Съобщения: 30
Език: Esperanto
grobmot (Покажи профила) 27 август 2015, 16:05:41
Pli bona artikolo:
http://www.suedkurier.de/region/schwarzwald-baar-h...
Estis skribreformo en Germanio ĉirkau dek jaroj antaŭen. Oni ofte detruas malnovajn librojn pro tio.
ustra (Покажи профила) 27 август 2015, 16:55:36
grobmot:Nenio eksterordinara okazis en Bad Dürrheim. La librejo nur ĵetis 3200 librojn en la rubo pro bezono de spaco. Mi faris samo kelkaj semainoj antaŭe. La artikolo de Roland Tichy estas tre malneŭtrala.Roland Tichy sarkasme akrigas la aferon, sed li bazigas sian artikolon i.a. sur la estrino de tiu librejo, kiu estas ŝokita pri tiu kazo. La neniigo de la libroj okazis sen ŝia scio dum ŝiaj ferioj kaj la aŭtoritatoj rifuzis la peton de la estrino (post kiam aŭdis pri tiu plano) prokrasti la neniigon ĝis ŝia reveno. Ŝi aldonas, ke la nombro de la detruitaj libroj estas tre nekutime granda.
Pli bona artikolo:
http://www.suedkurier.de/region/schwarzwald-baar-h...
Estis skribreformo en Germanio ĉirkau dek jaroj antaŭen. Oni ofte detruas malnovajn librojn pro tio.
Eble por vi tiu okazaĵo estas kutima afero, sed por la estrino de la librejo evidente ne.
Krome, Tichy ja mencias kaj la normalajn ĝisdatigojn pro malnova skribmaniero (la neniigo pro tiu kialo jam estas treege stranga afero) kaj tiun de vi preferitan artikolon. Fine, la aŭtoritatoj mem konfesas, ke politika ĝusteco ja influis la neniigon de la libroj.
Sunjo (Покажи профила) 27 август 2015, 20:00:49
Demian:Pardonu, mi supozis (eble erare) ke multaj homoj ne kontrolas tiumaniere la fontojn en nekonataj lingvoj se ili ne havas apartan kialon por pridubi la eldirojn. Instigi tian kritikemon estas mia nura kialo por entute reagi al ajnaj afiŝoj de ustra.
Bonvole diru tiujn kialojn, mi interesiĝas.
Kaj li ne trompas iun. Se oni scipovas legi germanan, li ne povas trompi lin. Se oni ne scipovas legi germanan, li ne povas trompi lin.![]()
Mi scipovas sufiĉe germanan (A1) por trovi la nomon de la loko kaj serĉi "Bad Dürrheim" + "livres OR books OR libros" + 3200 per Google por trovi informon en lingvoj, kiujn mi posedas.
Cetere mi, post kiam vi skribis pri tio, kontrolis la serĉrezultojn de la aliaj lingvoj kiujn vi menciis, kaj mi iomete ŝokite devis konstati ke la artikoloj kiujn mi trovis pri la temo ĉiuj nur senkritike transprenis (tradukis) la enhavon de la ege pridubenda artikolo de tiu Tichy. Se vi trovis pli legindan tradukon pri la afero vi mem povas respondi vian demandon pri la aliaj kialoj.
Evidentiĝas ke Tichy parte kopiis la laboron de aliaj ĵurnalistoj kaj elprenis kaj ŝanĝis tion kion li bezonis por inciti kontraŭ ŝtataj organoj. Kaj retaro de germanaj blogistoj senkritike kopias kaj disvastigas tiun propagandaĉon. Ĉu la negermanaj blogistoj apartenas al tiu retaro aŭ ĉu ankaŭ ili estas trompitaj, mi ne povas scii.
ustra (Покажи профила) 28 август 2015, 08:14:33
Malgraŭ ĉiuj provoj ĉi tie malgravigi la aferon, estas nekontestebla, ke politika ĝusteco ja gravas en tiu kazo.
Estas por ĉiu videbla ĉi tie kiel Sunjo misreprezentis mian mesaĝon. Ne multe da imagpovo bezonas, por intuicii kiel ŝi misreprezentas ankaŭ la aferon pri la libroj. Ŝian kaptigon de tiu fadeno kaj ŝian infanecan kondukon mi tre bedaŭras. Evidente iuj personaj problemoj kun mi instigas ŝin misfamigi min.
Gricaj (Покажи профила) 28 август 2015, 10:53:20
Mi tralegis la artikolon pri Hardik Patel kaj kelkajn artikolojn en la angla Vikipedio, kaj mi eksciis, ke ankaŭ ekzistas oficialaj esprimoj “Backward Classes“, “Scheduled Castes“ kaj “Scheduled Tribes“. Ĉu tiuj esprimoj havas ofendan sencon?
Demian (Покажи профила) 28 август 2015, 11:16:34
Gricaj:Demian, dankon por via klarigo.Kelkaj personoj ofendiĝas kaj aliaj ne. Sed preskaŭ neniu ne parolas pri ilia kasto; krom la brahminoj aŭ kaŝatrioj. Ekzemple, en mia laborejo, preskaŭ ĉiu estas aŭ kaŝatrio (mi ankaŭ) aŭ brahmino. Mi konas nur unu daliton en la kompanio de 100 personoj; kaj neniu parolas pri kasto antaŭ li. Antaŭ kelkaj jaroj, mi konis personon, kiu neniam diris pri lia kasto. Poste aliaj diris al mi, ke li estas dalito kaj pro tio li kaŝas la kaston.
Mi tralegis la artikolon pri Hardik Patel kaj kelkajn artikolojn en la angla Vikipedio, kaj mi eksciis, ke ankaŭ ekzistas oficialaj esprimoj “Backward Classes“, “Scheduled Castes“ kaj “Scheduled Tribes“. Ĉu tiuj esprimoj havas ofendan sencon?
klmn (Покажи профила) 28 август 2015, 12:47:45
Au tio estas nur kion socio etikedas al vi?
Koracio (Покажи профила) 11 септември 2015, 13:43:23
robbkvasnak (Покажи профила) 11 септември 2015, 16:03:13
En diversaj socioj ekzistas aliaj signoj por distingi la klasojn de la personoj: laŭ vestaĵo, laŭ posedaĵo, ktp.
Mi komprenas ke por baratanoj estas kompleksa kaj dornplena problemo kaj mi ankaŭ komprenas ke kleruloj serĉas eliron. Kiel Esperantistoj ne devas kolopodi kompreni unu la alian en la kultura konteksto de la aliaj forumanoj.
Antaŭ nelonge mi ankaŭ legis pri japanino kies patro estis negro kaj ŝi pro sia duraseco suferis en Japanio. Aliflanke, durasa usonanino kore-usona faris el tio avantaĝon kaj ŝi faris bonegajn televidprogramojn pri siaj du hejmlandoj: La kimĉi-kronikoj.
En Esperantio ni devas havis sanan, sekuran lokon por esti kiuj ni estas kaj akcepti unu la alian kiaj ni estas.
MrMosier (Покажи профила) 14 септември 2015, 17:01:02
erinja:Kial ne simple nomi homojn kiel ili volas nomiĝi?Tio estsa bonega demando!!