К содержанию

Ĉu vi havas tatuaĵon ?

от Frano, 26 августа 2015 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

Frano (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 11:04:54

Ĉu vi pensas ke la tatu(aĵ)ojn estas:
la ekstera manifestaĵo de persona interna mondo, tradicio, modotendenco, signo de manko de kulturo, la maĥinacioj de la diablo, k.t.p. ?

Alkanadi (Показать профиль) 26 августа 2015 г., 13:49:37

Frano:Ĉu vi pensas ke la tatu(aĵ)ojn estas:
la ekstera manifestaĵo de persona interna mondo, tradicio, modotendenco, signo de manko de kulturo, la maĥinacioj de la diablo, k.t.p. ?
Mi ne ŝatas tatuaĵojn, ĉar ili estas permanentaj. Plej multaj homoj bedaŭras ili poste.

Frano (Показать профиль) 27 августа 2015 г., 11:17:12

Neniu el 18 jam enketitaj e-istoj havas tatuon!
Ĉu ni estas "aliaj" en tiu mondo?
Ekz. 20% de usonaj plenkreskuloj havas tatuaĵojn

KStef (Показать профиль) 27 августа 2015 г., 12:58:39

Alkanadi:Mi ne ŝatas tatuaĵojn, ĉar ili estas permanentaj. Plej multaj homoj bedaŭras ili poste.
http://i.imgur.com/puHGi0B.png

mateno (Показать профиль) 29 августа 2015 г., 0:03:23

Mi havas tatuaĵon: kompreneble, tio estas verda stelo sur mia brako ridulo.gif

Kaj do, kompreneble, verda stelo estas grava simbolo por mi, sed mem la fakto havi tatuaĵon laŭ mi ne diras multon. Oni povas havi ĝin, oni povas ne havi ĝin, ĝi ne signifas ion misteran aŭ ege simbolan (kulturecon aŭ nekulturecon aŭ ion ajn). Ĝi simple estas ornamaĵo sur ies haŭto, kaj jen ĉio. Se oni ŝatas -- kial ne?

Наверх