Til innholdet

Origino de la sufikso -i

fra eran1999,2015 8 23

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

eran1999 (Å vise profilen) 2015 8 23 19:22:30

Kio estas la origino de la sufikso -i (kiel en manĝi)? Ĉu Zamenhof inventis ĝin aŭ ĉu ĝi ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj?

mbalicki (Å vise profilen) 2015 8 23 19:41:48

Ĉu vi demandas pri la neoficiala finaĵo uzata por landonomoj?

Vi trovos ĉiujn respondojn en la artikolaro „Rusoj loĝas en Rusujo”.

eran1999 (Å vise profilen) 2015 8 23 20:32:49

mbalicki:Ĉu vi demandas pri la neoficiala finaĵo uzata por landonomoj?

Vi trovos ĉiujn respondojn en la artikolaro „Rusoj loĝas en Rusujo”.
Ne, mi demandas pri la sufikso -i kiel en "iri" aŭ "manĝi"

mbalicki (Å vise profilen) 2015 8 23 22:48:43

eran1999:Ne, mi demandas pri la sufikso -i kiel en "iri" aŭ "manĝi"
Zamenhof volis havi kelkajn simplajn unuvokalajn gramatikajn finaĵojn, do tiu decido estas certe (eĉ iomete) apriora afero en nia lingvo. Angla Vikivortaro konjektas, ke finaĵo „-i” eble devenas el la grupo de latinaj verboj kiel „loqui” (paroli), „vereri” (timi), „blandiri” (flati) aŭ „hortari” (admoni), sed mi tute ne konsentas kun tiu ĉi konjekto.

En la pola verboj dividiĝas en kelkaj grupoj, kiuj malsamas koncerne infinitivan finaĵon. Ĉiuj tiuj finaĵoj finas per la litero „ć” (kiel „-ać”, „-eć”, „-ąć”, „-ść” k.a.), kaj ĝi estas palatigita (i-formigita) formo de la litero „t”. Ankaŭ unu grupo havas finaĵon „-ić” aŭ „-yć” (en la pola „y” estas vokalo tre simila al „i”). En la rusa infinitivoj finiĝas per „-t’”, „-ĉ’” aŭ „-ti” (alia ebla deveno). En la belorusa ili finiĝas per „-c’”, „-ci” aŭ „-ĉy” (la sama vokalo simila al „i”). (Apostrofo signifas en ambaŭ lingvoj palatigadon, do i-formigadon.) En aliaj slavaj lingvoj afero aspektas simile.

Nun mi ankaŭ legas ke en la hungara infinitivoj finiĝas ĉiam per „-ni”, sed tiun lingvon Zamenhof ne konis.

eran1999 (Å vise profilen) 2015 8 24 07:44:36

Zamenhof volis havi kelkajn simplajn unuvokalajn gramatikajn finaĵojn, do tiu decido estas certe (eĉ iomete) apriora afero en nia lingvo. Angla Vikivortaro konjektas, ke finaĵo „-i” eble devenas el la grupo de latinaj verboj kiel „loqui” (paroli), „vereri” (timi), „blandiri” (flati) aŭ „hortari” (admoni), sed mi tute ne konsentas kun tiu ĉi konjekto.

En la pola verboj dividiĝas en kelkaj grupoj, kiuj malsamas koncerne infinitivan finaĵon. Ĉiuj tiuj finaĵoj finas per la litero „ć” (kiel „-ać”, „-eć”, „-ąć”, „-ść” k.a.), kaj ĝi estas palatigita (i-formigita) formo de la litero „t”. Ankaŭ unu grupo havas finaĵon „-ić” aŭ „-yć” (en la pola „y” estas vokalo tre simila al „i”). En la rusa infinitivoj finiĝas per „-t’”, „-ĉ’” aŭ „-ti” (alia ebla deveno). En la belorusa ili finiĝas per „-c’”, „-ci” aŭ „-ĉy” (la sama vokalo simila al „i”). (Apostrofo signifas en ambaŭ lingvoj palatigadon, do i-formigadon.) En aliaj slavaj lingvoj afero aspektas simile.

Nun mi ankaŭ legas ke en la hungara infinitivoj finiĝas ĉiam per „-ni”, sed tiun lingvon Zamenhof ne konis.[/quote]Dankon! Mi ne sukcesis kompreni de kie venis tiu sufikso, ĉar mi konas neniun Slavan lingvon, nur kelkajn Semidajn kaj kelkajn Germanajn, en kiu tiu sufikso ne ekzistas (kiel en la Angla) aŭ ekzistas kiel io tute ne simila, kiel "-en" (la Germana), "-an" (la Gota) kaj io kiel -"ere" en la Latina kaj la Hispana. Kaj mi ne pensas ke Zamenhof konis Semidajn lingvojn (eble nur la Hebrean) kaj ĉiukaze, tiu sufikso en la hebrea estas prefiko...

hilex (Å vise profilen) 2015 8 24 08:04:15

En la rusa lingvo infinitivaj verboj finiĝas per "-ь" ( reduktita formo de "-и" ) aŭ "-и" se ili ne estas refleksivaj. En esperanto tio estas "-i". Se ili estas refleksivaj tiam uziĝas "-ься". En Esperanto tio estas "-i sin" aŭ "-iĝi".

Tibake til toppen