Към съдържанието

Politike Ĝustaj Vortoj Solvas (aŭ ne solvas) Problemojn

от Demian, 26 август 2015

Съобщения: 30

Език: Esperanto

ustra (Покажи профила) 26 август 2015, 19:05:56

erinja:
ustra:Ĵus antaŭ kelkaj tagoj oni detruis 3200 librojn en Germanio, simple ĉar ili ne estis "politike ĝustaj" kiel ili eksplikas... Inter la neniigitaj libroj troviĝis ankaŭ verkoj de Erich Kästner. Ĉu ili bruligis la librojn aŭ ĉu ili detruis ilin alimaniere, neniu scias nuntempe... Vivu lando de libereco, demokratio kaj progreso, vivu!

Politika ĝusteco estas nenio alia ol formo de cenzuro kaj subpremo.
Kiel tio rilatas al nomado de homoj? Ĉu forĵeto de libroj kiuj enhavas ofendajn esprimojn iel rilatas al la lingvaj elektoj de ordinaraj personoj? Ĉu oni ne povas esti kontraŭ bruligo de libroj, kaj ankaŭ por sentema uzo de lingvo?
Eble vi relegu la titolon de tiu fadeno kaj povus esti, ke vi ekkonos la rilaton inter mia afiŝo kaj tiu ĉi fadeno...
Bruligi librojn nepre signifas cenzuron kaj subpremon de liberaj pensoj. Ŝajne vi favoras formon de malutopio, kie oni uzas nur sentemajn vortojn kaj pensas nur sentemajn pensojn laŭ viaj sentemaj normoj - ĉar vi ŝajne ja konas la difinon de sentemeco. Mi tion certe malapogas, ĉar mi nepre favoras liberpensadon kaj -esprimadon.

erinja (Покажи профила) 26 август 2015, 19:59:51

ustra:Eble vi relegu la titolon de tiu fadeno kaj povus esti, ke vi ekkonos la rilaton inter mia afiŝo kaj tiu ĉi fadeno...
Bruligi librojn nepre signifas cenzuron kaj subpremon de liberaj pensoj. Ŝajne vi favoras formon de malutopio, kie oni uzas nur sentemajn vortojn kaj pensas nur sentemajn pensojn laŭ viaj sentemaj normoj - ĉar vi ŝajne ja konas la difinon de sentemeco. Mi tion certe malapogas, ĉar mi nepre favoras liberpensadon kaj -esprimadon.
A ha. Kaj kian formon havas via "libera esprimado"? Ĉu vi uzas etne-bazitajn fivortojn por nomi aliajn personojn, ĉar vi volas tiel libere esprimi vin?

Se oni malkonsentas kun religio X, eblas paroli libere pri la malfortoj kaj mankoj de religio X sen nomi ĝiajn anojn per fivortoj. Ĝoju! Eblas esti plene libera en esprimado de ĉiuspecaj rasismaj, seksimaj, ktp pensoj, eĉ sen uzi tiajn fivortojn kaj epitetojn por nomi kaj priskribi grupojn.

ustra (Покажи профила) 26 август 2015, 20:48:11

erinja:A ha. Kaj kian formon havas via "libera esprimado"? Ĉu vi uzas etne-bazitajn fivortojn por nomi aliajn personojn, ĉar vi volas tiel libere esprimi vin?

Se oni malkonsentas kun religio X, eblas paroli libere pri la malfortoj kaj mankoj de religio X sen nomi ĝiajn anojn per fivortoj. Ĝoju! Eblas esti plene libera en esprimado de ĉiuspecaj rasismaj, seksimaj, ktp pensoj, eĉ sen uzi tiajn fivortojn kaj epitetojn por nomi kaj priskribi grupojn.
Libera esprimado ne estas mia. Ĝi estas kio ĝi estas. Kion vi priskribas estas nur manko de saĝeco ĉe homoj. Ĝi nur parte rilatas al la libera esprimado, ĉar ĉiu rajtas ne posedi saĝecon kaj ĉiu rajtas esprimi sian malsaĝecon. La demando estas nur kial iu devus insultiĝi pri la malsaĝeco de iuj uloj?

Mi havas la impreson, ke vi volas limigi liberan esprimadon, ĉar vi volas protekti la veron. Sed vero neniam bezonas protektadon, estas ĉiam nur la malvero kaj la mensogo, kiuj bezonas protektadon. Mi pensas, ke tio estas la ĉefa eraro en via logiko.

Plie, mi ne certas, ĉu vi plene komprenas la konsekvencon de via apogo de librobruligado. Verkoj povas esti ekz. ne-arjaj aŭ gojaj kaj pro tio bruligindaj por iuj uloj. "Nesentema lingvo" estus bonega preteksto por efektive neniigi tiajn verkojn kaj haltigi pensojn liberajn.

erinja (Покажи профила) 26 август 2015, 22:28:56

ustra:Mi havas la impreson, ke vi volas limigi liberan esprimadon, ĉar vi volas protekti la veron. Sed vero neniam bezonas protektadon, estas ĉiam nur la malvero kaj la mensogo, kiuj bezonas protektadon. Mi pensas, ke tio estas la ĉefa eraro en via logiko.

