la graco kaj la vero ne ekzistis antaŭ ol Jesuo aperis. ...
Graco kaj vero objektive ekzistas ĉiam, sed la misulo povas distingi/subkompreni ĝin post kaj ne antaŭ Jesuo aperis... (Jesuo en tiu ĉi konteksto ne devas esti nur la historia persono)

Sfinkso (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2015 1:56:44 alasiri

Miland:Problemo por kristanoj pri la biblio estas, ke la nova testamento ne havigeblas en unu volumeno en la plej lasta traduko (fare de Gerrit Berveling). One devas aĉeti almenaŭ tri, tre multekoste. Pli malnovaj tradukoj, tamen ŝajne mistradukis Johano 1:17. La greka verbo kutime tradukita "venis" en anglalingvaj tradukoj estas "estiĝis" en Esperanto. En la kunteksto tio ne faras senson al mi, ĉar ĝi sugestas ke la graco kaj la vero ne ekzistis antaŭ ol Jesuo aperis. Ĉu iu, kiu konas la pragrekan de la nova testament studis la aferon?
La biblio diras: Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo (1Jn1)

Mi pensas ke, tiu cxi instruas, nenio ekzistis antaŭ ol Jesuo.

orthohawk1 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2015 3:37:04 alasiri

Miland:Problemo por kristanoj pri la biblio estas, ke la nova testamento ne havigeblas en unu volumeno en la plej lasta traduko (fare de Gerrit Berveling). One devas aĉeti almenaŭ tri, tre multekoste. Pli malnovaj tradukoj, tamen ŝajne mistradukis Johano 1:17. La greka verbo kutime tradukita "venis" en anglalingvaj tradukoj estas "estiĝis" en Esperanto. En la kunteksto tio ne faras senson al mi, ĉar ĝi sugestas ke la graco kaj la vero ne ekzistis antaŭ ol Jesuo aperis. Ĉu iu, kiu konas la pragrekan de la nova testament studis la aferon?
La greka vorto kiu uziĝis en Johano 1:17 vere signifas "estiĝis" kaj ne simple "venis". La anglaj traduko estas la malĝustaj.

Ĉu Gerrit parolas la koinean grekan?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Agosti 2015 9:12:03 asubuhi

Gerrit Berveling studis teologion kaj klasikajn lingvojn universitate kaj poste fariĝis tradukisto kaj poeto; jen artikolo. Li nun estas protestanta ministro.

Li faris paroladeton pri siaj libroj dum la UK en Lillo kaj poste predikis dum la ekumena diservo en konata eklezio.

Mi ne aĉetis la tradukon de Berveling dum la UK en Lillo pro la kosto. Miamemore, li konsentas kun ĉiuj aliaj anglalingvaj tradukoj. Miaopinie la angla-lingva tradukoj ne eraris, ĉar ili estas unanime pri la afero, kvankam estas multaj varioj en tradukoj en aliaj versoj.

Miaopinie la problem solviĝos nur post kiam oni eldonos la tradukon de Berveling unuvolumene.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 25 Agosti 2015 12:58:29 alasiri

Eble vi trovos respondojn en tiu paĝaro:
http://biblehub.com/esp/john/1.htm

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Agosti 2015 2:01:34 alasiri

Tamen! Traduki biblion estas malfacile. Foje katolikoj kaj protestantoj malkonsentas pri la traduko de grava frazo. Foje la fontoj liveras malsamajn grekojn tekstojn. Foje la klopodo igi la tradukon pli "facila" por la legantoj puŝas apartajn ŝanĝojn.

Sed mi kredas ke la ligilo donita de Altebrilas estas tre utila:
Altebrilas:Eble vi trovos respondojn en tiu paĝaro:
http://biblehub.com/esp/john/1.htm
Mi rigardis la originalan tekston, la italan tradukon kaj la tradukon ĉe Biblehub:

Originala:
ὅτι ὁ νόμος διὰ Μωϋσέως ἐδόθη, ἡ χάρις καὶ ἡ ἀλήθεια διὰ Ἰησοῦ Χριστοῦ ἐγένετο.
(la verbo estas ἐγένετο kiu kutime signifas "iĝis", "estiĝis", "naskiĝis" )

Itala traduko (Itala Katolika Episkoparo, 2008):
Perché la Legge fu data per mezzo di Mosè, la grazia e la verità vennero per mezzo di Gesù Cristo.
(la verbo estas vennero kiu signifas "venis" ).

Bibliohub:
Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Do Orthohawk1 pravas:
Orthohawk1:La greka vorto kiu uziĝis en Johano 1:17 vere signifas "estiĝis" kaj ne simple "venis". La anglaj traduko estas la malĝustaj.
Sed ne nur la anglaj tradukoj, sed ankaŭ la italaj kaj verŝajne multaj aliaj tradukoj skribas: "venis". Kredeblas ke ĉiuj malpravas?

Mi opinias ke, por simpla legado, ambaŭ vortoj taŭgas; por pri profunda kompreno, la tradukistoj mem devus ekspliki kial ili preferis "venis" al "estiĝis". Ĉar multaj (katolikaj kaj protestantoj el pluraj landoj) konsentis pri tiu elekto, supozeble kaŭzo ja estis.

Rimarko. Mi trovis ankaŭ, malofte, la tradukon "fariĝis". ridulo.gif

bosredsox24 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Agosti 2015 3:37:50 alasiri

Eble la angla vorto "come" signifetas "estiĝi"? La kunteksto, kiun mi ne konas, gravas.

Vi verŝajne estas ankaŭ anglaparolanto, eble vi komprenas kion mi priparolas.

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 25 Agosti 2015 5:18:34 alasiri

Mi nenion scias pri la ĝusteco de la tradukoj, sed se la greka vorto signifas "estiĝis" kaj la angla versio diras "venas", povus esti ke la anglalingvaj tradukantoj elektis "venis" pro stila simpleco. "Estiĝis" ne havas facilan unuvortan tradukon en la anglan. "Came into being"? -- kiu jam enhavas tiun vorton "come". Finfine eĉ kun "venis" oni povus kompreni ke io ne ekzistis antaŭe, sed nur venis (aperis, estiĝis) kun iu ulo.

Dependas de la teologia sinteno, mi supozas, sed ĉiam estis mia supozo ke la kristana vidpunkto estis ke tia graco kaj vero ne ekzistis antaŭ la kristana profeto. Se tiaj jam ekzistis antaŭ tiu profeto, kial oni bezonus entute la profeton, kaj por kio sendi la profeton?

mbalicki (Wasifu wa mtumiaji) 26 Agosti 2015 12:20:28 asubuhi

Mi scias preskaŭ neniom pri la greka (nek la malnova greka), sed eble paralela legado de la Sankta Biblio al vi helpos?

Jen Evangelio laŭ sankta Johano: la greka teksto, latinalfabeta transskribo, angla traduko po unu vorto, detala gramatika analizo kaj ligiloj al listoj de aliaj uzadoj de elektita vorto (akurate ĉi tia kaj en aliaj gramatikaj formoj). Jen liglo al la verso 1:17.

Jen listo de uzadoj de la vorto „ἐγένετο”, pri kiu vi interparolas. Sankta Johano uzis ĝin en la Evangelio en multaj aliaj lokoj; i.a. estas ĝi la sama vorto, kiun li uzis multfoje ĉe la komenco. Jen teksto kun markitaj uzadoj de la vorto „ἐγένετο” (de akurata — grase, de alia formo — substrekite):

Joh 1:1–18:¹En la komenco estis la Vorto,
kaj la Vorto estis kun Dio,
²kaj la Vorto estis Dio.
³Ĉio estiĝis per li;
kaj aparte de li estiĝis nenio,
kio estiĝis.
⁴En li estis la vivo,
kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
⁵Kaj la lumo brilas en la mallumo,
kaj la mallumo ĝin ne venkis.
⁶De Dio estis sendita viro,
kies nomo estis Johano.
⁷Tiu venis kiel atestanto,
por atesti pri la lumo,
por ke ĉiuj per li kredu.
⁸Li ne estis la lumo,
sed li venis, por atesti pri la lumo.
⁹Tio estis la vera lumo,
kiu lumas al ĉiu homo,
venanta en la mondon.
¹⁰Tiu estis en la mondo,
kaj la mondo per li estiĝis,
kaj la mondo lin ne konis.
¹¹Li venis al siaj propraĵoj,
kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
¹²Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis,
li donis la rajton fariĝi filoj de Dio,
al la kredantoj al lia nomo,
¹³kiuj naskiĝis nek el sango,
nek el volo de karno,
nek el volo de homo,
sed el Dio.
¹⁴Kaj la Vorto fariĝis karno
kaj loĝis inter ni,
kaj ni vidis lian gloron,
gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro,
plena de graco kaj vero.
¹⁵Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: «Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.» ¹⁶Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. ¹⁷Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. ¹⁸Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

Kurudi juu