Plie, mi ne certas, ĉu vi plene komprenas la konsekvencon de via apogo de librobruligado. Verkoj povas esti ekz. ne-arjaj aŭ gojaj kaj pro tio bruligindaj por iuj uloj. "Nesentema lingvo" estus bonega preteksto por efektive neniigi tiajn verkojn kaj haltigi pensojn liberajn.
Bv. montri kie mi diris ke mi subtenas librobruligadon? Mi diris ke tiaj libroj estu en muzeoj.

Kiu estas tiu vero, kiun vi ne sukcesas diri pro la bezono de "politike ĝustaj vortoj"?

Sunjo (Покажи профила) 26 август 2015, 22:35:24

ustra:Ĵus antaŭ kelkaj tagoj oni detruis 3200 librojn en Germanio, simple ĉar ili ne estis "politike ĝustaj" kiel ili eksplikas... Inter la neniigitaj libroj troviĝis ankaŭ verkoj de Erich Kästner. Ĉu ili bruligis la librojn aŭ ĉu ili detruis ilin alimaniere, neniu scias nuntempe... Vivu lando de libereco, demokratio kaj progreso, vivu!

Politika ĝusteco estas nenio alia ol formo de cenzuro kaj subpremo.
Troveblas pli neŭtralaj artikoloj pri tio kio okazis pri parto de la libroj en tiu unu biblioteko en unu urbo en Germanio. Kaj ankaŭ pri la kialoj, kiuj ankaŭ nur parte kaj nur iomete rilatas al la temo de tiu ĉi fadeno. Sed eĉ surbaze de tiu artikolo, kiu evidente arbitre kripligas la veron, ne eblas paroli pri librobruligado en kadro de vasta cenzurado. Ne trompu la homojn kiuj ne scipovas la germanan.

Demian (Покажи профила) 27 август 2015, 03:41:17

Gricaj:Demian, mi malbone komprenas vin. Kion signifas “persono de malalta klaso“? Ĉu tiu estas malriĉa persono? Ĉu tiu estas persono de iu profesio? Aŭ tiu estas persono de iu nacieco?
Pardonu min. Mi celis diri "malalta kasto." En Barato, kasta sistemo, kiun kreiigs antikva politologo Manu por sia epoko, daŭriĝas kaj malfeliĉigas vivon de multaj personoj. La tuta socio estas dividita inter kvar kastoj:

1. Brahminoj, kiuj posedas scion
2. Kaŝatrioj, kiuj estas soldatoj
3. Veŝoj, kiuj komercas
4. Dalitoj, kiuj faras manlaboron

La indiĝenaj personoj loĝantaj en arbaroj kuŝas en kvina kategorio aŭ ekster la kasta sistemo. Kiam angloj reĝis Baraton, ilia kasto estis super-brahmina.

Personoj ofte geedziĝas al personoj de sia kasto. Brahminoj malofte manlaboras kaj malmultaj dalitoj estas profesoroj aŭ sciencistoj. Tio okazas ne pro malinteligenteco de dalitoj, sed pro la sistemo, kiu ne donis al dalitoj ŝancojn studi aŭ interedziĝi. La influon de la kasta sistemo oni sentas eĉ hodiaŭ. La registaro pensas, ke eblas ĝustigi la sistemon per:

(a) Voki dalitojn "hariĝanoj" (harisekvuloj; kiuj preĝas al dio Hari)
(b) Doni fiksitan parton de registaraj laborpostenoj al dalitoj. (pozitiva diskriminacio)

Voki dalitojn "hariĝanoj" ne solvos problemon laŭ mi.

Kaj en kelkaj ŝtatoj, 95% laborpostenoj estas por kaj dalitoj kaj virinoj. Tio estas alia stultaĵo ĉar tiaj leĝoj donas naskigon al tiaj fiuloj: Hardik Patel.

Mi pensas, ke tio malgranda resumo pro kasta sistemo helpos al vi kompreni la vortojn de mia avino. ridulo.gif

Demian (Покажи профила) 27 август 2015, 03:47:33

Sunjo:
ustra:Ĵus antaŭ kelkaj tagoj oni detruis 3200 librojn en Germanio, simple ĉar ili ne estis "politike ĝustaj" kiel ili eksplikas... Inter la neniigitaj libroj troviĝis ankaŭ verkoj de Erich Kästner. Ĉu ili bruligis la librojn aŭ ĉu ili detruis ilin alimaniere, neniu scias nuntempe... Vivu lando de libereco, demokratio kaj progreso, vivu!

Politika ĝusteco estas nenio alia ol formo de cenzuro kaj subpremo.
Troveblas pli neŭtralaj artikoloj pri tio kio okazis pri parto de la libroj en tiu unu biblioteko en unu urbo en Germanio. Kaj ankaŭ pri la kialoj, kiuj ankaŭ nur parte kaj nur iomete rilatas al la temo de tiu ĉi fadeno. Sed eĉ surbaze de tiu artikolo, kiu evidente arbitre kripligas la veron, ne eblas paroli pri librobruligado en kadro de vasta cenzurado. Ne trompu la homojn kiuj ne scipovas la germanan.
Bonvole diru tiujn kialojn, mi interesiĝas.

Kaj li ne trompas iun. Se oni scipovas legi germanan, li ne povas trompi lin. Se oni ne scipovas legi germanan, li ne povas trompi lin. okulumo.gif

Mi scipovas sufiĉe germanan (A1) por trovi la nomon de la loko kaj serĉi "Bad Dürrheim" + "livres OR books OR libros" + 3200 per Google por trovi informon en lingvoj, kiujn mi posedas.

Demian (Покажи профила) 27 август 2015, 03:54:49

erinja:Bv. montri kie mi diris ke mi subtenas librobruligadon? Mi diris ke tiaj libroj estu en muzeoj.
Ray BRADBURY diris unufoje: "Oni ne devas bruligi librojn por detrui kulturon. Faru ion, ke personoj mem haltu legi ilin." -- The Seattle Times okulumo.gif

erinja:Kiu estas tiu vero, kiun vi ne sukcesas diri pro la bezono de "politike ĝustaj vortoj"?
Antaŭ kelkaj jaroj, mi iris al kompanio. Post paroli al mi, ili diris: "Ni devas pensi, kaj ni eble telefonos poste."

En mia naiveco, mi atendis. Nun mi scias, ke ili volis diri: "Ni ne volas dungi vin."

Stultaĵo. Mi atendis por ilia telefonvoko kaj ne parolis al aliaj kompanioj. Tio okazis apud la komenco de mia kariero.

ustra (Покажи профила) 27 август 2015, 07:35:32

erinja:Bv. montri kie mi diris ke mi subtenas librobruligadon? Mi diris ke tiaj libroj estu en muzeoj.
Pardonon, mi mislegis la jenan frazon:

erinja:Ĉu oni ne povas esti kontraŭ bruligo de libroj, kaj ankaŭ por sentema uzo de lingvo?
Malatente mi legis, ke vi demandas "ĉu oni ne povas esti ne kontraŭ bruligo...". Mi reprenas mian aserton.

erinja:Kiu estas tiu vero, kiun vi ne sukcesas diri pro la bezono de "politike ĝustaj vortoj"?
Politika ĝusteco ne limiĝas nur je ĝustaj vortoj, sed ĉirkaŭprenas ankaŭ "ĝustajn pensojn". Tion vi ĝis nun ignoradas. Kiel mi skribis, nur la malvero bezonas la protektadon per politika ĝusteco.

Sunjo:Troveblas pli neŭtralaj artikoloj pri tio kio okazis pri parto de la libroj en tiu unu biblioteko en unu urbo en Germanio. Kaj ankaŭ pri la kialoj, kiuj ankaŭ nur parte kaj nur iomete rilatas al la temo de tiu ĉi fadeno. Sed eĉ surbaze de tiu artikolo, kiu evidente arbitre kripligas la veron, ne eblas paroli pri librobruligado en kadro de vasta cenzurado. Ne trompu la homojn kiuj ne scipovas la germanan.
Kial vi ne prezentas viajn pli neŭtralajn artikolojn? Kial vi taksas viajn artikolojn pli neŭtralaj kaj ne kripligantaj la veron? Kial vi opinias, ke tio nur parte rilatas al la temo de tiu ĉi fadeno? Ĉu vi decidas laŭ viaj propraj kriterioj, kion oni povas temigi en fadenoj kaj kio ne? Ĉu oni bezonas vian aprobon antaŭ ol oni povu skribi ĉi tie?
Mi ne skribis, ke okazis "librobruligado en kadro de vasta cenzurado", sed ke okazis neniigo de 3200 libroj pro politika ĝusteco. Pri bruligo mi nur sarkasme spekulis (cetere ankaŭ la aŭtoro de la artikolo).

Kial vi kripligas mian mesaĝon?

Koracio (Покажи профила) 27 август 2015, 13:30:18

Ekzemple surduloj, kiuj ne povas buŝe paroli, ofendiĝas, se ili estas nomitaj surdmutuloj; ili volas esti nomitaj surduloj.
Sed tiu ne signifikas, ke malnovaj verkoj estu brulitaj, ĉar ili enhavas tiun vorton.

Обратно нагоре